Greka lingvo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Athens2.jpg
Inatriunuo.jpg

"ΝΕCΥΚΛΟΠEΔΙO Η ΘΑΝΑΤΟΣ!!!"

Σalyton, Tiu ĉi artikoΛo estas Γreka!! Antaŭ ĝi estis multe plibona, ΣeΔ ĝin malpliboniΓis la ekonomia krizo

"Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas"

~ Zamenhof pri alia afero

"Jes ja, ami la malamikon. Tamen diri al li la veron"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Imbracios amical"

~ Interlingvaisto

"Strangajho! Vera strangajho!"

~ h-sistemisto pri ĉi tiu artikolo

"Ho, malgaja Esperanto!"

~ iu
Languages world.png

Landoj, kie nuntempe oni parolas la grekan lingvon

Εσπεράντο estas antikva greka lingvo. Antaŭ la falo de Babela turo ĉiuj parolis esperanton tie. Post, pro dia malbeno, grekoj kreis novan lingvon, specon de Ido, sed estis multaj reformemuloj tie. Tiuj reformemuloj, ĉiuj "saĝaj" filozofoj, decidis enkonduki novajn ŝanĝojn en tiun Idon. Ili pensis ke nur du kazoj ne estis sufiĉe klaraj, pro tio, kreis alian. Ili pensis ke ĉapelitaj literoj ne estis sufiĉe internacia, sed ke latina alfabeto estis tro malbela, sekve, ili kreis novan alfabeton, la grekan alfabeton, finfine, ili kreis novajn verbojn, novajn gramatikaĵojn. Finfine, antaŭ la falo de Babela turo ili jam ne komprenis aliajn homojn, kiujn ili nomis "barbaruloj".

Παρακαλώ μη διστάσετε να στείλετε μύνημα χρησιμοποιώντας το κουτί κάτω για να μας δώσετε περισσότερες λεπτομέρειες ...

[redakti] Dialektoj

En la komenco la greka ne estis unu lingvo sed pluraj, kvankam oni plej multe studas la atikan, ĉar oni estas maldiligenta kaj ne volas lerni lingvon tro malsimilan al postaj grekaj lingvoj.

[redakti] Kojneo

300 jaroj antaŭ Kristo, helenigita juda okulkuracisto el Makedonio, Aleksandro la Granda, kreis interhelenan normon, Kojneon, por unuigi la grekojn. Kvankam ĝi ne bone funkciis tiucele, Romio tamen poste unuigis la grekojn konkere kaj proprigis ilian lingvafrankaon. Ekde tiam, Latino ĉesis esti lingvo vaste parolata por iuj ajn celoj krom sadomasoĥismo.

Kojneon hodiaŭ studas precipe kristanoj, ĉar ĝi estas sankta lingvo.

[redakti] Novgreka

La novgreka estas la antikva greka, en kiu ĉiuj vokaloj transformiĝis je "i".

10846013 880694641963956 6725059997324841099 n.jpg

[redakti] Skribo

Tre konvene, ne ekzistas registraĵoj de la antikva helena, kiu cetere evoluis dum jarcentoj interalie fonetike. La uzo de epsilon-joto kaj omikron-ipsilono kiel la sonoj i kaj o estas moderna. Eksterdube ili estis komence diftongoj.

[redakti] Dialektoj

Anekdota kai mythoi sten pontiake dialekto: Epilegmena anekdota kai mythoi, me apodose ste Neoellenike kai lexilogio hena didaktiko ergo aparaiteto gia kathe oikogeneia.

[redakti] La Greka kaj Esperanto

Esperanto ne havas praktikan utilon. Ĝi estas nur hobia lingvo, kiel lerni pragreke.

[redakti] Influo al Esperanto

Ekzistas en Esperanto amasego da vortoj kiujn kreis modernaj (t.e. renesancaj kaj postaj) kleruloj, ĉu en la de ili uzata ĝis antaŭ 150 jaroj latina, ĉu en la modernaj fontlingvoj de Esperanto mem (t.e. en la franca, germana, angla ktp.) surbaze de grekaj radikoj, sed kiuj ne jam ekzistis en la greka (kvankam ili plej ofte estis poste alprenitaj ankaŭ en ĝin). Vortoj kiel "termometro" (el la grekaj "thermos"=varma kaj "metron"=mezurilo), "mikrobo" (gr. "mikros"=malgranda + "bios"=vivo), gramofono (gr. "gramme"=linio + "phone"=voĉo) k.s. Kreado de tiaj vortoj daŭras ĝis nun, kvankam plej ofte surbaze de vorteroj jam uzataj en la internacia scienc-teknika terminaro: ekz. pri la vortoj "magnetoskopo" "falokratio" oni povas argumenti ke ili estis faritaj ne rekte el la grekaj vortoj "magnetes"=magneto kaj "skopeo"=rigardi, aŭ "phallos"=faluso kaj "kratos"=regpotenco, sed el la jam antaŭe pruntitaj vortoj "magneto" kaj "faluso" kaj el la internacie konataj vorteroj "skop-" (de teleskopo, mikroskopo k.s.) kaj "krati-" (de "demokratio", "aristokratio" k.s.).

