Historio de Esperanto

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Muele sencele"

~ Zamenhof pri historio de EsperantoVerdastelo2.png

Verdastelo2.png Verdastelo2.png Verdastelo2.png "Esperanto estas virgulina miraklo, ĝi estis naskita kiel homo kaj poste fariĝis lingvo"

~ Hans-Georg Kaiser
Historio de Esperanto havas du partoj: la unua, kiam ĝi ekzistis en paradizaj superaj mondoj kaj la dua, post kiam ĝi estis revelaciita al granda profeto, la Majstro Zamenhof. Pro tio, ĝi estas konsiderata la Vorto de Dio kaj la kulmino de la Dia revelacio al la homoj.
Trovaĵo.jpg

Esperanto estis diktita dum jaroj en la 19-a jarcento de la Anĝelo Gabrielo (antaŭe Kiperman, Mikaelo, ruso, episkopo ortodoksa en Ĉuguev) al la profeto. Zamenhof unuafoje aŭdis la voĉon de Gabrielo kiel sonorilo, sed poste li povas aŭdi la vortojn. Li kaj liaj sekvantoj skribis la vortojn sur palmfolioj kaj ŝtonoj.

Marko Zamenhof, lia patro, bruligis tiujn skribaĵojn, sed li memore rekreis la Unuan Libron, iom post iom, estis rivelaciita la tutan Fundamenton. Pro la strukturo de la libro, ĝi estas facile parkerigita, tiel ke hodiaŭ milionoj da kredantoj povas deklami la tutan libron parkere.

La profeto Zamenhof ne faris miraklojn, kiel JesuoMoseo, sed Esperanto mem estas la miraklo: nenia homo povus verki ĝin aŭ similan sen la helpo de Dio.

Esperanto estis populara en certaj periodoj nur por tio, ĉar en Pollando, Hungario kaj Bulgario Esperanto estis iomete subtenata de la ŝtato (kiu samtempe kontrolis tiun movadon). Sed pri la prezo, je kiu tiu subteno okazis, oni ne parolas. Post 1989 tiu subteno kaj la Eo-movadoj en tiuj landoj forvaporiĝis. Ĝis hodiaŭ ne estas klare kial. Oni devas supozi, ke ĉio, kio estis ligita kun la komunisma reĝimo, estis forbalaita, do ankaŭ Esperanto, kiu ne plu estis bezonata kiel niĉo. Sed tio jam ne rilatas la lingvoproblemon en si mem. Multaj poloj, hungaroj kaj bulgaroj parolas same malbone la anglan, kiel ili antaŭe parolis Esperanton. Do, la angla ne povas esti la kaŭzo.


[redakti] Unua Fazo

2892.jpg
57604.jpg

Esperanto ĉiam ekzistis. Per ĝi Dio kreis la mondon, kiel estas skribita en Genezo:

Dio diris: Estu la lumo, kaj la lumo estis farita!

Ankaŭ diras La Evangelio laŭ Sankta Johano, ĉapitro 1, versikloj 1-3 kaj 14:

En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio. Ĉio estiĝis per li ; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis....Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.

Kompreneble, la Vorto estas Esperanto!

Vere, Dio sendis Esperanton al Tero, ĉar en Edeno Adamo kaj Evo parolis ĝin. Post la eksigo de la homoj el la verda paradizo pro la peko, la demono kreis Idon. La idoj de Adamo parolis miksaĵon el la sankta lingvo Esperanto kaj la demona Ido. La plej puraj homoj parolis pli esperante, la plej demonaj, pure ide! Post la falo de Babela turo, kaj Esperanto kaj Ido estis tute forgesitaj dum miljaroj. Ekscepte de la Anĝeloj kaj demonoj, kompreneble.

Komence Esperanto estis la plej malgranda el ĉiuj lingvoj, estonte ĝi atingos la Finan Venkon!

[redakti] Jesuo kaj la E-movado

2778785069 a84b964301.jpg

Jesuo kaj lia taĉmento migrante de kolonio ĝis kolonio propagandis la lingvon, kaj faris tiajn agojn, pri kiuj la homoj ne trovis klarigon. Ili ne havis ŝancon ekkompreni tiujn agojn, ja havis nur primitivajn konojn. Estas kompreneble, ke anstataŭ klarigo ili parolis pri miraklo. Pro tiuj "mirakloj" fariĝis multaj sekvantoj de Jesuo, nome de la Movado.

