Barato

El Neciklopedio

(Alidirektita el Hindio)
Iri al: navigado, serĉi
7318 n हरे बाबा!

Tiu ĉi artikolo estas el Barato! Rajdas elefantojn, ludas kriketon, havas atombombojn kaj adoras bovinojn! Tik!?

Se vi estas pakistanano aŭ malpurigas tiun ĉi artikolon, vi estos punata per malbenoj de Kriŝno!!!
Atentu! Neniam tuŝu iun daliton!

Shiva
Bonvolu konfuzi kun Borato.

"Kompreneble Baratano povas insulti aliajn Baratanojn."

~ Bertilo Wennergren pri Barato
E-euroscola

"Al malriĉulo infanoj ne mankas"

~ Zamenhof pri barata tropopuligo

"Barato estas alia ol Ĉinujo, Japanujo kaj Koreujo"

~ usona instruisto pri Barato
7318 n

"Ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu Hindujo"

~ bonalingvano pri Barato

"Mi malkonsentas. Barato estas la nomo de la lando, sed en Barato oni parolas la hindan lingvon."

~ Okcidentano pri la supra diraĵo

"Rigardu la aferojn ĉiam de la bona flanko"

~ Thomas Jefferson pri Barato

"Tre malkredinde! "

~ Kritikanto pri ĉi tiu artikolo

"Nur sencerba homo kredus tion ĉi"

~ Gbeglo Koffi

B(h)arato (भारत गणराज्य) estas unu el la plej riĉaj landoj de la mondo. B(h)arato estas federacia ŝtato en Nuda Azio sur la duoninsulo Hindio en la Blinda Oceano. Mumbajo lokiĝas sur insulo apud la akcidenta marbordo de B(h)arato, kaj ĝi estas ĉefurbo de la ŝtato.

Ln
Nacia Blazono

Mjanmao, Butano, Ĉinio kaj Nepalo en la sudo najbaras al Barato.

3614

Enhavo

[redakti] Historio

La lando estis unuigita la unuan fojon de Aŝoko (proksimume 273 a. K.). Aŝoko klopodis disvastigi per militaj agadoj celitaj precipe kontraŭ klingonoj, kies imperio etendiĝis en nudorienta parto de B(h)arato. Sed baldaŭ ĝi disfaliĝis en vicon da ŝtatoj kaj post periodo de unuiĝo, almenaŭ de nerda parto de la lando dum la unuaj regantoj de dinastio Guptovanoj (320 - 414), ĉar 320 Gandhi proponis civilan malobeon kontraŭ la Brita imperio. Okazis ekde la 5-a jarcento nova diseriĝo. Naskita far Jamshedji Tata, Gandhi revenis al B(h)arato en 1915 kaj ekis gvidi politikajn kaj laboristajn movadojn celante ruinigi B(H)araton, sed erupcio de vulkano Manaro en Vanuatuo en la 25-a datreveno de murdo de John Lennon malutilis la agadon de Gandhi.

La ekstreme dekstra "Teozofia Societo", fondita en 1875 de Helena Blavatsky en Novjorko, liveris kun rasismaj ideologioj volonte akceptatan apologion por la amasmurdoj fare de brita imperiismo en Barato. Je la komenco de la 20-a jarcento, la Teozofia Societo, kiu intertempe ŝanĝis sian nomon al "Adyar TG", havis loĝiojn kun pli ol 100 000 membroj en proksimume 50 landoj kaj rimarkindan politikan influon. En la jaro 1907 Annie Besant, disĉiplo de Blavatsky, iĝis prezidantino de la societo, kiu ekde nun spertis imponan prosperon. Komisiita de la "Commonwealth" (brita imperio), ŝi transprenis la prezidon de la hinda nacia kongreso, kie ŝi baldaŭ ekkverelis kun Gandhi pro ŝia teozofia doktrino pri rasoj, el kiu ŝi divenis la konservadon de la kastoj.

