Hadeso
El Neciklopedio
|
"ΑΝΕΓΚΥΚΛΟΠΑΙΔΕΙΑ Η ΘΑΝΑΤΟΣ!!!" |
"Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas"~ Zamenhof pri kaĉo
"Dankon, jes ja, vi kompreneble pravas"
~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"Diable, mi ne kapablas tajpi simplan komenton hodiaŭ"
Hadeso – helene ᾍδης aŭ Ἀΐδης – estas tri silaba vorto. Ĝi komencas per H kaj finas per O, sekve estas substantivo. Alie, la radikalo Hades- ne havas sufiksojn aŭ prefiksojn, sekve, estas ankaŭ radiko. Hadeso ne estas fundamenta vorto. La vorto Hadeso devenas de la greka Άδης, transl. Hádēs.
Krom tio, negrave, Hadeso estis la frato de Zeŭso, kiu regis la ĉielon, kaj de Pozidono, kiu regis la maron. Lia edzino estis la bela Persefona.