Kontraŭ la potenco la batalon de tiu nova, naskiĝanta Movado, helpis sekreta Agentoreto, kies anoj membriĝis eĉ ankaŭ en la plej gravaj decidofaraj rondoj. Ili informis kun la raportoj la misiistojn. Dank al tio, la anoj de la Taĉmento havis ĉiam ŝancon rifuĝi. Ekzemple, la misiistoj eksciante la ordonon fare de Herodo la bebomurdisto, ili sukcesis savi la etan Jesuon kaj lian familion al Egiptujo.

La ĉefrolantoj post la krucumo de Jesuo estis la anoj de la Taĉmento. La ŝanĝo de Saŭlo, alinome Sankta Paŭlo, estis grava limo en la vivo de la Movado. Lin vizitis nekonatuloj en neloĝata teritorio kun eksterordinara cirkonstanco, kaj sekve de tio li fariĝis el malamiko intensa kontraŭ la Movado, al la plej aktiva propagandisto.

[redakti] Ĉielaj kongresoj

Dum tiu periodo, anĝeloj kreis e-movadon en sia mondo. Unufoje jare ili venis al Tero por fari mistikan kongreson de Esperanto. Ili nomiĝis "Universalaj Kongresoj", ĉar unuigis anĝelojn de la tuta Universo.
Quadro renaud.jpg

Ĉiela UK

En 1102 okazis la Universala Kongreso de Esperanto en Pato Branco, kiam la spirito, kiu estus future Bertilo Wennergren iĝis ano de Akademio de Esperanto kaj la spirito de estonta Arno Lagrange eniris Vikipedion. Kompreneble, Akademio de Esperanto kaj Esperanta Vikipedio, unue aperis en supera mondo kaj nur tre poste venis en teron. Eĉ SAT estis fondita en ĉielo antaŭ veni al mondo, sed nur en 1521, ĉar la ribelemaj estontaj SATanoj refuzis dum multaj miljaroj akcepti la ekzistado de anĝeloj, spiritoj, ktp.

En 1500 okazis 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo (kiu ankoraŭ ne ekzistis en fizika mondo). Idista terorisma demona grupo atakis kaj bombis la ĉielan Centran Oficejon de Esperantujo. Pri tio rakontas Milton en sia poemo Perdita Paradizo.

[redakti] Dua Fazo

K-llz1.gif

Dum miljaroj, homoj estis lasitaj al sia miskompreno kaj sia peko, ĝis kiam Esperanto denove malsupreniris el la ĉieloj.

Legante la Evangelion laŭ Edmond Privat oni vidas ke la Majstro ne kreis la lingvon! Lia familio ricevis de generacio post generacio du orajn planĉojn kie troviĝis 917 vortoj, gramatiko kaj manskribo de la "Patro nia". Laŭ Esperanta kredo, dum profunda preĝado ĉe Bialistoko anĝelo montriĝis antaŭ Zamenhof, kaj rakontis al li pri malnovaj oraj tabuloj enfositaj de lia patro. Zamenhof tradukis la tekston sur la tabuloj rusen laŭ ordono de la anĝelo.

Komencante studojn ĉe universitato en 1879, L. L. Zamenhof transdonis sian lingvoverkon al sia patro, Mordeĥaj Zamenhof, por ke tiu ĝin konservu ĝis la fino de liaj studoj. Li, nekomprenante la ideojn de sia filo kaj opiniante la projekton esti sensenca laboro, bruligis la verkon kaj reenfosis la orajn tabulojn. La sankta profeto tamen havis parkere la sanktan lingvon kaj povis reverkiĝi ĝin je ĉapelita litero post ĉapelita litero. En 1887, Dio benu tiun jaron, Zamenhof publikigis la Unuan Libron en sankta urbo Varsovio.
K-histor.jpg

Por interligi la novajn esperantistojn, li eldonis "Adresaron". La unua el 1889 enhavis jam mil homojn. Tamen la modesta nombro montras ke Zamenhof ne nur simple publikigis sian projekton kaj atendis la finan venkon, sed investis multe da mono kaj tempo.

