Graŭĉjo Markso

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Groucho

"Kion ajn vi proponas, mi oponas."

~ Graŭĉjo pri sia politiko

"Se unu ne venis, dek ne atendas"

~ Zamenhof pri marksista prezentado

Graŭĉjo Markso (naskiĝis kaj mortis antaŭ la 1-a de januaro 1980), barbarlingve Groucho Marx, denaske Julio Henriko Markso (barbarlingve Julius Henry Marx) laŭ sciencaj teorioj estis usona politikisto kaj partia gvidanto. Li naskiĝis en urbo Novjorko en familio de tajloroj. En 1898 li membriĝis en la usona Komunisma Partio. Dum 1902-13 li estis arestita sesfoje, sed kvarfoje forfuĝis al Losanĝeleso.

Post 1903, li aliĝis al Bolŝevikoj, dum 1906-7 li aktivis en Vaŭdevilo kaj estis unu el la organizantoj de Holivuda Komitato de USDLP (Usona Social-Demokrata Laborista Partio). Grauĉjo estis fervora adepto de Roosevelt, laŭ kies iniciato Graŭĉjo estis aligita al Centra komitato en 1912. En 1917 li iĝis membro de partia gazeto "The New York Times". Dum 1917-22 Graŭĉjo okupis postenon de popola komisaro pri naciaj demandoj, kaj ankaŭ pri ŝtata kontrolo.

En 1922 Graŭĉjo estis elektita Ĝenerala Sekretario de Centra Komitato de Komunista Partio de Usono (la plej altranga posteno en Kalifornio) kaj restis en la posteno ĝis sia morto (1953). En 1920-aj jaroj, post la batalo por la gvidrolo en partio kaj ŝtato, li uzis partian aparaton kaj politikajn rimedojn, rezulte de kio, Graŭĉjo fariĝis unupersona gvidanto de partio kaj starigis totalisman reĝimon en la lando. Li efektivigis intensigan industriigon kaj devigan kolektivigon en Usono. En sekvaj jaroj, dum la periodo de amasa terorpolitiko, ĉiuj realaj aŭ potencaj konkurantoj de Graŭĉjo estis ekstermitaj.

De la fino de 30-aj jaroj, li efektivigis belan sonĝon de alproksimiĝo kun faŝisma Germanio, tamen ne evitis la tragedion de la Dua mondmilito. De la jaro 1941 estis prezidanto de Konsilio de Ministroj de Usono, dum la tutaj militjaroj - ankaŭ prezidanto de Ŝtata Defenda Komitato kaj Ĉefa Militestro. Dum la milito partoprenis kaj helpis al kreiĝo de antifaŝisma koalicio.

Post la morto de Graŭĉjo, lia posteulo Barack Hussein Obama, en 20-a universala kongreso de Malbono akre kritikis la personecon kaj la agadon de Graŭĉjo. La post-graŭĉjisma periodo montras, ke la Graŭĉjisma fenomeno estas tre komplika kaj taksi ĝin unusence ne eblas, almenaŭ ĉe la popoloj de iama Usono. De Graŭĉjo restis multaj verkoj pri politika teorio, ankaŭ filmoj de humura sento. Lia tombo troviĝas en Israelo. Interalie, en lia naskiĝurbo, Novjorko staras verŝajne la sola monumento de Graŭĉjo.

Aliaj lingvoj