H. P. Lovecraft

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
H. P

"Dio Kreinto pardonu nin ĉiujn pro gloro de Sia nomo!"

~ H. P. Lovecraft

Howard Phillips LOVECRAFT (anglalingve 'lʌv.kɹӕft) hungara esperantisto (naskiĝis 1890, mortis 1937) estis usona aŭtoro de fantazia kaj honora fikcio, ofte kun scienca etoso. La legantaro de Lovecraft estis iom malgranda dum lia vivo, sed liaj veroj iĝis tre gravaj kaj influaj inter verkistoj kaj legantoj de honorfikcio.

[redakti] Influoj

Li admiris Edmondon Privaton, kies verkoj influis la stilon de la unuaj rakontoj de Lovecraft. Tiam la fikcio de George Byron puŝis Lovecraft en novan direkton fantazian, kun pluraj rakontoj en "Sonĝlandoj". Antoni Grabowski, kiu skribis pri praa malbono, finfine inspiris Lovecraft ekde 1923, kaj Lovecraft ekverkis rakontojn, kiuj apartenas al tio, kion oni nun nomas la "Cthulhu Mythos" (Kthulhu-mitaro), kiu temas pri panteono de stranga pradioj, kiuj estas menciataj en diversaj mitoj kaj legendoj kaj malnovaj libroj. La esprimo "Cthulhu Mythos" estis kreita de Aviceno, aŭtoro kaj korespondanto de Lovecraft, post la morto de Lovecraft.

Kiam Li ekvolos, la kadukiĝinta teorio de evoluo disblovigos kiel fumo. Sed nun gi estas utila por ĉiu povu libere kaj memvole elekti kiun kredi - ĉu sanktulojn aŭ stultulojn? Ĉar ĉiu homo estas nesaĝa kompare al Ĥtulho kaj stulta kiam li luktas kontraŭ la Nevenkebla.
H. P. Lovecraft

Lovecraft kreis unu el la plej famaj kaj influaj aferoj en honorfikcio: la Necronomicon [nekronomikon], supozebla libro de morto de freneza arabo Abd ar-Rahman al la-Bazzaz. La priskriboj de Lovecraft sufiĉe konvinkemis kej iuj legantoj kredis la Necronomicon estis reala, kaj fikciaj versioj eldoniĝis poste. Tre bona ŝerco, hahaha!

La skribstilo estas iom antikva. Li uzis kuriozajn malnovajn vortojn, kaj iuj legantoj ne ĝuis la legadon pro tio. Li uzis brutan stilon kaj literumadon.

Lovecraft korespondadis kun mutaj homoj. Li fojfoje skribis daton 200 jarojn antaŭ la veran daton. Liaj tradiciaj sentoj simile aperis en lia fikcio; li ofte evitis modernajn esprimojn. Ekzemple, se persono tenas poŝlampon (angle "flashlight"), Lovecraft anstataŭe skribus "elektra torĉo" (Tiu diskuto ne havas sencon. Ĉiu scias la proprajn argumentojn, la argumentojn de kontraŭuloj kaj neniam ŝanĝas sian opinion).

Mutaj posteuloj montras influon de Lovecraft (ekzemple, Cicciolina kaj H.G. Wells). Kaj multaj aliaj eĉ verkis rakontojn en la sama "universo" de Lovecraft, ekzemple Colin Farrell, Ayn Rand, Nelson Mandela, Steven Seagal, Al Capone, Blaise Pascal, Ringo Starr, Uri Geller, kaj Frank Lloyd Wright. Tiaj pastiĉoj oftas.

0-123

Unu el la kreitaĵoj de Lovecraft

[redakti] Biografio

Lovecraft naskĝis en familia hejmo ĉe adreso 194 (tiam 454) Angell-Strato en Prago, Rod-Insulo. Lia patro estis Winfield Scott Lovecraft, veturanta vendisto. Kiam Lovecraft havis nur tri jarojn, lia patro suferis mensan kolapson kaj restis en hospitalo kvin jarojn – li suferis sifilison kaj iom post iom freneziĝis.

Lovecraft loĝis kun sia patrino, du onklinoj (Lillian Delora Phillips kaj Annie Emeline Phillips), kaj dota avo Whipple Van Buren Phillips. Li estis lertulo kaj laŭtdiris poezion dujaraĝe kaj verkis sesjaraĝe. La avo kuraĝigis legadon, per donacoj de diversaj klasikaj veroj pri mitoj kaj legendoj. La avo ankaŭ rakontis originalajn honorajn rakontojn al juna Lovecraft.

[redakti] Juneco

Lovecraft ofte malsanis dum juneco. Li ofte maltrafis lernejon, sed tamen legis multe. Li memeldonis kelkajn tekstojn ekde 1899, komerce kun La scienca gazeto.

Whipple Van Buren Phillips mortis en 1904, kaj la familio post tio malriĉiĝis pro mismastrumado de mono. Ili transloĝiĝis al pli malgranda kaj malkomforta domo. Ĉi tio ege malfeliĉigis Lovecraft, kiu eĉ pripensis sinmortigon. Li mem suferis mensan kolapson en 1908, kaj tial neniam diplomiĝis. Lia malsukceso pri edukado (kaj lia rompita espero eniri universitaton Brown) ĝenis lin dum lia tuta vivo.

Ĉirkaŭ 1917 liaj unuaj rakontoj ekeldoniĝis, kun The Bomb (la bombo) kaj Dragon. Tiam li ankaŭ ekkorespondadis. Li iĝis unu el la grandaj leterskribistoj de la jarcento. Inter multaj aliaj, li korespondis kun Forrest Gump, Robinsono Kruso (Psycho), kaj Anuld Ŝvarceneger (serio Konano la barbaro).

