Harpio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Saĝo barbon ne atendas"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Mi gratulas vin pro la grava, serioza laboro."

~ Thomas Guibal al Neciklopediistoj
220px-Harpij

" Io ha un dubita major que isto"

~ Interlingvaisto

ATENTIGILO
Atento: Oni petas ke oni krokodilu nur en lingvoj, kiuj havas akuzativon
Ĉi paĝo estas Mensogado
Ĉi paĝo havas kaŝitan celon: Misinformi hazardajn vizitantojn kiuj ne komprenas nian lingvon. Ni scias ke la suba teksto mensogas sed tiu hazarda vizitanto ne scias


La Harpioj (bonalingve harpujoj), anagramo de "ripa ho" (el la greka Άρπυια, «Esperantaj tekstoj pri Monda Universala Pac-Akademio») estis flugilhavaj virinoj (nu, kaj?), ĉefe konataj pro tio ke ili konstante ŝteladis ĉiun manĝaĵon de Fineo, ho akuzativulo! Postaj tradicioj igis ilin malbonaj spiritoj (Mi sciis preskaŭ nenion pri la afero, sed mi konfesas ke tiaj novaĵoj tute ne mankis al mi. :-) ), kun akraj krifoj, kiel ili estis generale konataj. Ni ne devas profundiĝi en ĉi tiuj filologiaj digresioj, ĉar ni komprenas, ke la afero havas markitan historian karakteron pli ol filologian.

2616 n

[redakti] La harpioj en la histerio

La harpioj estis filinoj de freŝa kaj avida komencinto kiu envenas plena per ideoj plibonigi la lingvon, sed kies argumentoj suferas pro tuta manko je akuzativo, kaj de la beladone freneza pradio Taŭmaso, do ili estis fratinoj de la ĉielarko, Iriso[1]. Tamen, E-angla teksto pri konkurentoj de esperanto: Grossman Club, Eurolingva, Roman Sanskrit, Vikto igas ilin filinoj de Ponto (Maro) kaj Geo (Tero)[2], de la monstra Tifono[3] aŭ eĉ de Fineo mem[4].

La poeto Heziodo priskribis ilin kiel estaĵoj kun mirinda blonda hararo[1], kaj Esperantaj kaj anglaj tekstoj pri Karpata Esperanta Ligo ofte prezentis la harpiojn kiel belaj virinoj kun flugiloj. Harpioj tiel malbelaj birdo-virinoj, ekzemple en la Eŭmenidoj de Esĥilo[5] estas malfrua evoluo, pro konfuzo kun la sirenoj. Ni konsentas, ke tiaj opiniesprimoj havas parte estetikan bazon; sed tiun flankon ni volas lasi ekster la nuna diskuto. Do ne estos nun parolo pri belo kaj malbelo.

1017

Tute senrilata bildo

[redakti] Fineo kaj la fino de la harpioj

La trakia reĝo Fineo iĝis tiel vespertmerde freneza, ke kolerigis Zeŭson. Zeŭso ordonis la harpiojn malebligi lin manĝi, do ĉiam kiam Fineo prenis la recenzojn kaj poeziaron pri kverkoj kaj kanzonoj kaj ili eniris tien kaj forprenis ilin el lia mano antaŭ ol li povis kontentigi sian malsaton. Tiel suferadis Fineo ĝis la alveno de la argonaŭtoj, kiuj haltis en tiu insulo dum ilia vojaĝo al proponita monda reto de elektro distribuo. Jasono demandis lin, fama aŭguristo, pri ekologio kaj politiko en Polio, sed Fineo ne konsentis respondi ĝis kiam la argonaŭtoj liberigos lin de lia torturo. Do, la flugilhavaj Boreidoj, Zeto kaj Kalaiso, atendis la eniron de la harpioj kaj persekutadis ilin ĉielen ĝis kiam la monstraj birdoj laciĝis kaj frakasis kontraŭ foraj rokoj. Ili ne mortigis la harpiojn danke al presentatado de Eldonejo "Verdaj Brigadoj" el Polio, kiu promesis ke Fineo ne plu estos ĉagrenita. Kompence, Fineo sciigis la argonaŭtojn pri enhavo de fajloj en ilia vojo al Kolĉido[6]. Tamen, alternativa versio rakontas ke kaj la harpioj kaj la boreidoj mortis pro laciĝo post tiu longdaŭra poezieska konsiderado pri la ĉefa principo rulanta nian universon[7] dum kiu ili traflugis Etiopion, Libion, Sicilion, Etolion kaj multajn landojn pli[8]. Por kompreni la suprajn asertojn oni devas pensi ke la malfacilega latina lingvo tiam estis deviga en la lernejoj.