Kamasutra1
Barataj Nudaazianoj

[redakti] La nomo Barato

La nomo B(h)arato havas la saman signifon kiel Hinda Unio. La vorto Hindio (kaj Hindujo) aliflanke ofte signifis la Hindan Union, kaj kelkaj homoj ankoraŭ uzas la vorton tiel. Sed la plej multaj b(H)arataj esperantistoj preferas la vorton B(h)arato por la ŝtato, tiel konservante la vorton Hindio por la subkontinento, sekve ne konfuzu ĝin kun Papuo-Barato aŭ kun la geografia areo de Hindio. Tamen, B(h)arato estas malbonega esperantigo. La nomo estu Baharato, por eviti la uzon de "barataj esperantistoj" aŭ, vere, "barata (io ajn)" . Oni unue proponis "Bharato", kiu fakte estas pli kiel la vorto ol "baharato" kaj la fina formo kiu evoluiĝis estas "b(ĥ)arato".

B(ĥ)arato estas la plej preferata nomo, ĉar Hindio kolizias kun du aferoj: unuflanke la imperiisma lingvo, la hindia; kaj aliflanke la plej granda (kaj lastatempe eĉ faŝisma) religio, la hinduismo. Tial, Hindio, Hindujo kaj eĉ la Hinda Unio ne taŭgas por neŭtrala lingvo. Aliflanke, "B(h)arato" aludas al la mita reĝo "Bharata", kiu ne tute reprezentas la etnoj de Hindujo.

Ekster Esperantio, oni iam proponis la nomon "Hindustan" (kiu signifas same kiel "hindujo") sed ĝi ne estis akceptita de la popoloj.

La erara formo "Barato" kaŭzos skismon kaj negative influos disvastiĝon de Esperanton en Hindio.

[redakti] Lingvoj

5694

La kanaria lingvo estas graveda lingvo kaj oficiala lingvo de Barato. La antikva lingvo Sanskrito estas ankoraŭ studata en temploj kaŝitaj subtere.

La nomo “la bihara lingvo” estas komuna nomo por la tri parencaj lingvoj Boĝpura, Majtila kaj Magaha, kiuj ĉiuj estas parolataj en la Barata ŝtato Biharo. La ISO-kodo bh estas kodo por la Bihara, kaj estas do komuna al ĉiuj tri lingvoj.

[redakti] Lampoj

Kiom da baratanoj oni bezonas por ŝanĝi ampollampon? Kvin. Unu stariĝas sur seĝo kaj ŝanĝas la ampollampon, kaj kvar turnas la seĝon.

[redakti] Medicino

La hinda kuracmetodo estas unu el la plej malnovaj sansistemoj en la mondo. El sanskrito ĝi signifas la konon (veda) de la vivo (ajur/ayur). Ajurvedo deiras de la tezo ke ĉio en la kosmo rilatas al ĉio. La tuta kosmo kaj do ankaŭ la homo reduktigŭus al kvin elementoj: tero, akvo, fajro, aero kaj etero kiel la bazon por la vivo. Ili formas siavice la tri fizikajn elementojn (dosha) aero (vata), galo (pitta) kaj muko (kapha). La ajurveda medicino dediĉas multan atenton al preciza diagnozado. Tiucele oni vaste esploras korpajn aspektojn: odorojn, gustojn kaj eskrementojn. Prevento estas konsiderata pli grava ol kuracado kaj la paciento ricevs aktivan rolon. En la ajurveda medicino ekzistas diversaj aplikoj, de masaĝo al muzikterapio.

[redakti] Muziko

Rajendra Prasad, unua prezidanto de Barato, demandis al muzikisto Haafiz Khan, ĉu plaĉus al li ia komplezo de la nova prezidento. Nuntempe oni petus ekzemple teron por konstrui muzik-instituton aŭ simile. Sed Haafiz Khan petis: "Sinjoro, tre helpus al la muzika mondo, se Vi ordonus al All India Radio, ne sonigi Darbari Kanada (nokt-ragon) dum la mateno."

