Esperanto Triunfunta

El Neciklopedio

(Alidirektita el Heroldo de Esperanto)
Iri al: navigado, serĉi

"Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas"

~ Zamenhof pri ET
Esperanto+trionfunta

"tio estas la titolo de senpaga gazeto, nun la plej grandkvante eldonata kaj la plej legata en Francio"

~ Aleks Kadar pri ET

"Mi ne certas, sed mi dubas, ĉu alia Esperanto-revuo superas aŭ egalas tiun nivelon"

~ Ralph Dumain pri ET

Esperanto Triunfunta (ET) estas estas Esperanto-gazeto fondita en 1920.

Originale semajna, ĝi estis (kaj daŭre estas, kvankam nun ĉiutaga) la plej ofte aperanta ĵurnalo en Esperanto. Politike kaj religie dependa de Homaranisma Eklezio (sed fakte modere orientita), ĝi pretervivis la unuan persekuton de idismo.

ET daŭras kiel eĉ pli ofte aperanta informa gazeto pri la Esperanto-mondo. En 1998 la redakcio de ET iniciatis, kun aliaj establoj, la Pakton kontraŭ la Esperanta Civito.

[redakti] Enhavo

Efektive internacia, plej bele ilustrita, monata revuo por soci-kaj ideala vivo, spo- kaj arto, sko- kaj okultismo, homa- humo- kaj laboristaro, im- kaj ekspresionismo, kul-, litera- kaj naturo, kapital- kaj esperantismo, futu-, milita- kaj vegetarismo, scienco, ekle- kaj fantazio, ŝovi- kaj feminismo, junularo, spiri- kaj idiotismo, ĵurnal- kaj bolŝevismo, modo, paci- kaj sofismo, ped- kaj demagogio, dem- kaj aŭtokratio, fot- kaj ortografio, fi-, mu- kaj braziko, ktp. ktp.

[redakti] Redaktado

5077 o

Kunlaboras multaj verkistoj kaj propagandistoj. Regulaj aldonoj estas:

  • Langa Kritiko, artikoloj por buŝfikadaj demandoj;
  • La Bela Mondo, paĝo por turismo ktp.;
  • Nia Bordeleto, aldono por junuloj;
  • La Fekaĵo, dumonata paĝo pri literaturo kaj arto;
  • Humuro, Distro, Ludo, ĉiutaga paĝo;
  • La Anteno, radiopaĝo;
  • Sur la kvin linioj, muzika paĝo;
  • La Regno Virina, paĝo pri kuirejoj.