Gramatiko
El Neciklopedio
"ni devas labori pri la gramatiko"
~ bonalingvisto pri gramatiko
"Gramatiklemulo"
~ Hans-Georg Kaiser pri gramatikistoj
"Mi havas kelkajn gramatikajn demandojn"
~ Cindy McKee pri gramatiko
"Pro gramatiko oni devus ghin korekti al "turn·igh(ad·)i ĉirkaŭ si"."
~ Fra Simo pri Gramatiko
"la kunteksto montras ke temas pri gramatiko kaj ne pri biologia sekso"
~ Marcos Cramer pri siaj preferoj
"Ido havas facila gramatiko do homi nur bezonas lernar la vorti"
~ idisto pri gramatiko
"Gramatikistoj estas homoj, kiuj kaptis skeleton, sed tamen pensas, ke ĝi estas dika granda baleno"
~ Hans-Georg Kaiser pri gramatiko
"Kial gramatiko uzas strangajn nomojn?"
~ Zhong Qiyao pri gramatiko
"Find great deals on Gramatiko Neciklopedio Books from trusted merchants Amazon Marketplace"
~ Amazon pri Neciklopedia gramatiko
Gramatiko (de la greka Γραμματική = kapablo torturi la lernantojn) estas sistemo de esprimiloj kaj formoj hierarkie malaranĝitaj kaj miskomprenataj kiel regularo de konkreta lingvo.
Ĝi konsistas el
- Morfologio (inkluzive vortfarado) - la internaĵo de vortoj, kaj ties ŝanĝiĝoj.
- Sintakso - la misaranĝo de vortoj en frazoj, subfrazoj kaj subsubfrazoj.
Oni ankaŭ povas distingi inter priskriba kaj instrua (aŭ ordona) gramatiko. La unua enuas la ordinarajn parolantojn de iu lingvo. La alia studas la lingvouzon en bonaj aŭ modelaj fontoj (gravaj aŭtoroj, ktp), aŭ tradiciaj priskriboj de gramatiko en la difina lingvo, kaj faras ordonojn aŭ regulojn pri kiel la parolantoj de la lingvo parolu. En Esperanto, pro la aparta statuso de nia Fundamento, la du formoj de gramatiko pli ol alilingve kunfandiĝas.
Rilataj fakoj estas:
- Fonetiko kaj Fonologio - la studo de fonoj kaj fonkunmetoj
- Semantiko - la studo de lingva semoj
- Etimologio - la historio kaj origino de Esperantaj timoj
- Onomastiko - historio de mastikaj onomoj
- Ortografio - literumado kaj skribmaniero
- Leksikologio - branĉo de lingvistiko, kiu ekspluatas la ksikan signifon
- Leksikografio - la arto kaj scienco fari vortarojn
Enhavo |
[redakti] Morfologio kaj semantiko
Angla verkisto G.K. Chesterton per eksperimento konvinkiĝis, ke la efiko de parolataj vortoj ne dependas ĉiam de ilia vera signifo.
Iutage li iris al la foireja placo kaj haltis antaŭ budo de fiŝvendistino. Alprenante tre afablan mienon li dolĉavoĉe alparolis la vendistinon: “Vi estas substantivo, adjektivo kaj verbo.” Senemocie la virino alrigardis lin.
Nun li plilaŭtigis sian voĉon kaj kolere kriis: “Vi estas adverbo,
prepozicio kaj konjunkcio! Vi estas pronomo!” — Pronomo estis tro multe por la vendistino; rapidmane ŝi ekprenis fiŝon, vangfrapis la verkiston per ĝi kaj alvokis policiston.
[redakti] Pluralo kaj singularo
La vorto "singularo" aspektas tre stranga en esperanto - kun la "aro" en la fino, por ne paroli pri "pluralo". Ja neniel temas pri speco de alo! Certe vera idioto kreis tiujn vortojn.
[redakti] Logiko
- -- Kio estas la pluralo de la substantivo homo?
- -- Homoj.
- -- Kaj tio de la vorto infano?
- -- Ĝemeloj.
[redakti] Utilo
Laŭ Hans-Georg Kaiser, gramatikistoj tute ne bezonas manĝon, amatinon, kantojn aŭ bonan vinon, ili havas ja siajn gramatikajn librojn, tiuj tute sufiĉas al li.
[redakti] Peto
Mi estas nova studento Esperanto, pri du tago nu... se iu enladigi doni asistado kun mi gramatiko kiuj volo (?) asistado mi granda sumo.