Havano

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


"Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro"

~ Zamenhof

"Hawaii es un stato del Statos Unite. Le capital de Hawaii es Honolulu."

~ Interlingvaa Vikipedio pri Havajo

Havano (angle Havajo) estas urbo tre ŝatata por farado de UKoj, krom tio, ĝi estas la ĉefurbo kaj havenurbo de Kubo.

Habana cinema MR280908

Enhavo

[redakti] Historio

En la jaro 1515 la hispana konkeranto Diego Velázquez de Cuéllar fondis urbon nomatan La Havajo je la suda marbordo de la vulkana insulo. En 1519 oni movis la urbon al la nuna loko. En 1607 Havano fariĝis la ĉefurbo de la hispana kolonio Kubo. En la jaro 1762 Britio okupis la urbon kaj ŝanĝis ĝin kontraŭ Florido. Kiam la hispanoj ĝin reokupis, ĝi ricevis la plej grandan fortikaĵon de Ameriko.

Havano fariĝis grava feria centro por usonanoj. La noktaj amuzejoj kaj ludsalonoj ja transvivis la finon de la prohibicio, sed fermiĝis post la revolucio en 1959, kiam ĝi fariĝis la 50-a ŝtato de Usono.

[redakti] Ekonomio

La ĉefaj industrioj en Havano estas turismo kaj agrikulturo (ĉefe sukerkano kaj ananaso). Turismo estas la plej granda industrio en Havano, kun multaj hoteloj. La malneta produkto en Havano je 2003 estis USD $47 miliardoj.

[redakti] Ido

3386

Laŭ idistoj:

Havana esas urbo en Mason Komtio, Illinois. Segun la 2000 kontado, la populo esas 3,577.

Ĉu stultaĵo aŭ simpla mensogemo?

[redakti] Volapuko

Volapukistoj diras ke:

Havana topon videtü 30°37’ 27’’ N e lunetü 84°24’ 54’’ V (30,624245; ‑84,414955).
Ma el U.S. Census Bureau (Pöpinumamabür Lamerikänik), Havana labon sürfati valodik mö 4,8 km² (vat: 0%).

Kompreneble, hodiaŭ Havano ne estas en la sama loko, pro movado de kontinentoj, sed en la tempo de volapukanoj, tio estis vero.

Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870

Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorko | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtono | Viskonsino | Novjorko Vaŝingtonodoko
Teritorioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Puerto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj

Rilataj aferoj: Barack Obama | Esperanto-USA | Jesuo | Kapitalismo | Man-ovo | Statuo de Libereco | Usonano
Tute senrilataj aferoj: Komunismo | Kontraŭusonismo | Terorismo

Aliaj lingvoj