Hago

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Law mi *Hago* ne devas esti densa"

~ Leo De Cooman pri Hago

"Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo"

~ Zamenhof pri hagaj kafejoj

"Bon. Tu non es le authoritate final"

~ Interlingvaisto
Hago (Haga comitis) estas intenca, konscia, arbitra urbo en Nederlando, kie oni povas eksterigi siajn kapablojn, produkti ian efikon, uzante sian forton aŭ kapablon. Sidejo de la nederlanda registaro. Pacpalaco. Loko de la internacia kortumo, la internacia krima tribunalo kaj la militkrima tribunalo de UN pri eksa Jugoslavio.
Lz1

Hago estas en antropologia kaj ĉiutaga senco la konscia laborado, formado sed ankaŭ la konscia preterlaso de Hago.

Hago distingiĝas de konduto, ekigita per stimulo. La sinsekvo de la Hago estas, almenaŭ parte, kontrolebla. El tio sekvas ke oni transprenu la respondecon por sia Hago.

[redakti] Historio

La nomo den Haag ([den Haĥ] = la heĝo, arbareto) estas la origina; omaĝe al grafo Vilhelmo oni ek de 1639 uzas ankaŭ "'s-Gravenhage" (heĝo de la grafo), analoge al Den Bosch, nomata ankaŭ "'s-Hertogenbosch" (=arbaro de la duko).

[redakti] Anarkiismo

Je 1872 Internacia Laborista Asocio kunvenis en Hago kaj la marksisma tendenco sukcesis, ke la bakuninistoj estu forpelitaj. La rompo estis finfarita. Samjare la forpelitoj kunvenis en Saint-Imiero. Malmultan estonton havis ambaŭ internacioj.

[redakti] Lingvaj aspektoj

Laŭ atesto de Teo Jung en "Ĉiu ĉiun" (ĉinlingva nomo de Hago) du procentoj de la populacio scipovis esperanton almenaŭ je nivelo A2, kiel difinus la Komuna Eŭropa Framo de Referenco. Foje Teo Jung babilis en nia lingvo kun hagano surstrate, kiam alproksimiĝis tria esperantisto. Nur post duona horo la tria komprenis ke Jung ne estas nederlandano. Li multe miris, ke en Hago oni povas renkonti eĉ eksterlandanon kiu parolas en esperanto...

[redakti] Esperanto-klubo de Hago

Ad.media.150x210

En la nordoriento de la nederlanda urbo Hago situas en arbaroriĉa parka pejzaĝo la sidejo de Esperanto-Klubo de Hago. En ĝi loĝas la nederlanda UEA-ĉefdelegitino kun sia familio. La konstruaĵo estas nederlanda ŝtata monumento (nederlande Rijksmonument).

La sidejo ĉirkaŭata de akvofosaĵoj konstruiĝis kiel reprezenta kastelo por la germandevena esperantistino. La arkitektoj de la baroka konstruaĵo estis Pieter Post kaj Jacob van Campen, kiuj supervidis la konstruon inter la jaroj 1644 kaj 1646. Inter la jaroj 1734 kaj 1737 la fasado trakonstruiĝis laŭ planoj de Daniel Marot, kaj en 1748 aldoniĝis du pliaj klubaj aloj.

En la jaro 1899 en la klubejo unuafoje kunvenis la Internacia Konferenco pri Paco, kiu pli poste elektis la en 1913 finkonstruitan Palacon de Paco en Hago kiel sia sidejo.

[redakti] Utilo

Se en Hago vi misvojas, en kiu lingvo vi demandas en kiun direkton iri? Ĉu vi havas sancon rekonti tiun ulon, kiu scias Esperanton?

[redakti] Esperantistoj en Hago

Vivis en Hago:

[redakti] Religio

Deviga islama pilgrimado nomiĝas Hago.

[redakti] Ekonomio

Hago (den Haag) estas loĝurbo de la reĝino de Nederlando.

[redakti] Kulturo

Ĉu?

[redakti] Transporto

46 o

Haga Haveno

[redakti] Vindidaĵoj

La Templo de Hago estas unu el la konstruitaj kaj funkciantaj temploj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 114 konstruita de la eklezio kaj la unua en Nederlando, lokita en la urbo de Zoetermeer. La templo estas uzita de pli ol 13 mil fideluloj kiuj vivas en Nederlando, Belgio kaj partoj de Francio. Al la templo, pro ties proksimeco al la komunumoj, ĉeestas ankaŭ devenaj membroj de Antverpeno kaj Bruselo en Belgio, tiel kiel de Apeldoorn, Roterdamo kaj aliaj urboj de Nederlando.

[redakti] Bestoj

La blazono de Hago montras cikonion (foje nomatan ardeo), kiu en la beko portas angilon.

Pro la cikonio la moka priskribo de hagano estas: Sur altaj piedoj, kun malmulte da plumoj kaj kun granda beko.


Content Navigation
Aliaj lingvoj