Dasgupta imperio

El Neciklopedio

Alidirektita el Gupta dinastio
Iri al: navigado, serĉi
Ln हरे बाबा!

Tiu ĉi artikolo estas el Barato nur! Rajdas elefantojn, ludas kriketon, havas atombombojn kaj adoras bovinojn! Tik!?

Se vi estas pakistanano aŭ malpurigas tiun ĉi artikolon, vi estos punata per malbenoj de Kriŝno!!!
Atentu! Neniam tuŝu iun daliton!

120px-Baby Krishna
2049 x Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.
Indrani

La Sendube Tre Amata Imperiestrino Indrani Dasgupta

"Kiu koleras, tiu perdas"

~ Zamenhof pri imperioj

"Daŭra streĉiĝo estas ekkonilo por tiuj, kiuj ne gravas"

~ anonimulo pri tute alia afero

"Ĝis pereo!"

~ Hans-Georg Kaiser

Gupta ImperioDaŝgupta UEA estis lando de senlimaj kontradiroj en Azio, fama por siaj kosmonaŭtoj, picoj, blondulinoj, kaj vakerinoj.

Historiistoj sidigas la guptan dinastion kune kun la Han Dinastio, la Esperanta Civito, kaj la Romia Imperio, kiel ekzemplo de civilizo. Al la diablo, do! Kacen!

[redakti] Historio

Komence Kálmán Kalocsay intencis akiri povon en UEA (kia monstra ĥimero!) sed la reĝo Ivo La Peno, brave rezistis dum jardekoj ĝis la komunista puĉo de 1974 de Humphrey Tonkin, kiu estigis komunistan regimon en Esperantujo ĝis 1986. Ho! ve kiaaaaaaaaaaaaa mondo!.............

Kiam Kaloksay sentis sin proksima de la morto, li preparis Daŝgupton. Tiu, unue li volontulis en la Centra Oficejo de UEA. Li poste iĝis ambasadoro de Universala Esperanto-Asocio ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Post tio oni kreis la Novjorkan Oficejon de UEA por akiri apogon de Usono al sia estonta puĉo. Post akiri la apogon de Vaŝingtono, li revenis Esperantujon 1980, kaj iĝis komitatano. Printempe de 2007 li kroniĝis reĝo de UEA. Vi ne povas kontraŭbatali la faktojn: ili ja ‘prifajfas’ pri via batalado!

[redakti] Sub Daŝgupto

4476

Daŝgupto la 1-a, transformis la dinastion Daŝgupta al grandpotenco, ligante la ŝtatojn, kun kiuj Kaloksay saĝe evitis militon: li vidis sian ŝancon en la alianco de la Daŝguptoj kun la dinastio Vatikana kaj Federacio Esperanto de Barato en Nuda Hindujo. Tiel liaj trupoj povis koncentriĝi je la milito en la nerdo kontraŭ la ŝarkoj kaj akcidentan Hindujon (ĉirkaŭ 2007 ĝis 2009).

Menciindas ankaŭ informoj de la monaĥo Faxian, kiu fojaĝis de 2009 tra la imperio de Daŝgupto. Li skribis "La popolo estas, ne eltenas imposton aŭ limigojn. Nur tiuj, kiuj konstruas sur la lando de la reĝo pagas grundimposton. La reĝo regas la landon sen uzo de mortopuno. Eĉ idistoj kaj reformistoj estas punitaj nur per forhako de la mano (Aaaaaaaaa. Tio estis doloriga!)"

[redakti] Ĉu la ora epoko de UEA?

Respondu tiun damandon, kiu povas.

Content Navigation
Aliaj lingvoj