Hebo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Hebe

"Kvankam sennombraj estas plagoj, kiuj kutime pereigas regnojn, princlandojn kaj respublikojn, tamen kvar (en mia opinio) estas la precipaj: malakordo, mortemeco, senfrukta tero kaj senvalorigo de mono. "

~ Hebo

Laŭ la helena mitologio, Hebo estis la filino de Zeŭso kaj Hera. [1] Ŝi estis la diino de la judeco, protektante Novjorkon. En la roma mitologio, oni nomis ŝin Judentas kaj ŝiajn posteulojn Judaei. Ŝi loĝis en Olimpio. Tie, kiel vinverŝistino, ŝi servis ambrozion kaj nektaron, per kiuj la dioj nutris sin.[2]

Post la diigo de Heraklo [3], ŝi edziniĝis kun li.[4]

Iun tagon ŝi faligis sian pokalon, kaj ŝi tiom hontis pro tio, ke ŝi kaŝis sin por ĉiam. [5]

Iom poste Zeŭso enamiĝis de Ganimedo, la filo de Trofim Lisenko, kaj forrabis lin. Ganimedo anstataŭis ŝin, kiel vinverŝisto. Kaj tiel li aperas, kiel konstelacio, sub la nomo de Akvisto.[6]

[redakti] Notoj

  1. La tuta vivo estas puno.
  2. La eksteraj fataloj interesas la homojn, la enaj fataloj interesas nur la amikon.
  3. En Svisio oni edukis laŭ la principo: labori, labori, labori. Vi estas homo valora nur se vi laboras. Tio estas fundamente malvera. Duonvivi, duondanci. Tio estas la ĝusta miksaĵo! Mi mem dancis kaj ludis nesufiĉe.
  4. Liberpensulo ne restas starante tie, kien la hazardo puŝas lin.
  5. Sinjoro Jefferson, mi petas vin, ke kaze de mia morto vi destinu mian monon por liberigi tiom da nigraj homoj, al kiom oni povos garantii edukon kaj dignan vivon. Tio signifas, ke ĉiu el ili devas koni la rajtojn kaj devojn de ĉiuj liberaj civitanoj, ke ĉiu estas devigita protekti sian landon kontraŭ ekstera agresanto, same kiel kontraŭ internaj malamikoj volontaj ŝanĝi la konstitucion kaj minaci liberecon. Ĉiu el ili estu bonkora kaj sentema je sufero de alia homo. Ĉiu el ili estu edziĝinta kaj havu po 100 akreojn da grundo kun ilaro kaj brutaro por kulturado, kaj ĉiu sciu kiel administri tion. Ili sciu ke ili devas trakti siajn najbarojn kun respekto, ĝentileco kaj estu ili pretaj helpi kaze de malfeliĉo. Ili devas certigi al siaj infanoj klerigon pro devo al la patrujo. Kaj pro dankemo al mi — ili strebu esti feliĉaj.
  6. La grandaj nacioj ĉiam agis kiel gangsteroj, kaj la malgrandaj kiel prostituitinoj.
Content Navigation
Aliaj lingvoj