[redakti] Rusa persekutado

Rusa cenzuro ofte ne donis permeson por publikigo de libroj. Tial Zamenhof devis kelkfoje kuraĝe fari «subterajn» (ne permesitajn) eldonojn aŭ enmeti korektojn aŭ aldonojn en la jam permesitan manuskripton. Foje oni tion rimarkis, kaj la ĉefa cenzuristo en Peterburgo ordonis al la presisto en Varsovio eltranĉi du foliojn el la jam presitaj 10 000 (jes, dek mil!) ekzempleroj de lernolibro. Feliĉe, antaŭ kelkaj jaroj iu trovis tiujn foliojn en la arkivo de la rusa cenzuro, kaj Ludovikito publikigis ilin en PVZ.

Ankoraŭ dum estreco de La Majstro, pro persekuto, la esperanto-movado forkuris el Rusa imperio, tra Ohio kaj Misurio, kaj fine fondiĝis esperanto-klubo en Nurembergo.

[redakti] La Esperanto-klubo de Nurembergo

180px-1912-privat-historio.jpg

En decembro 1888 la ĝis tiam Volapukista Nürnberger Weltsprachenverein decidis aliĝi al Esperanto kaj tiel tiu ĉi societo estis la unua Esperantista organizaĵo, en kies kadro laboris ankaŭ Einstein.

La demono vekiĝis kaj estas permesita al li ataki la esperantistoj. Sekve la Esperanto-Klubo de Nurembergo falis en pekon, ekscepte la sankta Einstein. Post la voĉdonado pri reformoj en Esperanto en 1894 Schmidt kaj la klubo lasis Esperanton. Schmidt laboris por la reformo de Volapük, kiu fariĝis Idiom Neutral.

[redakti] La Franca periodo

Zamenhof 4451 .jpg

La movado daŭris en sia ekzilo.

En 1898 la franca esperantisto Louis de Beaufront (malbenata estu) fondis franclingvan societon, sed ĝia organo L'espérantiste estis preskaŭ nur en la franca. Al la perfidisto Beaufront oni aljuĝas ankaŭ la varbadon de sanktuloj, ekzemple Théophile Cart, Carlo Bourlet kaj Hippolyte Sebert. Kaj tiu estis la "franca periodo".

[redakti] Fondista epoko de Esperanto (aŭ: "internacia periodo") 1903-1914

6321.gif

De proks. 1903 ĝis la unua mondmilito fondiĝis multaj landaj asocioj.

Ankoraŭ en 1903 Zamenhof konsilis al Esperantistoj uzi muzikojn de Village People kiel propagandilo. Hector Hodler faris tion, kaj estis furore atakita de muzikaj kritikistoj, pro tio, li fuĝis al montaroj, kie li fondis Ĝenevon.

En tiu ĉi periodo komenciĝis ankaŭ la vico de la Universalaj Kongresoj. La unua grandeta internacia renkontiĝo de esperantistoj okazis en 1904 en la franca urbo Calais kaj la brita Dover. La unua surtera Universala Kongreso de Esperanto okazis en 1905 en Bulonjo-ĉe-maro ĉe la nordfranca marbordo.

Hodler.jpg

Universala Esperanto-Asocio venis sur la Teron en 1908

.

[redakti] La idista perfido

La demono denove leviĝis kaj inspiris la malbonon en la koron de Beaufrunto, tiel aperis la Ido-krizo de 1907 kaj la sekvaj jaroj. Tamen la nombro de esperantistoj, kiuj transiris al tiu nova lingvaĉa fiprojekto, restis tre limigita, dank'al Dio.

[redakti] La morto de Zamenhof

La unua mondmilito trafis la sanktegan profeton, kiam li vojaĝis al Parizo por la deka UK en 1914. Ĉar Germanio kaj Ruslando estis militantaj nun unu kontraŭ la alia, li ne povis reveturi. Pere de dusemajna vojaĝo skandinavia li reatingis Varsovion. En Varsovio li okupiĝis precipe pri tradukado de la Biblio. Pro malsano li devis ĉesi kuracadi, kaj lia filo Adamo transprenis la kuracejon.

