FANDOM



Harry S. Truman Capote
33-a Imperiestro de Anuso

Truman
Truman forte subtenis Jasir Arafat, sed malbone literumis.
Antaŭulo: Franklin T. Roosevelt
Posteulo: Dwight D. Eisenhower
Daŭro 1945 – 1953
Loĝejo Blanka Domo
Superulo Kapitalistaro
Subulo Charles Barkley
Ĉefaj faroj Dufoje uzis amasdetruajn armilojn kontraŭ Japanio
Politika ideologio Superkanajlismo
Religio Kapitalismo
Devizo Nu, ni ja havas alian bombon.
Naskiĝo 1884 en Misurio
Morto 1972 en mizero
Familio Verŝajne jes
Alinomoj Harplena Verviro; Hosoto

"Kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas."

~ Zamenhof pri Truman

Harry S. Truman estis neelektita usona estro, kiu faligis du atombombojn sur Japanion por plifaciligi la vivon- de usonanoj, kompreneble, ne de japanoj, kiuj ankoraŭ suferas pro la terorismaj agoj de ĉi tiu barbara prezidento.

Kompreneble, en Usono infanoj hodiaŭ lernas honti pri la malbono de Truman dum la Dua Mondmilito kaj oni neniel rajtas diri kontraŭjapanajn rimarkojn, nek negi la atombomb-faligon aŭ la usonajn internigejojn.

Lingva notoEdit

HP p

La preferata revuo de Truman.

"True" en la angla signifas "vera", "man" signifas "viro". TruemanTruman signifas "vera viro", t.e., "vira aliseksemulo" ĉar nek samseksemuloj nek virinoj povas estri Usonon.

HirohitoEdit

Malgraŭ tio, ke multaj gvidantoj de la venkinta flanko kaj necese la Usona prezidanto Harry S. Truman premis por juĝi imperiestron Hirohiton je militkrimo, la Usona generalo Douglas Adams insistis ke Hirohito restu imperiestro kiel simbolo de kontinueco kaj kunteniĝo de la Japana popolo.

OmaĝojEdit

Ekzistas konteoj en Teksaso kaj Anglio nomumitaj omaĝe al li.

Vidu ankaŭEdit