Gravedeco

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Gravedulino

"Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj- doloron."

~ Zamenhof pri gravedeco

"Via rezonado estas tute fuŝa, laŭ mi"

~ mi

"Novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos ĉion en ĝi skribitan"

~ kredanto pri ĉi tiu artikolo

Gravedeco estas seksume donita parazita malsano de virino. Se ne kuracotaj, ĝi progresos al nasko kaj eventuala infano.

[redakti] Prevento

Ekzistas multaj rimedoj por preventi gravedecon, ekzemple:

  1. Kondomo
  2. Samseksemo
  3. Komputado

[redakti] Kuracado

Inokunfusilo

Laŭ Jesuo, graveda virino suferu la malsanon ĝis la fino de la parazita vivciklo (18 jaroj kaj 9 monatoj).

Pli iluminataj kuracistoj povas uzi la ĥirurgon "abortigo" por eligi la paraziton.

[redakti] Patrina Amo

Knabeto, promenante kun sia patrino, vidas gravedan sinjorinon, kaj demandas: "Panjo, kial tiu sinjorino estas tiel dika?"
"Ĉar ŝi tenas en la ventro sian naskiĝontan bebon, kiun ŝi treege amas!", respondas, iom kortuŝite, la patrino.
"Kaj do", miras la knabo, "se ŝi tiom amas la filon, kial ŝi manĝis lin?"

[redakti] Religioj

En iuj religioj, oni opinias, ke virinoj estas malpuraj en la periodo de monataĵo kaj gravedeco, kaj malpermesis ilin partopreni en religian aktivadon. Sed en budhismo ne estas tiu vidpunkto. Do virinoj rajtas partopreni en diversaj aktivadoj de bhudhismo en monaĥejoj kaj siaj hejmoj kiel ordinare kiam ili pasigas sian periodon de menstruo kaj gravedeco nur se iliaj saneco kaj bonfarteco permesas.

[redakti] Panja ventro

Diras infaneto al sia graveda patrino:

- Panjo, panjo, kio estas tie, ene de via ventro? -diras li fingrocelanta.

- Oh, kara, mi havas bebeton, kiun al mi tute ame donacis via patro.

Tiam krias la infano:

- Paĉjo!, paĉjo!, ne donacu al panjo plian bebon, ĉar ŝi formanĝos ĝin!!