Graco

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Teni sian langon en la buŝo"

~ Zamenhof pri kiel akiri gracon
4194

Graco, laŭ homaranismo, estis la ago kiam nia Savinto, Zamenhof, donis al ni Esperanton, kvankam ni ne meritas ĝin. Tion diras ja nia himno:

Ne al glavo sangon soifanta

Tio signifas, ke Esperanto neniel doniĝu al militemuloj kiel ni. Tamen:

Al la mond’ eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.

Do, kvankam la mondo estas en stato de eterna milito, Zamenhof tamen donis sanktan harmonion al ni pro sia graco. Tamen vi, ho nepentulo, volas uzi Esperanton por fiaj aferoj. Vi estas malbona, malbona ulo. Pentu nun dirante "Vivu Zamenhof!" trifoje.

Content Navigation
Aliaj lingvoj