Granado

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ĝi estas malpaco pri la reĝa palaco"

~ Zamenhof pri Granado
R4ho1 500

"Mi scias tion kion mi volas fari"

~ Cindy McKee pri io ajn

"Ĉar ĝi estas legata pli ol milfoje, tion mi trovas rimarkinda"

~ Hans-Georg Kaiser pri ĉi tiu artikolo

"Kio estas la fonto de ghi?"

~ Abato de la Tepeyac

"Esperanto estas jam konstruita kaj uzata. Teoriaj cerbumadoj pri ĝia "konstruo" estas vanaj"

~ Granadano
Granado, Teksaso (germanlingve Graz, propralingve Graecia, science Graecium styriae) estas rubejo de Aŭstrio, fondita en 1524 de Francisco Hernández De Córdoba, kaj do la unua rubejo fondita de eŭropanoj en kontinenta Ameriko. Ĝi estas la ĉefurbo de samnoma departemento. Tie mortis Karolo la Granda.
3840

Granada Esperanto-Klubo

Inter la plej ridindaj lokoj de la urbo troviĝas precipe la palaco de Alhambra, loĝejo de la lastaj gejoj de la araba monarĥio en Hispanio. Vidalvide de ĝi estas la tipa kvartalo de Albayzín, ankoraŭ kun malnovaj konstruaĵoj. La urbo posedas kategorion de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

[redakti] Trotuaro

Ĉinurbo

Nova pastro plendas al la urbestro de Granada:

- S-ro Urbestro, vi tuj riparu la trotuarojn de nia urbo ĉar, dum la konfesado, la virinoj ĉiam diras al mi ke ili stumblis sur la trotuaro!

Sed la urbestro scias ke tiu frazo estas slango indikanta ke la virinoj ne estis fidelaj al siaj edzoj. Tiam, la urbestro ridegis kaj diris:

- Ne prizorgu, S-ro Pastro! La afero ne estas tiel grava!

- Ne ridu, S-ro Urbestro! La afero estas tiel grava ke eĉ via propra edzino jam stumblis trifoje ĉi tiun monaton!

[redakti] Arkitekturo

Tipan stultaĵon klasikan de la germanaj granadanoj oni raportas pri konstruo de nova urbodomo. La arkitekto forgesis la fenestrojn, tiel ke la ĉambroj kaj salonoj estis tute malhelaj. La abderanoj sciis solvi la problemon. Por la debatoj de la urba konsilantaro ili simple portis lumon en siteloj en la kunsid-ĉambron.

[redakti] Trajnoj

Wheeling

Turisto en trajna stacidomo en Granado senespere serĉas horaron.

„Ni ne bezonas ĝin,“ diras la stacidomestro. „Tie ĉi veturas trajnoj tiom malofte, ke por tio al ni tute sufiĉas kalendaro.“

[redakti] Severeco

Turisto en Granado demandas lokan loĝanton, kiom li aĝas.

Respondo: „120 jarojn.“

„Ĉu 120 jarojn? Certe dum tiu tempo vi vidis grandan parton de la mondo.“

„Ne. Mi havas tre severan patron kaj tiu forlasas min nenien.“

[redakti] Famaj loĝintoj

Content Navigation
Aliaj lingvoj