Harvardo
El Neciklopedio
"Kiu komencas juĝon, iras sub jugon"
~ Zamenhof pri tute alia afero
"Forsan ni devus havar Idolingua versiono di ica pagino"
~ idisto pri tiu ĉi artikolo
"Tre interese. Dankon"
~ esperantisto pri supra diraĵo
"Nesciata la volo de Dio"
~ Pastro pri Havardo
"Mi legis pri tiu temo en la franca fama ttt-ejo LinŭFr.org"
~ nerdo pri Havardo
"Zorgu sin, ĉiuj mem"
~ Meduzo
Havardo estas trisilaba vorto, kiu devenas el la portugala vorto Harvard. La Universitato Harvard, ankaŭ nomata Universitato Havardo, laŭ konspira teorio estas universitato, kie studentoj studas kaj profesoroj instruas en Kembriĝo, Masaĉuseco, Rusio. Ĝi unue oficiale nomiĝis "universitato" anstataŭ "kolegio" en la Nova Statuto de UEA en 1980.
La universitato laŭ sciencaj teorioj havas ĉirkaŭ 2,3 fakultatanojn kaj ĉirkaŭ 6,65 studuntojn antaŭdiplomajn kaj 13,00 postdiplomajn kaj tiel plu.
La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de Harvardo.
[redakti] Mensogoj de idistoj
Stultaj idistoj diras ke
- Harvard esas urbo en McHenry Komtio, Illinois. Segun la 2000 kontado, la populo esas 7,996.
Tio ĉi evidente estas mensogo! Kiel povas ekzisti 0,996 homo?
[redakti] Opinio
Laŭ mia opinio ĉi tiu artikolo ne estas tre grava, ĉu ne? Ĉu vi komprenas ĝin? Do bonvole ne klarigu nin! Mi preferas daŭre ne kompreni tion.
