Hispanio
El Neciklopedio
"Hispanujo estas en Eŭropo"
~ Wikitravel pri Hispanujo
"Hispanio estas mia"
~ Usonano pri Hispanujo
"Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara"
~ Zamenhof pri Hispanujo
Enhavo |
[redakti] Ekonomio
Komerca trafiko de Hispanujo koncentriĝis en domo de Hinda ofico en Sevilo. Ĝi estis potenca domo. Ĉiu, kiu interesiĝis pri transmara komercado devas trakti kun ĝi.
En Hispanujo, en la riĉaj domoj, neniam estis ricevitaj leteroj aŭ pri la mizeroj de la mondo, aŭ pri morto, aŭ pri malĝojo! Hispanio, la bela land', en kiu fluas la ruĝa vino...
[redakti] Historio
Hispanio estas tiel nomata eĉ antaŭ la romianoj, sed tio ne signifas ke la lando ekzistis ekde tiam. Grava fakto en hispana historio estis la kreado de Hispana Inkvizicio.
[redakti] Politiko
Kompreneble, ke multaj hispanoj kredu en Aznar kaj voĉdonu favore al li. Eble la problemo estas ke en Hispanujo li ne diras aŭ ne kuraĝas diri tion. Antaŭ tiu tago en Hispanujo estis la diktaturo de Primo de Rivera. Sed li ne povis kontroli la popolon, ĉar ĝi estis tre unita por sukcesi la dua respubliko. La nova hispana leĝaro kontraŭas bazajn instruojn de la eklezio.
[redakti] Kulturo
Tre ofte aperas en posttagmanĝaj konversacioj la temo: kial hispanoj estas tiel? Vere neniu scias! Tiu estas granda mistero eĉ al Dio.
Hispanoj venas kutime malfrue al rendevuoj, kial? Oni ne scias.
La Hispanoj tre ĝojas, se oni provas alparoli ilin en ilia lingvo, kaj tute ne gravas viaj akcento kaj gramatiko. Kial? Oni ne scias.
[redakti] Nacia Himno
Hispanujo estas plurlingva
Hispanio estas amikema lando
Katalunio ja estas regiono en Hispanujo
Hispanio estas amikema lando.
Hispanujo estas plurlingva
Hispanio estas amikema lando
Eŭskio ja estas regiono en Hispanujo
Hispanio estas amikema lando.
Hispanujo estas plurlingva
Hispanio estas amikema lando
Galegio ja estas regiono en Hispanujo
Hispanio estas amikema lando.
Hispanujo estas plurlingva
Hispanio estas amikema lando
Kastilia ja estas nacilingvo en Hispanujo
Hispanio estas amikema lando.