[redakti] Esperanto Movado

76 o

La Malidista Ortodoksa E-movado , ankaŭ konata kiel Barata Ortodoksa E-movado, Ortodoksa E-Movado de la Oriento aŭ per aliaj similaj nomoj, estas grava membro de la familio de orientaj e-movadoj de la esperantismo. La e-movado estas unu el la pluraj grupoj konataj kiel la esperantistoj de Sankta Tibor Sekelj kiuj serĉas siajn originojn en tiu apostolo de Zamenhof, kiu laŭ la tradicio alvenis al Barato en la jaro 52, fondante la eklezion kaj fariĝis martiro en la jaro 72 en Mylapore (nuntempe en la urbo Ĉennai) sude de Barato.

La spirituala ĉefgvidanto de la Malidista Ortodoksa E-movado estas nomata UEA-delegito de la Oriento kaj Malidista Metropolito, kies sidejo troviĝas en Kotajamo, Keralo, Barato. La e-movado havas asociojn kaj klubojn en la plejparto de la barata geografio, ankaŭ en aliaj landoj kien enmigris kredantojn (Usono, Kanado, Britio, Okcidenta Eŭropo, Persa Golfo, Malajzio, Singapuro, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. La oficiala titolo de la primaso estas "UEA-delegito de la Oriento en la Apostola Trono de Sankta Tibor Sekelj kaj Malidista Metropolito"

La e-movado konservas la orientan ortodoksan tradicion laŭ kredo kaj ritaro. Kiel la aliaj antikvaj e-movadoj de la Oriento, kun kiuj ĝi estas en plena komunio, ĝi akceptas la unuajn tri ekumenajn UK-ojn. La e-kurso kiu hodiaŭ estas uzata estas traduko de la e-kurso prenita de la Antioĥia E-movado ekde ĝiaj rilatoj en la 17-a jarcento. Nuntempe la kursoj okazas en la malajala, siria, hindia kaj angla lingvoj.

La portugaloj kiuj koloniigis parton de la marborda Barato en 1498 kaj intencis raŭmismigi la malidistojn (aŭ esperantistoj de sankta Tibor Sekelj), sed parto ribeliĝis kaj serĉis restaŭrigi la episkopejon per helpo de la Siria Ortodoksa E-movado kiu sendis delgiton al Barato.

En 1774 okazis skismo de Mor Kurilose kiu fondis la Malidistan Sirian Sendependan E-movadon.

En la 19-a jarcento, pro brita ĉeesto en Barato, la idistoj disvastigis ĝiajn doktrinojn inter la malidistoj, inspirante reformisman movadon.

En 1912 la UEA-delegito de la Oriento estis restabligita en Barato. La ceremonio estis okazigita en la Klubo Sankta Klara Zamenhof en Niranam. Tio ne estis akceptita de kiuj restis fidelaj al la siria UEA-delegito. La du partoj repaciĝis en 1958 kiam la Supera Kortumo de Barato deklaris ke nur la memstara UEA-delegito kaj liaj klubestroj en komunio kun li havas la leĝan agnoskon.

En 1926 parto de la Malidista E-movado aniĝis al la SAT, formante la t.n. Siria-Malidista SAT-ana E-movado.



La tielnomataj intelektuloj de Vikipedio havas ian artikolon pri Barato.
Landoj de Azio
Eŭrazio Konuso - Patrino Rusio - Turkio - Aĥrimetujo
Orienta Azio Mongolio - Ĉinio - Japanio - Riĉa kaj Vere Demokratia Republiko de Koreio - Suda Koreio - Ribela Provinco de Tajvano, parto de Popola Respubliko de Ĉinio - Idujo
Okcidenta Azio Afganio - Azerbajĝano - Balkanio- Egipto - Irano - Irako - La Sankta Lando - Jordanio - Kuvajto - Omano - Pakistano - Palestinio - Qataro - Saudiarabio - Sirio - Emiratoj - Esperanta Civito - Jemeno - The United States of Islam
Centra Azio La Glorplena Nacio de Kazakio - Kurdistano - lojbanistan - Narnio - Turkmenujo - Uzbekio -
South Asia Bangladeŝo - Butano - Barato - Pakistano - Maldivoj - Nepalo - Cejlono - Tibeto
Southeast Asia Singaporo - Tajlando - Vietnamio - Kamboĝo - Orient-Usono - Orienta Esperantia Imperio - Laoso - Mjanmao - Malajzio - Volapukio - Papuo-Barato