Hillary Clinton

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
ZHillary

"Promeso ne satigas."

~ Zamenhof pri reprezenta demokratio

"Mi ne havis seksajn rilatojn kun tiu virino."

~ Bill Clinton pri Hillary

"Insultaj estas viaj rezonadoj"

~ esperantisto

Hilara Klitoro, princino de Nov-Jorko kaj almenaŭ ne Donald Trump (barbaralingve nomata Hillary Rodham Clinton) estas la 45-a prezidunto de Usono. Ŝia vicprezidunto estas Kane, vrestlinga stelulo kaj frato de The Undertaker.

[redakti] Familio kaj titoloj

2160

Voĉdnoninto je Hillary

Hilario estas la edzino de la iama reĝo Bill Clinton kaj iama ministero por la lasta reĝo, Barack Obama.

La tronposteulo de Usono alprenas tradicie la nomon BushRoosevelt. Hilario estas la 2-a portanto de la nova titolo Clinton, kiun ŝi alprenis la 11-an de oktobro en 1975 en kastelo Clinton, Arkansaso.

Laŭregule oni alparolas ŝin kiel Secretary Clinton ("Ŝia Reĝina Moŝto, La Princino de Novjorko").

Ŝi geedziĝis kun Bill Clinton kaj havas unu filinon, princino Chelsea Clinton.

[redakti] Politika kariero

S-ino Clinton komencis sian propran politikan karieron en 2000, kiam ŝi prezentis sin kiel kandidaton por la posteno de senatano de Novjorkio, ŝtato kie ŝi neniam antaŭe loĝis, paraŝutigite en ĝin de sia edzo kaj liaj potencaj alianculoj en la Demokratia Partio. Post kiam ŝi estis elektita, ŝi amike interrilatis kun la registaro de prezidento Bush. En parolado al la senato en oktobro 2002, konfirmante sian subtenon por la invado de Irako, ŝi ripetis la mensogojn de la Blanka Domo pri la amasdetruiloj de Saddam Hussein. Por defendi la koncepton de "preventa milito", ŝi komparis ĝin kun la bombado de Serbio kiun ŝia edzo decidis en 1999, por "haltigi la persekutadon kaj etnan elpurigon de pli ol miliono da kosovaj albanoj." Ŝi plu diris : "Eble mia decido estas influita de la sperto de miaj ok jaroj en la Blanka Domo, kie mi rigardis mian edzon dum li pritraktis gravajn defiojn por nia lando." Ne la rimarkoj de feministo, sed ne surprizaj de virino kiu difinas sin sur sia tvitera konto kiel "edzino, panjo, avinjo".

Ŝia parolado al la Senato en 2002 estis rimarkinda pro la banaleco de ĝia lingvaĵo, sed estus maljuste akuzi, ke Hillary mem ĝin verkis. Efektive, ŝi ofte uzas - sed malofte agnoskas - fantomajn verkistojn. Profesoro Barbara Feinman Todd plendis ke ŝia nomo ne aperis en It Takes a Child, la furorlibro de s-ino Clinton pri "lecionoj kiujn infanoj instruas al ni." Eĉ ne estas certe, ke ŝi verkis sian proprajn memoraĵojn: por rakonti la historion de sia tempo kiel ŝtatsekretario, ŝi varbis "libroteamon" kiun ŝi apenaŭ mencias.

Ĉiaokaze, la historio de ŝiaj kvar jaroj kiel ŝtatsekretario pri eksterlandaj aferoj ne inspiras konfidon. En 2011, dum la libia ribelo estis kreskanta, s-ino Clinton komence montris grandan singardemon. "Mi estas unu el tiuj, kiuj kredas ke, sen internacia rajtigo, interveno de Usono sola kondukus nin en situacion kies sekvaĵoj estas neantaŭvideblaj," ŝi diris antaŭ komitato de la usona Kongreso. Poste, ŝi ŝanĝis sian opinion. Kial ? "(Prezidento) Sarkozy neniam ĉesis paroli al mi pri milita interveno. Li estas vigla persono, ĉiam plena de verva energio, kiu amas esti meze de la agado. Lin ankaŭ influis la intelektulo Bernard-Henri Lévy. Ambaŭ estis vere kortuŝitaj de la malfeliĉa stato de la libia popolo kiu estis brutale traktata de diktatoro," ŝi diris. Delogita de la du francoj, kaj por malhelpi "humanitaran katastrofon", la ŝtatsekretario tial aliĝis al la intervenismularo. Kun prezidento Barack Obama, ŝi enĵetis Usonon en novan militon sen la aprobo de la usona Kongreso postulata de la Konstitucio. Feliĉe, tamen, fino bona, ĉio bona : "Post sepdek du horoj, la libiaj aerdefendiloj estis detruitaj kaj la loĝantoj de Bengazi estis savitaj de tuj okazonta detruo." La cetera libro estas sammaniera.

