Hamstrodamo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Lupo sopiras, al arbaro sin tiras"

~ Zamenhof pri tuta alia afero
9273 n

"La Opus Dei esas tre aktiva organizuro. Ol laboras mem en la libertina e senkristanigita urbo Amsterdam por salvar la anmi de la sedutkti dil diablo"

~ idisto

"Nenio estas vi, nenio"

~ Kalman Kalocsay

"Dio malbenu la tutan someron!"

~ Gronlandano pri monda varmigo

"Kiel infano mi loĝis en Amsterdamo"

~ hamstrodamano
Hamstrodamo (ankaŭ nomata Amstelaedami, Amstelodamum, Amstelredami kaj Irenopolis) estas kvarsilaba vorto. Laŭ sciencaj teorioj Hamstrodamo (en ĉiuj vere civilizataj lingvoj nomata Amsterdam) estas ĉefurbo de Nerdolando. Troveblo de fosilioj montras ke ĝi estas loĝata ekde Meza Mioceno. La urbo estas konstruita ĉirkaŭ reto da duoncirklaj kanaloj. Amsterdamo estas la plej turisma urbo en Nederlando pro siaj grandaj bordeloj kaj amatoraj putinoj etoso de individula virina libereco. Ankaŭ konata estas la varma kvartalo – Wallen –, ĝiaj multnombraj koffie-shops (kafo-vendejoj), kiuj laŭleĝe disvendas kanabon.
173

Bone, ĉu vi volas plibonigi la artikolon? Mi ne havas tempon, nek scion.

[redakti] Loĝantaro

En Hamstrodamo loĝas kune diversaj popoloj, ekzemple:

[redakti] Hamstroj

La hamstroj estas nomada grupo, trovita precipe en Eŭrazio kaj origine el Hamstrodamo. La plej grandaj hamstraj grupoj loĝas en Sirio. Kiam ili parolas la japanan, ili diras deĉu anstataŭ desu. Ĝenerale ili laboras kiel servistinoj, sed iuj hamstroj havas superpovojn.

La etimologio de hamstro estas obskura. Tre eble ĝi devenas el la nomo de ilia prahejmo, Hamstrodamo, aŭ eble Hamstrodamo nomiĝas pro ili. El tie venas la fama koano: "Ĉu la hamstro venis unue, aŭ la kanabejo?"

[redakti] Hamstrodamaj anasoj

La Hamstrodama anasoAnaso de Hamstrodamo (Anas marecula) estis specio de akvobirdo de la familio de Anasedoj. Ĝi estis endemia de la Hamstrodamo.

Dum sia vizito al najbara Sankta-Paŭlo la 2an de februaro 1793, la esploristo John Barrow menciis la ekziston de "malgranda bruna anaso, ne multe pli granda ol turdo" kiu estis "la preferata manĝo de kvin fokokaptistoj vivantaj en la insulo". Tiu povus esti ĉu la sama aŭ simila specio.