Grekio
El Neciklopedio
|
"ΑΝΕΓΚΥΚΛΟΠΑΙΔΕΙΑ Η ΘΑΝΑΤΟΣ!!!" |
" Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas"
~ Zamenhof pri Grekia ekonomio
"Sed kie estas Grekio?"
~ turisto
Enhavo |
[redakti] Kulturo
[redakti] Arto
Ĝiaj monumentoj estas admirataj de turistoj en Grekujo mem, sed ankaŭ sur la lokoj de la grekaj kolonioj en Malgrand-Azio. Ĝiaj skulptaĵoj kaj vazoj ofte havas elstaran lokon en muzeoj kaj privataj kolektoj. La Partenono kaj ĝiaj skulptitaj ornamaĵoj, la grupo de Lacoon kaj la Venkantino de Samotrako estas inter la plej konataj artaĵoj en la mondo.
[redakti] Religio
La greka religio havas la apartan econ de posedi nek sanktajn tekstojn, nek dogmon, nek eklezion, ĝi estas politeisma. Ritoj estas tre gravaj, persona pieco tute ne. Ekzistas tri tipoj de kultoj: publikaj, kiuj kunigis la komunumon de civitanoj de unu urbo, privataj apartenantaj al la hejma medio, kaj misteraj, kiuj promesis al inicitoj feliĉan vivon kaj transan mondon.
[redakti] Nutrado
Nutrado en Grekujo karakteriziĝas per simpleco, sobreco kaj spegulas la malfacilajn kondiĉojn de la agrokulturo en Grekujo. Ĝi baziĝas sur la "mediteranea triopo": tritiko, olivoleo kaj vino. Kia strangaĵo!...
[redakti] Sonĝoj
La greka kuracisto Pedanios Dioskurides, kiu validas kiel la plej eminenta farmakologo de la antiko, rekomendis trinki trinkaĵon el laktikosemo kontraŭ voluptaj sonĝoj.