La "ekstera" limo de tiu vortoklaso estas iom malpreciza: ja preskaŭ ĉiuj tiaj vortoj estas enlaseblaj en Esperanton konforme al la "dekkvina regulo". En la komuna (nefaka) lingvo sentiĝas ia rezistemo kontraŭ tiu inundo: neniu diras "oftalmologo", kie simpla "okulisto" sufiĉas. Sed ĉu iu diras "renisto" anstataŭ "nefrologo"? Kaj kion fari pri "otorinolaringologo" - ĉu "nazorelgorĝisto"? En la faka lingvo, la inundo de grekdevenaj terminoj ŝajnas neevitebla; ankaŭ tiuj naciaj lingvoj, kiel la germana la nederlanda, kiuj komence provis rezisti, dirante ekzemple "Sauerstoff" au "Wasserstoff" anstataŭ oksigeno kaj hidrogeno, tamen cedis antaŭ "Oxyd" aŭ "Hydrogenation"...

Se kalkuli ĉiujn tiujn vortojn kiel "devenantajn el la greka", tiam la procento de grekdevenaj vortoj en Esperanto certe montriĝos tre granda. Estas tamen diferenco inter la "grekeco" de vorto kiel "hidrogeno" (cetere misformita; ĝi devintus esti "hidrogono", kio ja signifas "akvo-naskanto", dum "hidrogeno" signifas laŭvorte "naskita el akvo"; sed Lavoisier ne scipovis la grekan ĝis tia nivelo de subtileco, kaj ŝarĝis la francan per tuta familio da simile misformitaj vortoj, "pathogene", "cancerigene", "'electrogene", k.s.) kaj de vorto kiel "kaj"...

2. Duan klason da grekdevenaj vortoj konsistigas tiuj, kiujn la latina la modernaj fontlingvoj de Esperanto prunteprenis el la greka, kie ili jam ekzistis, ĉu en la sama senco, ĉu en senco pli vasta aŭ pli "komunuza". Vortoj kiel "liro" (=la muzikinstrumento, el kiu devenas - jam en la greka - la adjektivo "lirika"), "poeto" ("poemo", "poezio"...), "dramo", "teatro", "filozof(i)o", "geometr(i)o", "kubo" (origine signifanta "ĵetkubo", sed akirinta jam en la greka sian geometrian sencon), "sfero" (origine ="pilko"), "akso" (origine ""akso de rado") k.s. Ene de chi tiu klaso oni povas distingi subklasojn:

a. Vortoj esprimantaj specife grekajn nociojn : ciklopo, centauro, muzo, draĥmo, obolo, hekatombo...

b. Vortoj konscie kreitaj (aŭ konscie prenitaj el la popola lingvo kaj ekuzitaj en specifa scienca aŭ filozofia senco) de grekaj pensuloj, kaj poste enprenitaj en la latinan, kaj (tra ĝi kaj la modernaj fontlingvoj) en Esperanton. Temas ĉefe pri terminoj filozofiaj, filologiaj, astronomiaj geometriaj : harmonio, fenomeno, hipostazo - epiteto, perifrazo, idilio - eklipso, planedo, kometo - centro, poligono, parabolo... [Parenteze pri chi lasta vorto: en la modernaj europaj lingvoj ĝi estas uzata en du sencoj ŝajne tute senrilataj, nome (1) religi-instrua fablo, de Jesuo mem aŭ laŭ lia modelo, kaj (2) speco de koniko (el kio venas la senco verŝajne plej ofta ĉe la nuntempa ĉiutaga franca, t.e. satelita anteno; oni povas imagi junan kateĥizaton demandantan la pastron ĉu Jesuo predikis televide!). La origina senco de la greka vorto estis "apudmeto", "komparo", el kio venas tute nature la religia senco; la geometria senco klarigeblas el tio, ke se oni difinas koordinatojn laŭ la granda akso de koniko kaj la tanĝanto je ties pinto, ĉe parabolo y*y egalas a*x, dum ĉe elipso aŭ hiperbolo (greke ="manko" resp. "troo", kp. la retorikan sencon de la samaj vortoj) ĝi estas malpli resp. pli granda. Cetere, ankaŭ "parolo" devenas - tra la franca - de la sama greka vorto!]

