Han Solo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Li estas la portreto de sia patro"

~ Zamenhof pri Solo

"Saja homo predispozas"

~ idisto

Han Solo Jones estas sola hano kiu partoprenis en Stel-milito. Li naskiĝis en Indianio, Usono.

Vader pizza
Soloseksema

Li estis piloto de kosmoŝipo Millenium Falcon, kiu estis kaptita de altira radio al imperia kosmoŝipo dum misio ĉirkaŭ planedo Alderaan. Han kaj Ĉubako liberigis princinon Leia Organa el imperia kosmoŝipo. Antaŭ batalo kontraŭ Morta Stelo Han foriris por pagi siajn debetojn, sed revenis por patopreni destruon de imperia fortikaĵa stacio. Han Solo gajnis princan medalon pro sia partopreno en tiu batalo. Noktaj fantomoj!

Poste, li servis dum du jaroj en glacia planedo Hoth, ĝis la atako de Imperio kontraŭ la planedo. Han estis kaptita en planedo Bespin, frostigita kaj liverita al Boba Fett, homĉasisto laboranta por Jabba the Hutt. Li estis liberigita de Rambo kaj revenis al militagado.

Post la milito, li fariĝis arkeologisto kaj instruisto ĉe la Universitato Marshall de Konektikuto. Tiam li restis konata kiel "Indiana Jones" pro sia devena subŝtato. Kiel arkeologisto, li serĉis antikvajn valoraĵojn kaj fojfoje laŭ liaj aventuroj, li nevole enmiksas sin en la aferoj de povaj malamikoj, kiuj ofte havas politikajn aŭ militajn celojn. Ree hejme en Usono, Indiana reekhavas sian profesoran postenon en la univerisitato.

[redakti] Lastaj vortoj

Rigardu, panjo! Per unusola mano! Per unusola mano!!!

Content Navigation
Aliaj lingvoj