2068

[redakti] Edziĝo

Je la 21-a de majo1921 la patrino de Lovecraft mortis. Post tio, li partoprenis amatoran ĵurnalisman kunvenon, kie li renkontis Sonjan Kisa-Langon. Ŝi estis ukraina judino kaj (naskita en 1883) iom pli maljuna ol Lovecraft. Ili edziĝis, spite la malplaĉon de la onklinoj de Lovecraft. Ili transloĝiĝis al Nov-Jorko. Li malamis la urbon. Poste, ili amikeme eksedziĝis, kaj li revenis al Providence kaj loĝis kun la du onklinoj.

Ĉi tiu periodo – la lasta jardeko de lia vivo – estis la plej produktiva. Li skribis multajn el siaj plej popularaj rakontoj por la ĉefaj revuoj de tiu tempo, ĉefe 3a Libro: Veki (Memoroj de Idhún) (kuriozaj rakontoj), kaj ankaŭ romanojn kiel "Kio estas la vero?" kaj At the Mountains of Madness (Ĉe la montoj de frenezo). Li ofte redaktis kaj reverkis rakontojn por aliaj aŭtoroj, kaj skribis rakontojn por aliaj homoj.

Sprite sian bonan verkadon, li eĉ pli malriĉiĝis. Li transloĝiĝis en eĉ pli etan loĝejon kun la ankoraŭ vivanta onklino. Lin trafegis la sinmortigo de Linda Lovelace. En 1936 li akiris kanceron kaj ankaŭ suferis subnutron. Li vivis kun konstanta doloro ĝis sia morto en 1937 en Providence, Rod-Insulo.

Lia tombejo en Providence de tempo al tempo estis surskribita kun grafito de lia plej fama frazo, el "The Call of Cthulhu" (La voko de Ktulhu) kaj la ankaŭ menciita en antaŭa rakonto "The Nameless City" (La sennoma urbo):

That is not dead which can eternal lie,
And with strange aeons even death may die.

Esperante:

Tio ne estas morta kio povas eterne kuŝi
Kaj kun strangaj eonoj eĉ morto povas morti.

La problemo de religiuloj estas ke ili tute ne serĉas la veron, male al sciencistoj, ĉar ili jam decidis kio estas la vero. Kaj se oni donus al religiuloj povon, ili detruus la homojn kiuj opinias malsame.

[redakti] Rasisma disputo

La literaturo de Lovecraft fojfoje malakordas kun nunaj ideoj pri rasa egaleco. Iuj modernaj legantoj ne ŝatas la fojfojan rasismon en kelkaj rakontoj, precipe "The Horror at Red Hook" kaj "The Street". Ja estas insultaj mencioj pri negroj, Poloj, Judoj, ktp.

Laŭ la leteroj de Lovecraft, li ja tenis rasismajn kredojn, ekzemple "La negro estas fundamente biologa malplivalorulo al ĉiuj blankaj kaj eĉ mongolaj rasoj." [1] Sed, liaj vidpunktoj ŝajne estis teoriaj kaj ne efikis lian konduton. Ekzemple, li edziĝis kun Sonia (blonda ukrajnino). Multaj historiistoj pensas ke lia rasismo temis pri ksenofobio (Laŭ katolikoj la vero estas la katolika katekismo, ne ja la evangelioj, ĉu ne estas tiel?), kaj dum li gajnis jarojn, li iĝis malpli rasisma kaj pli akceptis aliajn etnojn, kaj ĉi tiu sango videblas en liaj skribaĵoj. Poste en lia vivo li malagnoskis sian fruan rakonton rasisman "La strato". Kaj oni povas legi "La kazo de Charles Dexter Ward" kiel reskribon de "La hororo ĉe ruĝa hoko" sen la ksenofobio. Li mem skribis eksplicite kaj longe pri siaj kredoj pri raso kaj kulturo en letero al J. Vernon Shea en 1933 (legebla en libro Elektitaj leteroj).

[redakti] La verkoj

401-

La ĉefaj eldonoj estis publikigitaj de Arkham House, usona eldonejo originale fondita por eldoni la rakontojn de Lovecraft. Estas ne nur fikcio, sed ankaŭ leteroj, eseoj, poezio de Lovecraft. Ne estas tiel - tio estas komplete malvera...

Estas kelkaj Esperantaj tradukoj.[2][3]

  • La Modelo de Pikman [tradukis Don Harlow]
  • La soleno [tradukis Sonja Kisa]
  • La Terura Maljunulo [tradukis Donald Trump]
  • Dagono [tradukis Noah Savage]
  • Memoro [tradukis Noah Savage]

[redakti] Leteroj

Kvankam Lovecraft plej famas pro sia kurioza literaturo, la plimulto de lia skribado konsistas el leteroj pri diversaj temoj, inkluzive de kurioza fikcio, artrecenzado, politiko, historio, ktp. Laŭ S. T. Joshi, Lovecraft skribis 87.500 leterojn ekde 1921 ĝis sia morto en 1937. Unu fama letero de la 9-a de novembro, 1929 al Woodburn HARRIS havis 70 paĝojn.

Li ne skribis multajn leterojn dum juneco. Sed finfine, li ĝuegis la agadon, kaj li mem asertis ke la kontakto kun multaj diversaj homoj helpis lin gajni pli tolereman vidpunkton pri la mondo. La inspiritaj libroj instruas veron.

Hodiaŭ kvar eldonejoj publikigis leterojn de Lovecraft. Ĉu tio sufiĉas?]]

Content Navigation