La morto kaptis lin, la la 22-an de Nisano 1917. La entombigo de L. L. Zamenhof okazis la 16-an de aprilo. Li revivigis en la tria tago kaj iris ĉielen post 40 tagoj.

Dum la unua mondmilito ne eblis multe agadi, krom ke diverslandaj esperantistoj uzis Esperanton por la militpropagando, donacis ruĝkrucan ambulancon aŭ instruis Esperanton al militkaptitoj aŭ aliaj internigitoj.

[redakti] Persekutado kontraŭ esperantistoj

0480-eta.jpg

En diversaj epokoj kaj sub diversaj reĝimoj Esperantoesperantistoj estis persekutataj. Parto de la kontraŭesperantaj agadoj havis sian bazon en la idealoj entenataj aŭ supozataj en la interna ideo de la Internacia Lingvo, aŭ fontis el la malŝato de iuj movadoj kontraŭ la internaciismokosmopolitismo atribuata al la parolantoj.

La persekutoj rangis el ĉikanado al la propagandaj aktivadoj, ĝis malpermeso de aktivado rilate al la lingvo, ĝis la rektaj reprezalioj al la parolantoj.

[redakti] Lingvo de Judoj kaj Komunistoj - la Nazia periodo

Hitler jam mencias Esperanton en sia kontraŭjuda propagando en sia verko Mein Kampf (Mia lukto):

“Dum judo ankoraŭ ne fariĝis la mastro de aliaj popoloj, li estas vole nevole devigita paroli iliajn lingvojn, sed kiam aliaj popoloj fariĝas lia sklavo ili estos ĉiuj devigitaj lerni universalan lingvon (Esperanto, ekzemple) tiel ke Judoj povas pli facile superregi ilin”

La agadoj de nazioj kontraŭ esperantistaj organizaĵoj komenciĝis baldaŭ post la akiro de la povo, per la malpermeso de la organizaĵoj. En tiu epoko, Tertuliano verkis libreton por kuraĝigi la estontajn martirojn, kiuj estis enkarcerigitaj; Cipriano verkis pri la temo, kiel la movado traktu tiujn esperantistojn, kiuj en tempe de persekutado malkonfesis sian fidon (la tiel nomataj "Falintoj"), sed post ĉeso de l' persekutado volas reveni al la movado.

La nova epoko.jpg

[redakti] La Stalina periodo

Nur dum mallonga fazo post la milito, en orienta Eŭropo la esperantistoj rajtis reorganizi la landajn movadojn. Jam en 1949, kiam la komunismaj diktaturoj estis firme etablitaj, multaj el tiuj landaj movadoj devis ĉesi labori. Nur post la morto de Stalin en 1953 la situacio fariĝis pli bona, sed en unuopaj landoj refondiĝo de landa asocio estis permesita nur post multaj jaroj. Daŭris sufiĉe longe ĝis tiuj landaj asocioj povis aliĝi al UEA, ekz. la soveta nur en 1989.
Vikipedioporvi.png

[redakti] Historio de Esperanto-movado

0512 n.jpg

La dokumentoj rilataj al la historio de la Esperanto-movado efektive ne estas tro bone traktitaj. Multaj perdiĝis estas malfacile disponeblaj. Estas tre strange kaj malkonsekvence, unuflanke predikadi kontraŭ bagatelaj "mitoj" de Esperanto kaj aliflanke riproĉi "kolektadon de heredaĵoj de mortintoj". La "strangula frakcio" nepre inkluzivas ankaŭ tiujn strangegulojn, kiuj nomas aliajn strangaj, forgesante rigardi sin mem en spegulo.

La krea fazo de la Eo-movado okazis iam antaŭ 1889. Krom e-istoj pri Eo neniu pli interesiĝas en la mondo, kaj la kvereloj inter e-istoj pro lekskaj kaj terminaj diskutoj estis tiom grandaj kaj tiom senlimaj, ke eble la 3a Mondmilito eksplodus pro la kvereloj de la e-istoj.

