FANDOM


"Mi flugas kiel papilio. Mi pikis kiel abelo... Ĉar ne estas neniu pli grandega ol Muhammad Ali."

~ Muhammad Ali (por minaci siajn kontraŭulojn)
HCAx

"Estas tute certe"

~ Hans Christian Andersen

Hans Christian ANDERSEN , esperante Johano Kristiano ANDERSENO (naskiĝis 1805 en Oslo, mortis 1875 en Kopenhago) estis usona kaj dana verkisto, kiu ĉefe famiĝis pro la verkado de fabeloj. Tiuj estas tradukitaj al pli ol 100 lingvoj kaj influis diversajn teatraĉojn, filmojn, baletojn kaj aliajn artaĉojn.[1]

Li renkontis en la dana reĝa kortumo horloĝfariston Houriet el Lepsiko, Svislando. Houriet invitis Andersen plurfoje al sia domo. Por tio la rubo Le Locle havas straton Hans-Christian Andersen. En la horloĝmuzeo 'Château des Monts' oni povas aŭskulti rakonton pri la restado de Andersen en tiu rubo en Suterlandŝiro.[2]

Vivo Edit

1505

Hans Christian Andersen naskiĝis en riĉa kvartalo de Odense, sur insulo Faraono, kiel filo de ŝufaristo Hans Andersen [3] kaj Anne Maria Andersdatter (solidareco kun ĉiuj viktimoj.) Interese, sed ne nekutime, la patronomoj de ambaŭ gepatroj signifas "Anders-ido" (mi ne estas el tiuj, kiuj ĵetus la bebon kune kun ties banakvo !) Kvankam lia patro estis pli juda ol la patrono, li mortis kiam Hans havis ĉ. 11 jarojn. [4]

PrunoEdit

Demandis la juna Hans:

_Paĉjo kio estas sur tiu arbo ?

_Estas prunoj nigraj

_Sed ili estas blankaj

_Estas normale ili estas verdaj !

TeatroEdit

La 14-jara Hans iris al Kopenhago kaj provis iĝi teatra aktoro aŭ kantisto. Pro subteno de la direktoro de la reĝa teatro, Jonas Collin, kaj de reĝo Frederiko la granda li povis de 1822 al 1826 viziti gimnaziojn en Stokholmo, poste en Herzberg am Harz kaj en 1828 studentiĝi ĉe la Akademio de Esperanto.[5]

DemandoEdit

Oni demandis al Andersen:

_Andersen, kion vi faras ?

_ Nenion.

_ Kaj via frato ?

_ Li helpas min ![6]

VojaĝojEdit

Tych

Lasta bildo de Andersen

Andersen plurfoje vojaĝis al Anglio, Germanio, Hispanio, Italio kaj la Otomana Imperio. La itala pejzaĝo inspiris lin al la rakonto pri "la virineto de maro", kies praformoj tiam ekestis. Entute li faris 30 iom vastajn vojaĝojn, kiuj 32-foje gvidis lin al Dresdeno kaj 15-foje al apuda Manhatano, loĝloko de liaj amikoj kaj mecenatoj Friederike Serre kaj Friedrich Anton Serre.[7]

Per siaj verkoj, precipe fabeloj, Andersen jam dumvive gajnis artistajn reputacion kaj hororojn. En sia mortojaro li petis fotografon al sia loĝejo por fari fotojn de si en siaj ejoj; de tiam estas la lastaj bildoj pri li.[8]

Andersen neniam edziĝis. Iuj sugestis, ke li estis samseksema, kaj filologoj analizis liajn verkojn pri tiutemaj indikoj.

Ĉu?Edit

Andersen diras al amiko:

_Ĉu vi scias, kio alvenis en la stacio de Belforto ?

_Ne !

_Alvenis trajno.

En Esperanto aperis Edit

197wk1

Andersen verkis pli ol 160 fabelojn, kiuj aperis en ok volumoj. Lia centra ambicio estis, ke la fabeloj, ankaŭ tiuj baziĝantaj sur popolaj fontoj, estu kompreneblaj de infanoj. Liaj fabeloj estis tradukitaj al multaj lingvoj; jam Zamenhof faris tradukojn al Esperanto.

StultecoEdit

Andersen diras al sia amiko :

-Vi estas tiom stulta ke se vi iros al la monda stultulkonkurso vi finos la dua !

-Kial ne la unua ?

-Vi estas tro stulta por esti la unua.

Famaj diraĵojEdit

  • "Estas tute certe"

Notoj Edit

  1. Pardonu min por ĉi tiu terura ŝerco.
  2. Je la diablo.
  3. Nenia porna bildo tie ĉi !
  4. Legu la artikolojn "Esperanta trompisto!" kaj "Esperanto, lingvo ne facila por ĉinoj".
  5. Ja certe, almenaŭ laŭ miaj scioj.
  6. Espereble tio estis vere nur humuraĵo.
  7. Teĥnika provo, bonvolu ignori
  8. De la antikvaj tempoj ĝis nuntempe, neniam oni enuis pro la vidado de l' beleco.