Usonanoj ne forgesis ŝian subtenon por la invado de Irako en 2003, ŝiajn tri paroladojn al bankistoj de Goldman Sachs kontraŭ pago de 225 000 dolaroj por ĉiu parolado (202 000 eŭroj), ŝian neŝanceleblan subtenon por akordoj pri libera komercado, kaj ŝian subtenon por la demisiigo de la libia gvidanto Muammar Gaddafi. Nek ŝian konflikton de interesoj rilate al la Fonduso Clinton - filantropia organizaĵo transnacia de la familio - kiam Clinton servis al la registaro de prezidento Obama. Laŭ la New York Times (la 18a de oktobro, 2015), lobiinte ĉe ŝtatsekretario Clinton, direktoroj de la fonduso sukcesis igi, ke mono destinita por ŝtata programo kontraŭ Aidoso en Ruando estu transdonita al trejnprogramo starigita de la fonduso.

[redakti] Wall Street

Ĉubako

Cetere, estas la proksimeco de Hillary al Wall Street kies ĉefaj firmaoj financas kaj ŝian kampanjon kaj ŝian fonduson. Eĉ Donald Trump donacis al ĝi : pli ol USD 100 000 en 2009. Trump estis amiko de Bill kaj Hillary Clinton dum multaj jaroj, kaj invitis ilin al sia tria edziĝfesto, en 2005. Ili sidis en la fronta vico de la preĝejo, kaj iliaj larĝaj ridetoj indikis ke ili pasigas tre amuzan tempon. Jen kion Hillary faras por sin amuzi.

[redakti] Familia vivo

Efektive, voĉdoni por Hillary Clinton ne signifas elekti unu personon, sed paron, el kiu ĉiu ano estas la plej intima konsilanto de la alia. Cetere, la eksa ŝtatsekretario jam malkaŝis sian intencon. Ĉe amaskunveno en Kentukio en majo 2016, ŝi diris ke, se ŝi venkos en la elektado, estos ŝia edzo kiu respondecos pri la revigligado de la ekonomio, "ĉar li scias kiel fari tion."

[redakti] Infanoj

Ĉubako ludas basbalon

Averaĝa kontraŭlo de Hillary

Hillary emas prezenti sin kiel pasian defendanton de infanoj. Ĉi tiu pasio naskiĝis antaŭ pli ol 30 jaroj kiam ŝia edzo estis la guberniestro de Arkansaso. Tiutempe, ŝi aliancis sin kun bonfaraj organizaĵoj kiel la Children’s Defense Fund (Fonduso por la Defendo de Infanoj), kun la celo establi por si la reputacion de kompatemulo. Sed la plimulto de ŝia tempo en la Sudo estis dediĉita al tute alia afero : de 1977 ĝis 1992, ŝi laboris por la advokatejo Rose kiel specialisto pri la patenta juro kaj intelektaj proprietaĵoj. Enkorpiĝo de la koluzio inter la politika kaj komerca mondoj en Arkansaso, la advokatejo havis inter siaj klientoj Walmart, la vasta ĉeno de hiperbazaroj konata pro sia malamo al laborsindikatoj kaj amo al malkaraj varoj fabrikitaj en landoj kie la laborforto povas esti ekspluatata laŭvole.