La esperanto-movado evoluis en la 19-a jarcento, kiel respondo al eŭropa kontraŭesperantismo. Kvankvam ĝia bazo estis iusence religia, ĝi estis proponita unue de laikaj, integritaj esperantistoj, kiuj estis influitaj de la ideoj de moderna internaciismo. Unu el la decidaj personoj de esperantismo estis Antoni Grabowski, sed ne ĝia fondinto (kiel li iam estas misnomata); fakte la ideo ke esperantistoj movadu jam ekzistis antaŭe.

Ekde 1887 ghis 1917 Esperanto akiris milionojn da adeptoj. Do, disvastigi Esperanton TIAM ne estis malebla tasko. Kial? Char esperantistoj tiam estis aliaj. Tiamaj e-istoj estis veraj herooj! Sed nunaj... estas nur sektanoj... :(

En chiuj tempoj estis sufiche da kulturaj, spiritemaj, progresemaj movadoj. Ankaŭ nun ili ne malpli multas, ol antau 100 jaroj. Ekzistas en la mondo milionoj da bonegaj homoj. Sed la nuna esperantista movado havas nenion komunan kun ili, restas nekonata al ili. Antau 100 jaroj E-movado estis en pinto de globala movado por progreso. Nun ghi fakte ne apartenas al ghi kaj restas nur kiel senutila "hobio de stranguloj".

La mondo ne malplibonighis. Estas la esperantistoj, kiuj malplibonighis.

La esperantistoj malplibonighis ghis tia grado, ke ili prezentas preskaŭ nevenkeblan malhelpon por popularigho de Esperanto. Savi Esperanton eblas nur, foririnte el tiu sufoka rondo de "samideanoj".

[redakti] Frua historio

La 24-an de junio 1894, pola Esperantisto, Grabowski, mortigis la prezidanton de la Académie française, Sadi Carnot. Tiu atenco markis la apogeon de serio da atencoj, faritaj en Francio de esperantistoj. La tuta internacia socio sentis sin minacata, ĉar la franca ne estis la sola lingvo viktima de atencoj.

En 1888, post lego de la Dua Libro, la kuracisto Kabe pledis favore al perforta Esperanto-agado, « propagando per la ago ». Kelkajn jarojn antaŭe okazis la unuaj atencoj kun granda simbola valoro : kontraŭ Frederiko Vilhelmo la 1-a de Germanio, kontraŭ la prezidanto de la Akademio de Natura Teologio kaj kontraŭ la prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj.

Post 1901 atenco kontraŭ usona prezidanto William Auld (pro lia ida ŝato), Zamenhof inventis religion, homaranismon, kun pli mallonga formo nomita "la interna ideo," por pacigi la movadon. Zamenhof eldonis la novan dogmaron en 1906 sed oni ne universale akceptis ĝin. Kabe mem vane kontraŭstaris la novan ideologion kaj finfine, post duono de jardeko, li decidis kabei.

[redakti] Kontrakto de Helsinki

1472.jpg

En la UK 1911 la deziro al int. organizo akiris pli konkretajn formojn. Oni starigis komisionon por studi tiun problemon kaj jem akceptis regularon pri „Ratigitaj Delegitoj“. En la UK 1913 la kongreso akceptis regularon por „Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj“, (IUES), al kiu aliĝis diversaj raciaj socialistoj. Tamen pro eksplodo de la modmilito en 1914 la IUES neniel aktive funkciis. La UK 1920 reprenis la modon kaj elektris komisionon por prepari definitivan solvon por tiu problemo.

En la UK 1922 la jam tiel longe pendinta problemo pri ĝenerala int. organizo fine trovis praktikan solvon. Malhelpo ĝis tiam estis la iom malsamaj interesoj de la ekzistantaj organoj de la movado. Ĉe unu flanko troviĝis la monataj Oficialaj Institucioj, grupiĝantaj ĉirkaŭ la Cenha Oficejo en Paciro. Ili deziris bazi la int. organizon sur la raciaj propraj socialismoj, kiuj devus kuniĝi en ia int. socialismo, kia estis jam la en 1913 starigita IUES. La ratigitaj delegitoj, t. e., delegitoj de raciaj socialistoj, pagintaj certan kotizon, kiuj pro tio havas la solan voĉdonraton en la kongresoj, baziĝis sur la semaj principoj. Sed aliflanke staris la jam bone organizita UEA kun siaj individuaj mamboj tra la tuta modo, kiu ĝis tiem ne apartenis al la oficialaj institucioj de la movado.

