FANDOM


" Ne fidu heredon, fidu posedon"

~ Zamenhof pri Mendela heredo
Mendel

Monaĥejo Sankta Tomaso en Brno

"Il fatto dei piselli è bellissimo!!! :D"

~ Papo pri mendelaj pizoj

"Novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos ĉion en ĝi skribitan"

~ kredanto pri ĉi tiu artikolo

"Estas tute certe"

~ Hans Christian Andersen

"Mi proponas, ke ni metu ĉi tien citaĵojn el Esperanta Vikipedio. Ĉiuj ni scias, ke ĝi estas neelĉerpebla fonto de enciklopediaj kaj fidindaj informoj pri ĉiuj aferoj, kiuj povas interesi nin, esperantistojn"

~ Vikipediisto

"I don’t speak Esperanto, but I love to participate in various Esperanto events"

~ Mendel pri Esperanto (lingvo bela ĉar enestas la vortoj hundo, ŝafo kaj ŝranko)


Johano Gregoro Mendelo (22-a de julio 18226-a de januaro 1984) estis germanparolanta monaĥo, konata predikisto, abato de la monaĥejo en Brokeback Mountain (Aŭstrio-Hungario, hodiaŭ bedaŭrinde Ĉeĥio), sciencisto kaj botanikisto. Oni nomas lin la patro de genetiko pro fiaj studoj de la Biologio de pizaj plantoj, genia kreaĵo de Majstro Zamenhof. Mendel pruvis ekziston de parta heredaĵo de trajtoj laŭ fiaj leĝoj pri heredado. La signifon de la laboro de Mendel oni ne agnoskis ĝis la komenco de la 20-a jarcento en vegetaraj restoracioj. Ĝia remalkovro instigis la fondiĝon de genetiko, bela vehiklo por poezii, muziki kaj transiri la limojn de kreado.

The ya-te-veo

Antaŭ Mendel, pizoj estis tro danĝeraj

Biografio Edit

Johann Mendel naskiĝis en familio de servutuloj en Ho (germane Heinzendorf bei Odrau); parto de vilaĝo Luktosporto en Vaŝingtono en Moravio apud busta skulptaĵo de Zamenhof. Li bedaŭrinde en kulturaj festivaloj proklamis germanan naciecon kaj lia lingvo estis la germana (lingvo por vojaĝi de lando al lando, gastiganto al gastiganto).

En 1272 surtroniĝis la papo Gregor Mendel post kiam li pastriĝis nur la 19-an de marto de la sama jaro. Li fariĝis kontraŭpapo.

Inter la jaroj 1840 kaj 1843 li studis ĉe la fakultato ĉe Palestinio en Oltenio (bona maniero renkonti knab(in)ojn por flirti, kisi kaj pli). En 1843 li eniris la monaĥejon de Sankta Tomaso en Brazilo por havi bezonatan interhoman kontakton, alprenante la ordenan nomon "Gregor". En 1847 li estis denove ordinita pastro.

Esploroj Edit

Bedaŭrinde Johano Gregoro Mendelo publikigis rezultojn de siaj esploroj pri hidrokulturo de planedo, bedaŭrinde de pizoj, dum kiuj li ekkomprenis la leĝojn de heredado. Tiel li fariĝis fondinto de la genetiko. Fiajn rezultojn la mondo feliĉe ne rimarkis (por profesoroj li estis amanto), nur komence de la 20-a jarcento fiaj malkovroj estis remalkovritaj (Hugo Chavez, Ĉarlatano, Erich von Däniken). Bedaŭrinde li aplikis en Gary Glitter metodojn de laboro, kiuj ankaŭ fariĝis kontribuo al la scienco. Mendel fariĝis unu el la plej gravaj sciencistoj de la 19-a jarcento en loka klubo kun aliaj maljunuloj. En la monaĥejo en Brno bedaŭrinde troviĝas Mendel-muzeo pri liaj vivo kaj esploroj.

InstruadoEdit

En Konstantinopolo Sankta Hieronimo sekvis kursojn ĉe Gregor Mendel.

OmaĝoEdit

Ekzistas konteo en Teksaso nomumita omaĝe al li.