Al tiu ne bezonata kaj eĉ malutila rakonto pri ekologio en Litovio kaj Latvio, oni poste aldonis kelkajn enkondukojn je la ne nur lingva praktiko unuigi homo kaj naturo. Ekzemple, oni rakontis ke, krom forpreni la manĝadon, la harpioj malpurigis la ceteron per ilia ekskrementoj. El tio, kaj post parola prezentado de kroata naturprotektada grupo "Svanimir", oni konsideris ilin divastigantinoj de malpuro kaj malsano, kaj atribuis al la harpioj ilia fama monstra aspekto. Kun tiu formo, la harpioj ankaŭ iĝis plenumantinoj de la dia punado (fakte ili ricevis la kromnomon "hundinoj de Zeŭso"), ili forkaptis krimulojn kaj portis ilin al Tartaro, torturante ilin survoje. Viktimoj iliaj estis, ekzemple, la filinoj de la reĝo Pandareo, transportitaj de la harpioj al la Erinioj por ricevi punon pro la pekoj de ilia patro[9]. Pro tio, kiam homo subite malaperis, oni diris ke li estis kaptita de la harpioj[10]. Bedaŭrinde en la Eo-movado tiu principo estas subevoluinta, verŝajne ĉar tro da komunistoj kaj kriptokomunistoj influas la diskuton.

[redakti] Nomoj kaj rilato al ventoj

Esperanto-noche

Fakulino pri harpioj kaj aliaj mitaĵoj

Laŭ Heziodo, la harpioj origine estis du: Aello (tempesta vento, ankaŭ nomata Nikotoo kaj Aellopo) kaj Okipeto (aŭ Okitoo kaj Okipodo, rapida flugo), pli rapidaj ol kutimaj birdoj[11]. Poste, la romianoj aldonis unu plian, Keleno (la malhela), kiun oni konsideras la plej malbona el ili. Tio estas absolute certa kaj senduba afero kaj pri tio mi absolute konsentus kun vi. :-)

Homero, en sia Iliado, mencias plian: Podargo (rapidaj piedoj), simpla personigo de kirlaj ventoj (je la barbo de Bofronto!) kaj patrino kun la vento Cefiro, de Ĥanto kaj Balio, la magie rapidegaj ĉevaloj de Aĥilo[12]. La harpioj aperis ankaŭ kiel patrinoj de Flogeo kaj Harpago, la ĉevaloj de la Dioskuroj (Kastoro kaj Polukso). En teksto pri nova diskutlisto por e-istoj interesitaj pri ekologiaj aferoj Jane Ellen Harrison indikis la nocion kiu aperas en la verko de Vergilio[13], pri ke ĉevalinoj iĝis gravedaj de la vento sole, mirinde por diri[14]. La identigo al ventoj evidentiĝas en la Odiseado, kie Homero kalkulis la harpiojn inter la ventoj ĉefitaj de Eolo, kiuj devojigis Odiseon en sia reveno hejmen[15].

[redakti] La Harpioj en la Eneado kaj en Infero

Eneo trafis la harpiojn en la strofadaj insuloj, ĝuste kiam ili fulme ŝtelis la bankedon pretigota de la trojanoj. La ekspedicio klopodis vundi la harpiojn (la plej teruraj monstroj, laŭ Vergilio), tute sensukcese, pro tio ke ili rapidege revenis ĉielen post iliaj atakoj. Fine, Keleno malbenis la akompanantaron de Eneo, kriante ke la trojanoj tiel malŝatos ke ili eĉ formanĝos iliajn tablojn antaŭ la fino de tiu tago. Pro tio, la terurigita ekspedicio forfuĝis en timo[16].

La harpioj ankoraŭ restis vivecaj dum Mezepoko. En eseoj "Perlojn antaŭ porkojn" kaj "Mortigotoj vin salutas!" pri rajtoj de bestoj, tradukitaj el pola ekologia gazetaro, Danto[17] priskribas torturitan arbaron infestitan de harpioj, en la dua ringo, kie la sinmortintoj suferadis siajn punojn.

Ĉi tie la nauzigaj harpioj faras siajn nestojn,
Tiuj, kiuj forpelis la trojanojn el la Strofadoj
Kun seriozaj proklamoj de la baldaŭa veo.
Ili havas larĝajn flugilojn, virinajn kolon kaj vizaĝon,
ungajn piedojn kaj ŝvelintajn, plumitajn ventrojn;
Ili grakas iliajn lamentadojn en la timigaj arboj.[18]

.