c. Vortoj komunuzaj, enprenitaj de la greka en la latinan kaj tra ĝi kaj la modernaj fontlingvoj en Esperanton, kune kun la koncerna nocio : leono, disko, horo, aero(!), eĥo, purpura, muziko, tragedio/tragika, komedio/komika, heroo, teatro, dramo...

d. Vortoj esprimantaj specfe kristanajn nociojn kaj transprenitaj de la aliaj europaj lingvoj kune kun kristanismo : evangelio, eklezio (origine = "asembleo"), anĝelo, bapti, apostolo, episkopo (origine ="superrigardanto" - la dua elemento estas la sama kiel en "teleskopo"), martiro (origine ="atestanto"), eŭkaristio (origine ="dankesprimo"), monaĥo (origine ="solulo"), ortodoksa (origine ="ĝustopinia"), katolika (origine ="universala"), herezo ... kaj kompreneble, ankaŭ la vorto "Kristo" mem (origine ="shmirito, sanktoleumito").

3. Ekzistas kelkaj - malmultaj - vortoj de hindeuropa deveno, kiuj pro tio (kaj ne pro reciproka prunto) aperas kaj en la greka kaj en la latina, germana aŭ rusa/pola, tiel ke oni ne povas diri el kiu unopa lingvo ili estis prenitaj en Esperanton. La plej evidenta ekzemplo estas la numeraloj : ĉu "du", "tri", "ok" kaj "dek" devenas de la grekaj "dyo, tria, okto, deka", au de la latinaj "duo, tria, octo, decem" - se ne mencii ankaŭ la rusan "tri"? Demando stulta, se tiel metita : Zamenhof evidente profitis tiun antaŭekzistantan similecon, kaj elektis siajn formojn konforme al ĝi. Same okazas pri "nun", trovebla samforme en la greka, sed ankaŭ en la latina (nunc) kaj en la germana (nun); pri "mi", trovebla en tre simila formo en verŝajne ĉiuj hindeuropaj lingvoj; pri "en", trovebla samforme en la greka, sed ankaŭ en la franca, kaj en tre simila formo ("in") en la latina, angla kaj germana; pri "patro", identa ("pater") kaj en la greka kaj en la latina; pri "dekstra", kiun Zamenhof evidente prenis el la latina, sed kiu ekzistas en la greka en la formoj "dexios" kaj (malofte) "dexiteros"; pri "plata", parenca al la greka "platys" (= larĝa); pri "bovo", parenca al la greka "bous" (kaj, nekredeble, al la germana "Kuh" = angla "cow" - sed tio estas alia rakonto...), sed fakte prenita el la samfamilia latina "bos", gen. "bovis"; kaj pri pluraj aliaj.

