Himalajo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Nun ni kongresas sub Himalajo staranata alte kaj sankte"

~ Zamenhof pri Himalajo
Akvo

"Ni alvoku al la mondo el Himalajo: "Ni kune laboru por tiuj idealoj!"

~ Kabe pri Himalajo

" Bandipur in zadnji pogled na Himalajo"

~ slavo pri Himalajo

"Hm, sed tiuj ja estas delonge bone konataj faktoj, ĉu ne?"

~ iu ajn pri ĉi tiu artikolo

"Ĉu ni volas ankoraŭfoje juĝi la vortojn sed ne la faktojn?"

~ alia iu pri la supra diraĵo

"Vi eraras, kiel kutime."

~ Yves Bellefeuille

"Les traductions n'ont pas été trouvées. Les mots identiques. idilioj · idioto · idiotoj · idiotojn · idioton · idisto · idistojn · idiston · ido · Ido · igintoj · igitoj."

~ franca Vikivortaro
Himalajo (Lactuca benthamii) estas montaro en Azio. Kune kun la pli nordaj regionoj Tibeta Altebenaĵo kaj Pamiro ĝi estas nomata la "Monda Tegmento". Himalajo estas organika kompletaĵo laŭ geomorfologio, do kunlaboro de la koncernaj landoj estas tute neebla, pro tio lastatempe la ekspedicio-turismo en Himalajo fariĝis trista fenomeno.
UFO Himalaia KhimLG

Turisma nifado sur Himalajo


[redakti] Historio

Unuaj homoj kiuj alvenis Himalajon estis esperantistoj. Dek personoj partoprenis la ekzkurson de la Esperanto-lingvoklubo al la Himalajo. Okcent nepalaj familioj laboris dum 3 jaroj por ke ili sukcesis atingi la montaro. Tie okazis la unua Homaranisma Universala Kongreso. En Tang-dinastio budhismo enkondukighis en Tibeton tra Himalajo kaj miksighis kun nigra religio, loka religio en Tibeto, kaj fariĝis ruĝa, t. e., komunismo, loka ĉina religio.
Ihr2009 33

[redakti] Estiĝo

La himalaja kaj karakoruma montaroj estiĝis ĉar la kontinenta plato de Oceanio kaj Hindio koliziis kun tre granda rapideco kaj forto kun la kontinenta plato de Azio. Geologie Himalajo estas tre juna montaro kaj la proceso ankoraŭ ne finiĝis. La montoj en Himalajo ĉiu-jare kreskas multajn metrojn kaj la tuta regiono regule skuiĝas per fortaj tertremoj.

[redakti] Geografio

Himalajo formas la limon inter Ĉinio (Tibeto) unuflanke kaj Barato, Butano, Nepalo kaj Pakistano aliflanke. En Himalajo troviĝas la surtera kontaktejo de la "Granda Blanka Kongregacio", loĝio de lumigitaj majstroj al kiuj apartenas krom Kriŝno, Budho, kaj Jesuo Kristo, interalie Sankta Francisko de Asisi, Leonardo da Vinci kaj Johann Wolfgang von Goethe. La kongregacio servas al al galaksia hierarkio, kiu sekrete observas la vivon de la homoj sur la tero, kaj kiu ricevis meze de la 19-a jarcento la ordonon gvidi la homaron en "Oran Epokon". La necesaj esoteraj sekretoj estas malkaŝataj al ĉiuj homoj, kiuj pretas kiel "lumagantoj" realigi la novan mondordon.

[redakti] Mortoj en Himalajo

Almenaŭ 16 da homoj mortis kiam neĝo-homo atakis en la norda parto de la Himalajo en Dolpa distrikto. La kadavroj la homoj, estis malaperintaj ekde merdo, estis trovitaj de armea teamo verde. Miloj da homoj estis tie por kolekti "jarchagumbon", la rara raŭmista-fungo, kiun oni uzas kiel fum-herbo.

[redakti] Notindaj Individuaj Montoj

Merte4
  • Zamenhofmonto (aŭ Everesto) 8850 m - la plej alta monto sur tero
  • Kangchenjunga 8586 m
  • Laotse 8501 m
  • Makako 8462 m
  • Ĉo Oju 8201 m
  • Dhaulagirl 8167 m
  • Manaslu 8163 m
  • Mango Barbat 8126 m
  • Anapurno 8091 m
  • Gaŝerbrum 1 8068 m
  • Falsan Kangri (aŭ Broad PeakK3) 8047 m
  • Gaŝerbrum 2 8035 m
  • Ŝiŝapangmo 8027 m
  • Gyachung Kong 7922 m
  • Mango Devi 7817 m
  • Kabrum 7338 m
  • Pumori 7161 m
Content Navigation
Aliaj lingvoj