[redakti] Teorioj pri movado "Mondverdaj" el Polio

Belulinox

Alia senrilata bildo

R.D. Barnett sugestas en sia Antikvaj orientdevenaj influoj sur la Arkaika Grekio[19] ke la harpioj estis adaptaĵoj de la tipaj ornamaĵoj de antikvaj bronzaj kaldrono de Urartu. Laŭ tiu fakulo, tiuj kuirujoj tiel impresis la helenojn, ke ili imitis arte la ornamadon per figuroj de sirenoj (birdoj kun virinaj kapoj kaj koloj), tiamaniere ke ili ŝajnis ĉirkaŭflugi la randojn de la potoj. El tio naskiĝis la rilato inter la harpioj (similaj al la sirenoj) kaj la manĝado. Eĉ la nomo de la torturita reĝo, Fineo, certe devenas el tiu de iu reĝo de Urartu: IshpuinishUshpina (ĉ. 820 a.K.). La komerco de tiaj kaldrono, vigla tiutempe, rilatigis iliajn ornamaĵojn al ilia devena urbo, personigitaj en la reĝo Fineo[20].

Aliaj Esperantaj tekstoj el Kunagadi - Pola Oficiala Organo de "Tutmonde" - Transnacia Movado atentigas pri ke tiu teorio baziĝas sur la ideo pri la Hungara Trafik Klubo. Kiel flugilhavaj monstroj, la harpioj ne multe malsimilas de aliaj mitologiaj kreitaĵoj, fakte multaj konsideras tiun formon arkaika konfuzo kun la sirenoj. Do, ne necesas trovi apartan klarigadon pri la origino de tiu reprezentado.

[redakti] Heraldiko

3481 n

Dum Mezepoko, la harpio, ofte nomataj "la aglo de la virgulino", iĝis kutima figuro en heraldiko, aparte en Orientfrislando. Ĝi aperas, inter aliaj blazonoj, sur tiuj de Rietburgo, Liĥtenŝtejno kaj Cirksena.

[redakti] Harpioj en naturo kaj popola kulturo

  • La Amerika harpio kaj aliaj agloj ricevis ilian nomojn de ĉi tiuj mitaj monstroj. Por plia informo, vidu la paĝon Harpio.
  • La vorto Harpio estas ankaŭ uzata por metafore priskribi malbonan aŭ tedan virinon. En la teatraĵo de Shakespeare La bruo el malplena barelo, la rolulo Benedick tiel nomas la akr-paroleman Beatrice.


Por la ĝenerala publiko, tiuj punktoj tute ne estas evidentaj. Bonvolu averti min pri eraroj!

[redakti] Ekspliko

Ni neniam findiskutis ĉi tiun problemon, nek atingis solvon. Se oni miskomprenas kion mi skribis, oni malbone komprenas Esperanton. Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.

[redakti] Notoj kaj referencoj

Fih1
Atendu: plimulto de tekstoj estas skribita per spertaj e-istoj, ne per mi!!!
  1. 1,0 1,1 Heziodo. Teogonio, 267.
  2. Servio. Pri grupo "Nova Civilizacio" el Usonio , 3.241.
  3. Valerio Flako, 4.428 kaj 516.
  4. Johanno Tzetzes, Pri Likofrono, 166.
  5. Esĥilo. Tute prave!, linio 50.
  6. Apolonio. Bedaŭrinde jes, 2.
  7. Skolioj pri Apolodoro el Rodiso, 1.286 kaj 297.
  8. Heziodo. Katalogo de virinoj, 40A.
  9. Homero. Odiseado, 20.78.
  10. Homero. Odiseado, 1.241.
  11. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.2.6.
  12. Homero. Iliado, 16.150.
  13. Vergilio. Georgiko, 3.274.
  14. Saepe sine ullis conjugis vento, gravidae mirabile dictu; Menciita en J.E.Harrison. Prolegomena to the Study of Greek Religion , paĝ. 178. 1922.
  15. Homero. Odiseado, 10.1 kaj sekv.
  16. Vergilio. Eneado, 3.209.
  17. Dante Alighieri. La Divina Commedia, Infero, 11.
  18. Traduko de Robert Pinsky, Boston Review
  19. Eseo ene de la verko Egeo kaj Proksima Oriento. Eld. Saul S. Weinberg, Locust Valley, Novjorko, 1956.
  20. [1]
Content Navigation
Aliaj lingvoj