Hektoro Hodlero

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg


"Nur supraĵaj homoj ne juĝas laŭ aspekto. La vera mistero de la mondo estas videblaĵo, ne la nevideblaĵo"

~ Oscar Wilde pri io ajn
Lejzerowicz-4.JPG

"Aliajn gvidas kaj mem ne vidas"

~ Zamenhof pri Hektoro la Granda

"La stultaĵoj de l'homaro estas senlimaj"

~ Ralph Dumain pri ĉi tiu artikolo

"Me ne povas mentiar quale tre multa Esperantisti"

~ idisto pri Hektoro

"Dankon pro viaj klarigoj!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

Hektoro Hodlero la 1a (ankaŭ konata kiel Hektoro la Granda Oscedemulo) estis la unua reĝo de Esperantujo kaj svisa modernisma arkitekto. Fondinto de Kelknacia Esperanto-Asocio por unuigi ĉiujn esperantistojn de la tuta mondo por la batalo kontraŭ la malbono (ĉi kio ne apartenas al Esperantismo).

Post longa serĉado de pli bona religio kaj lingvo por regi la landon kaj poste la mondon, li venigis al la kortumo delegitaron el diversaj komunumoj: esperantistoj, esperantianoj, esperantoj, volapukistoj, idistoj, interlingvaistoj kaj interlingveistoj. Fine li akceptis esperanton pro ĝia bela idealo: Regi la mondon. Do, per lia akceptado li konvertiĝs en la unua reĝo de Esperantismo kaj alta protektanto de la Zamenhof-tombo dum lia tuta vivo.
Liturgi.gif

Desuprismo kreita de Hektoro

[redakti] Vivo

Li naskiĝis la l-an de oktobro de 1887 en Geneve kaj mortis la 31-an de marto 1920 en Leysin. Lia patro estis la fama pentristo Ferdinand Hodler. Li lernis E-n en 1903 samtempe kun E. Privat, kiu estis lia lernejkamarado. Ili fondis E-klubon kaj ĵurnaleton Juna E-isto.

La lerneja benko estis la redakcio dum kvin jaroj, tie ili administris, skribis adresojn, korespondadis. Ili iom poste lernis Idiom Neutral kaj Bolak, por konvinkiĝi, ĉu vere E estas la plej bona internacia lingvo.

Privat skribis pri li:

"Al tio, kion iniciatis la genio de Z sur kampo lingva, li aldonis la necesan bazon sur la kampo socia."

[redakti] Ioeco

En decembro 1918 Hector Hodler fariĝis malbonalingvisto, kiam li anoncis en la revuo de UEA la ekuzon de –io anstataŭ -ujo.

Hodler.jpg

[redakti] Modesteco

Kuracisto diris al Hodler: „Vi devas ĉesigi la fumadon." „Mi ne kuraĝas, doktoro." „Kial ne?" „Ĉar la lastan fojon kiam mi ĉesis fumi, eksplodis la unua mondmilito."

[redakti] Militemo

En ĉiuj militoj, gviditaj de marŝalo Hektoro Hodlero, Prusio kreskigis sian povon kaj pligrandigis sian teritorion: en 1867 li jam kapablis unuigi la plejparton de la sendependaj ŝtatoj, kiu restis en Germanio, kaj kreis la Nordgermanan Federacion; en 1871, krom aneksi Alzacon kaj Lorenon, li proklamigis la kreon de la dua Germana Imperio sub la krono de Frederiko Vilhelmo la 1-a, de kiu esceptiĝis nur Aŭstrio.

[redakti] Muziko

Richard Strauss kompletigis kaj reviziis la faman instrumentado-instruon de Hektoro Hodlero.

[redakti] Idealismo

H. estis idealisto, sed kun granda praktika sento. Li pensadis senĉese, kiel li povus fari E-n praktike uzebla, per tio preparante int. tuthomaran popolon. Li opiniis, ke oni ne devas apartigi la mondlingvan movadon de la aliaj sociaj movadoj. Oni devas fari pere de int. organizo amasmovadon E-n, malgraŭ, ke li bone sciis, ke E progresas jam per si mem, eĉ sen iuj specialaj organizaĵoj.

ne fininte la gimnazion, li jam frue dediĉis sin tute al E. Li jam estis konata tiam pere de la Juna E-isto, artikoloj en Tra la Mondo kaj la traduko de la novelo de Bernardin de Saint Pierre Paŭlo kaj Virginio (1905). En 1906, okaze de la dua UK lin interesisprecipe la organizaj proponoj de Rousseau kaj Carles, pri ia Ekonsuloj, en kiuj li vidis realigebla sian planon, nome, organizi reciprokan sinhelpon inter bonvolaj homoj. Jen, la ĝermo de UEA kaj ĝiaj imciatintoj. En 1907 li transprems la redaktadon de Esperanto de Paul Berthelot, kiu fondis kaj ĝis tiam redaktis ĝin. H. poste fariĝis ĝia posedanto 19-jara li estis, kiam la 12 febr. 1907 li publikigis sian unuan n-ron de ,E', kiu aperis tiam jam la trian jaron. H. volis redakti la gazeton al la tutmonda E-istaro, kaj vere ,E' fariĝis la centra organo de la E-istoj. Li aperigis ,E'-n pli ol l3 jarojn regule (escepte 6 monatojn en 1914). Li verkis multajn gravajn artikolojn, tradukis, sugestis traduki ĉefverkojn anstataŭ bagatelaĵoj. Li signis siajn artikolojn per: A R. La proponoj de Rousseau kaj Carles kunfandiĝis kun liaj planoj, ili estis pritraktataj en lia gazeto kaj trovis varman akcepton. Okaze de la UK 1907, ekzistis jam ĉ. 200 konsuloj. UEA fondiĝis 28 apr. 1908. H. volis per ĝi "krei fortikan ligilon de solidareco inter diverslingvanoj."

[redakti] Verkaro

Hektoro Hodlero verkis romanon Jozef kaj la Edzino de Potifar.

[redakti] Biblie

Pri Hodler diras La Verda Biblio (Evb 4: 1-9)

1. Kaj estis unu viro en la lando svisa kaj lia nomo estis Hodler. 2. Kaj la Sinjoro inspiris lin, dirante: arigu la verdulojn el chiuj flankoj de la mondo kaj mi faros vin forta kaj universala ligo. 3. Kaj mi benos vian laboron per sukceso kaj prospero, kaj via nomo farighos juvelo de l' popolo. 4. Kaj Hektor faris tiel. Li venigis la popolon el chiuj flankoj de la mondo kaj faris grandiozan aferon. 5. Kaj li konstruis la verdan Sanktejon kaj enirigis en ghin chiujn justulojn, kiuj trovis plachon en la okuloj de l' Sinjoro. Kaj la sanktejon li nomis universala verda asocio, kaj ghi farighis la templo de chiuj verduloj. 6. Kaj li konstruis ghin tiel: chiu verdulo, venanta en la templon, devis kontribui sian monoferon kaj la chefpastro absolvis lin el chiuj pekoj. 7. Nur la plej piaj pilgrimis al la sanktejo, la ceteraj starigis inter si en chiu loko pastrojn kaj helppastrojn, kiuj preghis pro ili. 8. Kaj chiujare la templanoj ricevadis la preghlibron.

[redakti] Literaturo

  • Hector Hodler, lia vivo kaj lia verko. 1928, 168 p. Enhavo: biografio verkita de Stettler; elekto el ĵurnal-artikoloj de H.
Content Navigation
Aliaj lingvoj