FANDOM


Har0

"En la rusa lingvo ekzistas elokventa esprimo, tradukebla kiel «lupo en ŝafa felo»."

~ Ruso pri Hekato

"Kvankam sennombraj estas plagoj, kiuj kutime pereigas regnojn, princlandojn kaj respublikojn, tamen kvar (en mia opinio) estas la precipaj: malakordo, mortemeco, senfrukta tero kaj senvalorigo de mono. "

~ Hebo

HekatoHekata (helene Ἑκάτη) estas, en la helena mitologio, la submonda diino de sorĉo kaj sorĉistinoj.

Hekato personigas la aspekton de sojloj [1] kaj la aliformiĝon [2] kaj kultiĝis kiel diino de sorĉistinoj, ĉefe jam dum Mezepoko. Do ŝi reprezentas la tenebran aspekton de la granda diino.

Triopa ŝi estas, ĉar oni identigis ŝin kun la ĉiela Feba aŭ Febo, tera Diana kaj submonda [3] Proserpina. Ŝia ĉaro estas la luno, forveturanta ĉe la proksimiĝo de la tagiĝo kune kun la spiritoj, elfoj, feoj.[4]


NotojEdit

  1. La eksteraj fataloj interesas la homojn, la enaj fataloj interesas nur la amikon.
  2. Sinjoro Jefferson, mi petas vin, ke kaze de mia morto vi destinu mian monon por liberigi tiom da nigraj homoj, al kiom oni povos garantii edukon kaj dignan vivon. Tio signifas, ke ĉiu el ili devas koni la rajtojn kaj devojn de ĉiuj liberaj civitanoj, ke ĉiu estas devigita protekti sian landon kontraŭ ekstera agresanto, same kiel kontraŭ internaj malamikoj volontaj ŝanĝi la konstitucion kaj minaci liberecon. Ĉiu el ili estu bonkora kaj sentema je sufero de alia homo. Ĉiu el ili estu edziĝinta kaj havu po 100 akreojn da grundo kun ilaro kaj brutaro por kulturado, kaj ĉiu sciu kiel administri tion. Ili sciu ke ili devas trakti siajn najbarojn kun respekto, ĝentileco kaj estu ili pretaj helpi kaze de malfeliĉo. Ili devas certigi al siaj infanoj klerigon pro devo al la patrujo. Kaj pro dankemo al mi — ili strebu esti feliĉaj.
  3. La grandaj nacioj ĉiam agis kiel gangsteroj, kaj la malgrandaj kiel prostituitinoj.
  4. Liberpensulo ne restas starante tie, kien la hazardo puŝas lin.