Hans-Georg Kaiser

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2.240

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n


La krio
" La mano lin jukas"
~ Zamenhof pri Kaiser

"Hans-Georg Kaiser membras en Facebook"

~ Facebook pri Kaiser

"Hans-Georg Kaiser ankoraŭ ne havas amikojn"

~ iu pri Kaiser

"La stultaĵoj de l'homaro estas senlimaj"

~ Ralph Dumain pri Kaiser

"Diable, mi ne kapablas tajpi simplan komenton hodiaŭ"

~ Cindy McKee

"Tamen ankaŭ mi rajtas esprimi min"

~ Milokula Kato

"Ne donu al Cezar, kio estas por cezaroj"

~ Hans-Georg Kaiser

"Via laboro valoras pli ol 100 miaj libroj. Mi gratulas vin, kaj gratulas vin, kaj gratulas vin"

~ esperanta verkisto pri la aŭtoro de ĉi tiu artikolo

"Your name is Kaiser?"

~ usonano

Hans-Georg Kaiser estas germana esperantisto. Kiel ĉiuj germanoj li estas tro blaka kaj dika kaj manĝas tro da viando. Pro eviti problemojn kun la polico, li uzas multajn pseŭdonimojn, kiel "Cezar", "Hagen Hirte", "George Kaiser", ktp. Li estas miliardulo, kaj oni pensas ke li havas ĉirkaŭ 42 miliardojn da dolarojn, laŭ Vikipedio. Andreas Künzli citas lin ĉe Universalaj Lingvoj en Svislando, ĉar li havas multajn bankojn en tiu lando, kiuj uzas volapukon por kaŝi la sekretajn bankkontojn de UEA en Svislando.[1]

105977 n
Esperantista Historiistino, kiu verkis biografion de Kaiser

Enhavo

[redakti] Internaciismo

Fifama estas la diraĵo de Kaiser:

"Mi ne havas hejmsopiron. Mi lernis, ke tio, kio estu hejmlando, kio estu la patrio, estas peklita kaj enfiksita en dosierojn, kaj, ke ĝi estas reprezentata en la formo de ŝtataj oficistoj, kiuj elpelas tiel certe la honestan hejmsopiron, ke eĉ ne spuro de ĝi postrestas. Kie mi estas hejme? Tie, kie mi troviĝas kaj kie estas mia mono. Tie, kie neniu volas scii, ĉu mi pagis impostojn. Kie neniu volas scii, de kie mia mono venis, tie estas mia hejmo, tie estas mia patrujo."


[redakti] Opinio pri Neciklopedio

Al li ŝajnas tre stranga,ke tiuj uloj de Neciklopedio ofendas sen ĝeno ĉiun, nur ĉar ili kaŝas sin post masko de humuristoj, tio havas kun vera humuro tiom komunan kiel porko kun horloĝmekanismo.

Sed oni konsciu pri tio, ke tia malica "gruntado" kia elblekata de "Neciklopedio" estas en certa senco la spirito de nia tempo, do plena de galo kaj galimatio, do tiuj kanajloj havas legantaron, kiu pensas kiel ili. Tio estas eĉ pli malgajiga ol "Neciklopedio" mem.

[redakti] Malnova vinagro

Iutage venis amiko al Kaiser kaj diris al li: „Mi aŭdis, ke vi havas vinagron, kiu estas kvardekjara. Ĉu mi povas ricevi iom de la vinagro?“

„Tute certe ne“, respondis Kaiser, „se mi ĉiam estus fordoninta iom de ĝi, ĝi nun ne plu havus kvardek jarojn.

[redakti] Referencoj

1. UEA: Sekretaj Financaj Servoj, 2005

Aliaj lingvoj