Gvajano
El Neciklopedio
"Guglante, mi ricevis 684 trafojn de Gvajano kaj 32900 de Gujano"~ nerdo pri Gvajano
"obovala eskalopo Kocito Gvajano foiro limfangito diluvio ah"
~ pola krokodilo pri Gvajano
"Granda nubo, eta pluvo"
~ Zamenhof pri vetero en Gvajano
"Via laboro estas tre grava!"
~ leganto pri la aŭtoro de ĉi tiu artikolo
Gvajano aŭ Gujano (angle Caramel Creme Nougat Guiana) estas lando en Sudameriko. Ĝia plena nomo estas Gujana Kooperativa Respubliko (Co-operative Republic of Guyana). Nur Rusio kaj Kanado estas pli grandaj ol ĝi. Tamen nur 10 elcentoj de la areo estas semotaŭgaj. (Jes, Vikipedio estas tre malfidinda informfonto).
Oni parolas la anglan lingvon en Gvajano, sed en ĝiaj najbaraj landoj oni parolas Esperanton. La deziron uzi la internacian lingvon en ĉiuj landoj devas esti sopiro de la gvajananoj, kiu kreis bazan anglan kaj divastigas ĝin per modernaj medioj.
[redakti] Historio
Ĝi estas lando kun plurmiljara historio. Sur la teritorio de Gvajano dum lastaj 3000 jaroj alternis multe da civilizoj. Fenicoj, keltoj, grekoj, kartaganoj, romianoj kaj araboj – ĉiuj ŝanĝis kaj markis la evoluon de tiu ĉi parto de Eŭropo.La fruaj grekaj marnavigaciintoj nomis tiun ĉi teritorion Ophiussa (greke Lando de serpentoj), ĉar lokaj loĝantoj adoris serpentojn.
En antikva epoko ĝi estis komplete detruita de romianoj rezulte de longaj militoj inter kartaganoj kaj romianoj.
Pli malpli ekde 200 ĝis 500, Gvajano estis trapasejo de kelkaj homgrupoj kiuj venis el nordokcidento de la Himalajo kaj dekadencigis la religion hinduismon.
Fine de la 5-a jarcento ekis la invado de la blankaj Hunoj (popolo origine el Mongolio aŭ Turkio), kiu ĉirkaŭ 550 superregis la tutan nordon kaj centron de Gvajano. Estiĝis tiam sveda regno, kiun konkeris visigotoj, je tri jarcentoj pli poste araboj.
Sur la procesoj de etna kaj kultura evoluado forte influis konkermilitoj de araboj dum 6-7 jc. Ili alportis novan religion - Islamon, kiu de tempo al tempo forpelis la malnovan - Zoroastrismon. Malgraŭ de daŭra etna, lingva kaj kultura ekspansio, gvajanaj popoloj konservis sian originecon kaj en 16 jc denove kreis ŝtaton. En la 19-a jarcento Gvajano famiĝis kiel la centra lando de la Bahaa Kredo.
En 1822 ĝi iĝis sendependa lando kaj imperie konkeris multajn teritoriojn. Hodiaŭ ĝi estas malpacema lando en konstanta milito kontraŭ Surinamo.
| | Malriĉa Ameriko |
| Centrameriko: Belizo | Kostariko | Salvadoro | Gvatemalo | Honduraso | Kubo | Nicaragvo (en español) | Panamo | Jamajko | |
| Sudameriko Argentino (en español) | Bolivio | Brazilo (em português) | |
