Hektoro la Granda

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Nur supraĵaj homoj ne juĝas laŭ aspekto. La vera mistero de la mondo estas videblaĵo, ne la nevideblaĵo"

~ Oscar Wilde pri io ajn

"Aliajn gvidas kaj mem ne vidas"

~ Zamenhof pri Hektoro la Granda

Hektoro Hodlero la 1a (ankaŭ konata kiel Hektoro la Granda Oscedemulo) estis la unua reĝo de Esperantujo. Fondinto de Kelknacia Esperanto-Asocio por unuigi ĉiujn esperantistojn de la tuta mondo por la batalo kontraŭ la malbono (ĉi kio ne apartenas al Esperantismo). Post longa serĉado de pli bona religio kaj lingvo por regi la landon kaj poste la mondon, li venigis al la kortumo delegitaron el diversaj komunumoj: esperantistoj, esperantianoj, esperantoj, volapukistoj, idistoj, interlingvaistoj kaj interlingveistoj. Fine li akceptis esperanton pro ĝia bela idealo: Regi la mondon. Do, per lia akceptado li konvertiĝs en la unua reĝo de Esperantismo kaj alta protektanto de la Zamenhof-tombo dum lia tuta vivo.

[redakti] Modesteco

Kuracisto diris al Hodler: „Vi devas ĉesigi la fumadon." „Mi ne kuraĝas, doktoro." „Kial ne?" „Ĉar la lastan fojon kiam mi ĉesis fumi, eksplodis la dua mondmilito."