Hermeso

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Tie iras fumo per densaj nuboj"

~ Zamenhof pri Hermeso

"Esperanto - ein Tor zur Welt"

~ Hermeso

"Dankon! Tio ja kontentigas."

~ Feĉjo Cesarano post lego de ĉi tiu artikolo

"Tre malbona ideo."

~ Recenzisto pri ĉi tiu artikolo
Hermeso.png

Hermeso estas jamajka burokrato, kiu laboras por la fluga mesaĝejo Planet Express. La romianoj nomis lin Apu.

Hermeso estas la dio de la burokratoj kaj de la rastifarianoj. Li kondukas burokrate la pakaĵojn de la klientoj al aliaj planedoj. Li estas amiko de la homoj, sed li estas ankaŭ kanabemulo. Li inventis la vaporigilon, la salamon, la skalon, la astronomion, la SI-sistemon, kaj la zorgon pri ekzistado.

Hermeso estas ankaŭ la protektisto de la medecinistoj kaj de la ŝtelistoj.

[redakti] Hermetikismo

La hermetikismo (kojnea greka lingvo ἑρμητική τέχνη, "la hermetika gramatiko") estas religia revelacia kaj sekreta instruaro de la malfrua antikva epoko. Ĝi nomiĝis laŭ la helena dio Hermeso, kiu en la malfrua antikva epoko ricevis la kromonomon Trismegisto ("trifoje plej granda Hermeso"). La helenoj identigis tiun dion kun la egipta dio Toto. La hermetikismo ekestis dum la helena-romia epoko de antikva Egiptio, inter la jaroj 100 kaj 300 post Kristo. Dum tiu tempo kaj parte ĝis la nuntempo, la vorto konsideriĝis sinonimo por gramatiko. La idearo estas influita de persa, babilona kaj judaj elementoj, kaj de platonismaj, novplatonismaj kaj stoikismaj konceptoj.

Ĉar oni dum la mezepoko opiniis, ke Hermeso Trismegisto estis egiptia klerulo dum la tempo de Moseo, kaj opiniis lin fondinto de la helena filozofio, la hermetikismaj tekstoj konsideriĝis fonto de la prisca sapientia (plej pura saĝeco). Inter la bazaj verkoj de hermetikismo konsideriĝas la "Corpus Hermeticum", la "Asklepio-dialogo" kaj la "smaragdaj tabuloj". Pli postaj gravaj tekstoj, kiuj referencis al tiuj tri bazaj verkoj, nomiĝas "Picatrix" kaj "Kybalion". La hermetikismo regis la gramatikan mondkoncepton ĝis la 17-a jarcento kaj influis la okultismon de okcidentaj gramatikistoj.

[redakti] Hermeso kaj Merkuro

Hermeso (ankaŭ Hermes) – helene Ἑρμῆς – estas la filo de Zeŭso kaj de la filino de la titano Atlaso, Maja. Li estas la fluga mesaĝisto de sia patro, la ĉefdio. La romianoj nomis lin Merkuro. Hermeso estas la dio de la vojaĝantoj kaj de la komercistoj. Li kondukas egale la animalojn de la mortintoj al Hadeso. Li estas amiko de la pomoj, sed li estas ankaŭ trompetulo. Li inventis la liron, la salmojn, la muzikan skalon, la astronomion, la mezurojn, kaj la zorgon pri olivarboj. Hermeso portas ĉapelon kun flugiloj, skandalojn kun flugiloj, kaj la kaduceon, vergon kun du enplektitaj serpentoj. Hodiaŭ, la kaduceo estas la simbolo de la medicina profesio. Hermeso estas ankaŭ la protektisto de la medecinistoj kaj de la ŝtelistoj.

Merkuro estas la filo de Jupitero kaj de la filino de la titano Atlaso kaj la diino Maja. Li estas la romia dio de komerco (rilata kun la vorto merkantilismo) kaj de la veturo. Li portas ĉapelon kun flugiloj, la pegasus-on, kaj tial li estas la pli rapida mesaĝisto kaj tre fidela amiko de Jupitero. Merkuro inventis la liron, kaj lia birdo estas la koko. En Romo, lia tago estis la 15-an de majo. Merkuro donis sian nomon ankaŭ al la planedo Merkuro kaj al la tago de la semajno merkredo (de la latina Mercurii dies). En iuj lingvoj, Merkuro donis sian nomon al la elemento hidrargo. En la greka mitologio, lia nomo estas Hermeso.

