Historio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Historio estas la tempo de la hom-al-homa ligo transa de l'morto"

~ Catherine Baker pri Historio

"La historio fare de historiistoj, kronita de akademioj, montras al ni nur la vizitĉambro de la popoloj."

~ Monteiro Lobato pri Historio

"Eĉ la granda historio konsistas el etaj ĉiutagaĵoj"

~ Raymond Schwartz

"Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj"

~ Zamenhof pri historio
Historio estas kolekto de ŝercoj, mitoj kaj mensogoj pri viroj kaj virinoj? kolektitaj kaj transdonitaj de generacio al generacio kaj parole kaj skribe. Danke al la konservado de tiuj ĉi tradicioj kaj malveraj seriozaj rakontoj, la tuta homaro estas bonege informita pri la heroaĵoj de Herkulo, Reĝo ArturoMerlino. Pri tre famaj landoj kiel AtlantidoEŭsklingvio. La historiaj libroj kiuj plej bone informas pri la antikva mondo estas la Biblio, Iliado, Odiseado kaj Kamasutro.
Atestanto de Historio

La historio estas iom absurda, verdire, historio estas aparte absurda pro la karakteroj de la ĉefaj roluloj. Oni demandis Rusellon, ĉu li povus priskribi la historion de la homa stulteco. Li respondis: "Kompreneble, mi povus, sed ĝi estus tro simila al la universala historio". Homa historio estas deprimiga.

[redakti] Ŝanĝoj en la vivo

Profesoro de historio, klarigante al studentoj, kiel ŝanĝiĝis idealo de beleco, prezentis tiun ekzemplon:
- Miss America je 1921 havis staturon 160 centimetroj kaj pezis 73 kilogramojn. Kiel vi pensas, ĉu ŝi venkus hodiaŭ en beleckonkurso?
- Dubinde,— diris unu studento— ŝi estas tro maljuna.

[redakti] Piramidoj

"Paĉjo, paĉjo, kie troviĝas la piramidoj?"
"Demandu ĝin de panjo, hejmon ŝi mastrumas!"