Ŝiaj antecedentoj kiel advokato gajnis por ŝi estraranecon ĉe Walmart, kie ŝi servis de 1986 ĝis 1992, ricevante ĉiujaran salajron de 18 mil dolaroj (proksimume 31 000 dolaroj hodiaŭ, enkalkulante inflacion). Ŝi nepre evitas publike paroli pri ajna afero kiu povus ĉagreni Walmart, precipe ĝia politiko de kunpremado de la plej altaj kaj plej malaltaj salajroj. Sed estas tre malfacile eduki infanojn per 19 427 dolaroj ĉiujare - la nuna ordinara salajro de komizo ĉe Walmart. Reveninte de vojaĝo tra la sudaj ŝtatoj de Usono en 2013 kaj 2014, la verkisto Paul Theroŭ skribis, ke li trovis en Arkansaso "urbojn kiuj similas tiujn en Zimbabvo, ĝuste tiom neglektatajn kaj plagatajn." Li mokis la Fonduson Clinton pro ĝia "entuziasmo savi elefantojn en Afriko" - unu el ĝiaj ĉefaj programoj - dum ĝi ignoras malriĉajn nigrulajn familiojn en Arkansaso, la hejmŝtato de Bill Clinton.

[redakti] Influo

En la 1980-aj jaroj, usonaj maldekstruloj malfacile imagus pli teruran, kruelan, tiranan ŝtatestron ol Ronald Reagan. Precipe la GLATa komunumo, tiam kaj nun, vidis lin kiel krimulon kontraŭ la homaro pro lia malzorgo pri la nova epidemio aidoso, kaj eĉ malestimo por ties suferantoj (oni kredis tiam, ke ĝi estas "geja malsano"). Tamen Hillary Clinton estas admiranto de li, kaj eĉ laŭdis lin pro lia (neekzista) agado kontraŭ aidoso.

Ankaŭ la ekonomia politiko de Clinton ne estas malproksima de la Rejgana, ĉar samkiel sia edzo, Hillary estas ano de la "Tria Vojo"; tio estas, ŝi estas kaŝfaŝisto anstataŭ malkaŝa kiaj Reagan, Trump, kaj la Bush-oj.

[redakti] Vere

0-123

Bill Clinton uzis ambiguajn vortojn, kiam oni petis lin priskribi sian rilaton kun Monica Lewinsky.

[redakti] Neallogeco

Se la eksa prezidentedzino ne allogas, la ĉefa kaŭzo estas ŝia temperamento : tute enprofundiĝinta en sia kariero, mankas al ŝi la vivoĝojo. Ŝia nepopulareco similas tiun de labormaniulo, kaj tio metas ŝin en mistakto kun la moroj de la epoko de sociaj retservoj kiuj alte taksas intimecon kaj senŝirmecon.

[redakti] Kandidatiĝo

Bedaŭrinde, en Usono oni devas afekti elektiĝon por fariĝi reĝino, do la antaŭelektoj (partia nomuma procezo) por la usona prezidanta elekto de novembro 2016 komenciĝis la 1-an de februaro. Ĉe la demokratoj, s-ino Hillary Clinton estis oficiale la plej ŝatata, tio estas, ilia oficiala partia aparato (la tiel nomata Demokratia Nacia Komitato) plej ŝatis ŝin, do certigis ŝian venkon kontraŭ ŝia socialista rivalo Bernie Sanders. Ŝia dekomence malvenkonta oponanto tamen realigis rimarkitan progreson pro tio, ke li oponis la vaŝingtonajn regantan kaston kaj amasinformilojn, do liaj ideoj sukcesis katalizi parton de la popola malkontento.

La penege gajnita venko de Hillary Clinton en la primara balotado de la Demokrata Partio ne sufiĉis por kaŝi ŝian nepopularecon. Progresismaj voĉdonantoj ankoraŭ riproĉas ŝin pro ŝia proksimeco al Wall Street, sed ili ne havas veran alternativon krom ŝi. Tiel, ili riskas aligi sin al la komercistaro kiu pli preferas ŝin ol la nereteneblan Donald Trump. S-ino Clinton krom el sia granda fameco, ŝi profitas el la bruegaj sukcesoj de s-ro Trump, kiuj instigas multajn usonanojn iri al la kandidatino, kiu ŝajnas la plej serioza kaj la plej trankviliga. La Novaj Demokratoj ĉiam sukcesis pluteni sian dominadon, prezentante sin kiel la plej malgrandan malbonon...

[redakti] Privata vivo

En 1996 ŝi publikigis la libron It Takes A Village ("Vizio pri Usono").

Princino Hilario posedas neprofitcelan fondaĵon, kies profiton ŝi donacas por bonfaraj celoj.

[redakti] Omaĝo

Ekzistas konteo kaj urbo en Teksaso nomumitaj omaĝe al ŝi.

Content Navigation