4. Krom tiuj klasoj da vortoj grekdevenaj sed (europe) "internaciaj", ekzistas ankaŭ kelkaj radikoj verŝajne pruntitaj rekte el la greka, sed ili estas tre malmultaj. Sen vortaro ĉemane (mi estas ferianta ĉi-momente), mi povas tuj pensi pri jenaj : kaj [identa forme kaj sence en la klasika greka] osto [greke osteon au ostoun, plurale osta] hepato [greke hepar, genitivo hepatos; "hepatito" estas internacia vorto, sed nur en la greka oni nomas la organon per tiu sama radiko] histo [ankau ĉi-kaze, derivaĵoj (histologio, histamino) ekzistas internacie, sed la radikvorto mem ne estas uzata ekster la greka] mjelo [greka "myelos", kiu signifas kaj "spina cerbo" kaj "ostocerbo", laŭ la lingvouzo rekomendata de Zamenhof sed tro kontraŭa al lingvokutimoj de modernuloj, por kiuj "cerbo" estas unualoke organo de pensado (fr. cerveau), kaj nur akcesore manĝebla molaĵo ene de la kranio (fr. cervelle)] orta [greka adjektivo, origine signifanta "rekte staranta", sed uzata en geometrio en la senco de "orta angulo"; derivaĵoj (fr. orthogonal, orthonormal) ekzistas internacie, sed la radikvorto mem estas uzata en tiu senco nur en la greka kaj en Esperanto, kie ĝi oportune solvas la problemon de la dusenca franca "droit", angla "right" ktp.] eposo [ankaŭ chi-kaze, derivaĵoj abundas internacie, sed la radikvorto mem estas malmulte uzata ekster la greka] etoso [greke "ethos" = moro - "etiko" devenas de ĝi - sed oni ne scias kiu lanĉis ĝin en Esperanto, kie ĝi tre prosperis en senco, kiun en aliaj lingvoj oni esprimas per metafora uzo de "atmosfero"] pri [la prepozicio; ekzistas samsona prepozicio en la rusa, sed la senco de la esperanta "pri" pli kongruas kun la greka "peri" = "ĉirkaŭ, koncerne". Male, nura hazardo estas la koincido de "po" kun unu el la sencoj de la greka "apo"; tiu ĉi uzo de "apo" ne estas antikva, kaj Zamenhof certe ne sciis pri ĝi, dum la rusa prepozicio "po" havas ankaŭ tiun sencon.] -id- [la prefikso; ekzistas forme kaj sence identa sufikso en la greka; "Nereidoj", ekzemple, estis en mitologio la filinoj de Nereo, "Atreidoj" la filoj kaj prafiloj de Atreo, ktp.] -ej-[la prefikso; ekzistas forme kaj sence identa sufikso en la greka, ekz. "Asklepieion" = "kultejo de Asklepios, dio de kuracarto", aŭ "Mausoleion" = "monumenta tombo de Mausolos, tirano de Halikarnaso", kaj metafore, ĉia mauzoleo; tamen oni ne forgesu pri la samsignifa germana sufikso -ei, kiel en la vortoj Putzerei aŭ Konditorei.]

Oni povus mencii anka la sufiksojn -ist-, -ism-, -eg- kaj -er-; sed la du unuaj, kvankam sendube grekdevenaj, estas tute internaciaj, kaj koncerne la du aliajn mi forte dubas pri ilia rilato kun la grekaj vortoj "megas" (=granda) kaj "meros"(=parto). Se paroli pri sufiksoj, la plurala -j estas sendube inspiritaj el la greka, ĉar -oj kaj -aj estas tre oftaj pluralaj finaĵoj en tiu lingvo (hai kalai korai = la belaj knabinoj, hoi agathoi anthropoi = la bonaj homoj). La -n estas ankaŭ tre ofta akuzativa (singulara) finaĵo (ten kalen koren = la belan knabinon, ton agathon anthropon = la bonan homon), sed ĝian elekton en Esperanto sendube influis apoge ankaŭ ĝia ekzisto en la germana ("den guten Kameraden" k.s.). Kontraŭe, la participaj -nt- kaj -t- partenas al klaso 3 : ili troveblas kaj en la greka, kaj en la latina, kaj en la germana.

5. Laste, oni povas mencii la nemalmultajn proprajn nomojn grekdevenajn - ne nur la strikte grekajn, kiel Ateno, Sparto, Homero, Platono (kiuj tamen estas esenca parto de la lingvo - kp. "spartaj vivkondiĉoj", "platona amo" k.s.), sed ankaŭ aliajn, pri kiuj oni ne tuj suspektus grekan originon : Eŭropo, Azio, ("Afriko", male, estas latindevena), Egipt(uj)o, Etiop(i)o, Libio - Andreo, Petro (sed ne "Paŭlo", latindevena), Georgo, Timoteo, Agata, Dorotea, Eŭlalia...

Kiom da grekdevenaj vortoj enestas do en Esperanto? Nu, multegaj, se kunkalkuli ankaŭ la modernajn internaciajn kreaĵojn, kiel "magnetoskopo" aŭ "skizofrena"; se tamen oni limigas sin al tiuj vortoj, kiujn Esperanto certe ĉerpis rekte kaj ne tra la aliaj fontlingvoj el la greka, tre malmultaj (inter la Fundamentaj vortoj, verŝajne nur "kaj", "osto" kaj "hepato" - kaj "iĥtiokolo").

Aldonu, ke grekdevenaj vortoj tiel abundas en la vortaroj de okcidenteuropaj lingvoj, ke oni povas kunmeti tutajn paragrafojn per nur tiaj vortoj.

Content Navigation