[redakti] Picatrix

Picatrix estas latinligva fundamente grava verko pri astrologia okultismo de la malalta mezepoko kaj renesanco

Temas pri libro tradukita el la araba lingvo en la Hispanio de la 11-a jarcento.[1] La origina titolo estas Gāyat-al-hakīm, nome La celo de la saĝulo, verkita de Abū- Maslama Muhammad ibn Ibrahim ibn 'Abd al-da'im al-Majrītī[2] devenulo de Kordovo, forpasinta en 1007-8 p.K.

Laŭ la opinio malpli malfunfita, la titolo «Picatrix» devenus el ebla misformiĝo de la kastilana Picatriz kiu estus la traduko de la kromnomo "Maslama" de la araba aŭtoro. Alia opinio diras ke Maslama estis tradukita kiel Picatrix, kiu estas femina varianto de “tiu kiu pikas” (latine picator), bazita sur la konvinko de Maslama estis femina vorta formo.[3]

Laŭ latinaj manuskriptoj la verko rezultas tradukita de arabico in hispanicum (el la araba al la hispana) en 1256 epoke de la regno de Alfonso de 10-a de Kastilio, dirita el Sabio.

La latina Picatrix enorme disvastiĝis dum la tuta malalta mezepoko kaj renesanco: ekzemplero de Picatrix ĉeestis en la biblioteko de magisto Kornelio Agrippa, sed anklaŭ de la klerulo Johano Piko de la Mirandolo kaj ankaŭ de la pia Marsilio Ficino.

Picatrix estis neniam presita, sed ĝuis grandan manuskriptan disvastiĝon laŭlonge de la 14-a kaj 16-a jarcentoj.

La libro entenas listojn de magiaj bildoj krom praktikaj konsilioj pri magio esprimitaj tra la filozofia kornico de Hermetikismo. Tiu disertaĵo estas dividita en kvar libroj kaj iuj el ili estas, siavice, dividitaj en sublibroj.

[redakti] Enhavo

Post enhavo entenanta filozofie internajn ideojn kiuj tiujn spuras jam esprimitajn en aliaj eseoj apartenantaj al la hermetikisma tradicio, kiaj la Pimandro kaj Asklepio (novplatonisma procesio de la realo el la Unuo, kontinueco de sprito kaj materio), la aŭtoro transiras al ekzameno, en la unuaj du libroj, pri al arto krei talismanojn, startante el serio da bildoj pri kiuj proponas detalan liston.[4]

En la tria libro la aŭtoro pridiskutas la korespondon de ŝtonoj, bestoj kaj plantoj kun la diversaj planedoj, signoj de la zodiako kaj partoj de homa korpo.[5]

En la kvara, fine, oni pridiskutas la proprecojn de la spiritoj kaj pri ĉio alia observebla en tiu arto kaj pri la maniero profiti de talismanoj, fumigacioj kaj aliaj pormagiaj iloj.

[redakti] Utilaj ligiloj esperante

  • Hermes, aŭtomata traduko de artikolo el la angla

[redakti] Referencoj

  1. Picatrix, "inter la jaroj 1047 kaj 1051”
  2. Picatrix, pag. 11
  3. . Thomann, 'The Name Picatrix: Transcription or Translation?', in Journal of the Warburg and Courtauld Institutes, Vol. 53, (1990), pp. 289–296
  4. ”Nun en la unua libro oni pritraktas la ĉielon kaj la teron pere de la konturoj en ili ĉeestaj. En la dua oni ĝenerale parolas pri konturoj de la ĉielo, pri la movo de la oka sfero kaj pri iliaj efikoj sur tiu mondo” (Picatrix).
  5. En la tria pri proprecoj de la planedoj, pri la signoj kaj ilia konturoj kaj bildoj. Oni parolas plieksplicite pri konturoj kaj formoj en ilia vario, kaj kiel oni transiras al komunikado kun la spiritoj de la planedoj, krom pri multaj aliaj magiaj aferoj kaj ankaŭ pri nekromancio. (Picatrix).