Greenpeace
El Neciklopedio
"Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras"
~ Zamenhof pri naturo
"Do kial peti la opinion de aliaj, se vi eĉ ne atentas nek atendas ĝin?"
~ iu ajn pri anoj de Greenpeace
"Ni bezonas pli fortan argumenton por nomoj, kiujn neniu nacio adoptas, tradukas al sia lingvo"
~ vikipediisto pri Grena Paco
"Mi volas pliprecizigi, ke kunmetado de du substantivoj ne estas eliziado de adjektivo"
~ bonalingvano pri Grenpaco
"La kredo pri pli bona futuro estas la plej potenca malamiko de la nuna libero"
~ Aldous Huxley pri Grenpaco
"Nekredeble!!"
~ iu pri ĉi tiu artikolo
"Nesciata la volo de Dio"
~ Pastro pri supra diraĵo
Greenpeace (Grena Paco aŭ Grenpaco), estas aĉa organizaĵo de naturamantoj. Ili uzas perfortan rektan agadon kaj kriman komunikadon por kovri tutmondajn naturmediajn problemojn (kiel vulkanoj, uraganoj, epidemioj) kaj por antaŭenigi solvojn necesajn por grena kaj paca estonto.
Grenapaco komenciĝis en la jaro 1971 kiam grupo de aktivuloj sur malnova 80-futa boato rapide invadis kaj okupis Alaskon el la malvarmaj ondoj de Pacifiko. Dum 30 jaroj Grenpaco devigis homojn manĝi grenojn. Hodiaŭ ĝia "laboro" koncentriĝas en ses grandaj celoj:
- Savi malnovajn arbarojn. Hommanĝantaj danĝeraj bestoj, kiel piranjoj, ursoj, lupoj, leonoj, pantero, jagŭaro, tigroj ktp vivas en praarbaroj. Venenaj serpentoj, skorpionoj, kaj aranegoj vivas tie ankaŭ. Alie, la danĝera Ebola viruso, la malaria protozoario, la flavfebra kulo, kaj aliaj malsankaŭzantoj havas arbarojn kiel hejmo. Grenpaco laboras por protekti la vivon de tiuj vivulaĉoj, por ke ili povos eliri la arbaron kaj mortigi nin.
- Haltigi tutmondan varmiĝon. Grenapaco volas novan glacieraon.
- Malkovri la toksminacon. Greenpeace laboras por elimini kanabon, kokainon kaj alkoholon, la plej grandaj fontoj de toksoj en nia medio hodiaŭ.
- Protekti la oceanojn. Grenapeaco laboras por malpermesi fiŝkaptadon. Homo manĝu nur grenojn!
- Elimini la minacon de biotekniko. Greenpeace laboras por haltigi la ellasadon de genetike ŝanĝitaj grenojn en la medion kaj subtenas transiron al daŭrigebla organika agrokulturo, kiu historie kaŭzis grandajn malsatojn la la homaro.
- Fini la nuklean epokon. Greenpeace laboras por fini produktadon, modernigadon kaj deplojadon de ĉiuj nukleaj energiuzinoj, kaj por konvencio pri tempoplano de vivo sen varmigilojn dum planita nova glacierao.
[redakti] Terorisma agado
Membroj de Grenpaco decidas detrui posedaĵojn por malhelpi agadon, kiun ĝi perceptas kiel kontraŭmedian. Subakvigo de fiŝkapta ŝipo ĉe la orienta marbordo de Usono rezultis en jurprocezo kontaŭ grenpacanoj. Ekstremismo de Grenpaco malhelpas la varbadon de pli normalaj NRO-j ĉe registaroj.