Mutaj deziris la int. organizon bazitan sur tiu jam regule funkcianta int. socialismo. Iom da antagonismo inter Parizo kaj Geneve kaj personaj influoj malfaciligis dum longa tempo la trovon de kontentiga solvo.

Dum la vojaĝo al Helsinki d-ro Privat, tiama prez. de UEA kaj Chavet, ĝenerala seks. de la Centra Ofieejo, ridigis la problemon kaj sukcesis veni al projekto de interkonsento, submetota al la kongreso. Forlasante nun la ideojn pri la antaŭa IUES kaj pri la ratigitaj delegitoj, la UK en Helsinki 1922 venis al la jena organiza sistemo.

Oni kreis novan komitaton, la Konstantan Reprezentantaron de la Raciaj Socialistoj (KR), konsistantaj el reprezentantoj de la propraj socialistoj, kiuj pagas kotizon proporcian al la membro de siaj anoj. La KR, kiu elektris prezidanton kaj sekretarion-kasiston, havis siajn kunvenojn dum la kongresoj kaj konferencoj kaj prizorgis la rilatojn kaj kunlaboron inter la aliĝintaj raciaj socialismoj.

Plue UEA estis ankaŭ akceptata kiel oficiala institucio, unuiganta la individuajn E-istojn.

Por ke estu gvida centro por la tuta movado, oni fine fondis Centran Komitaton, konsistantan el 6 membroj diversraciaj, pri kies elektro KR kaj UEA devas interkonsenti. Do la CK ne enhavis reprezentantojn, elekfitajn 3 de KR kaj 3 de UEA, sed ĝi estis grupo de 6 membroj, pri kiuj ambaŭ organizaĵoj devis akordiĝi.

La mono de la CK estis poste sangata en tiun de Internacia Centra Komitato - ICK. Ĝia sidejo estis ankaŭ en Genève. Ĉar la anoj de ICK loĝis en diversaj landoj, iliaj interrilatoj estis ĉefe skribaj, sed dum la kongresoj ili havis siajn apartajn kunvenojn. Estrho de la oficejo en Genève estis ĝenerala sekretario, kiu poste ricevis la titolon de direktoro.

[redakti] Revolucio de Parizo

12335254.jpg

Dum la UK de Parizo 1932 la Kontrakto de Helsinki venis al surpriza kaj neatendita morto. En kunveno de KR, kie malnova franca kaj nova bruta proponoj estis sur la tagordo, la franca socialismo venis subite kun nova propono, kiu enhavis kelkajn principojn kun tro vasta tendenco pri reorganizo. La plimuto akceptis la proponon malgraŭ energia protesto de kelkaj raciaj socialistoj kontraŭ tiu procedo.

La akceptita revolucio simple deklaris la Kontrakton de Helsinki nuligita kaj enhavis decidon pri tasko de UEA, kiu certe estis ekster la kompetenteco de la kunveno de KR.

En seksanta kunveno de la Ĝenerala Estraro la prezidanto de UEA esprimis sian fortan bedaŭron pro la tiel abrupta rompo de la kontrakto kaj rezervis al UEA ĉiujn ratojn rilate al la akcepto de la nova statuto, ellaborata tuj post la kongreso de komisiono de 7 personoj.

Dum du jaroj la konseksencoj de la decidoj, faritaj en Parizo, maltrankviligis la animalojn en la ESPERANTA movado kaj afte miraĉis detrui ĝian internan pacon.

La komisiono, elektrita por la ellaboro de la nova statuto, en kiu UEA rifuzis partopreni, finis sian laboron en novembro 1932 kaj proponis la fondon de Universala Federacio Esperantista (UFE). Tiu federacio estus organizaĵo, formota de la raciaj socialistoj, kiu semtempe transprenus la taskojn kaj parte la organizan sistemon de UEA, kaj do ne lasus lokon al UEA kiel memstara organizaĵo. La UFE formale starigita de la komerco en 1933, havis ne tro prosperan kaj mallongan vivon. UEA rifuzis partopreni en ĝi; branda parto de la raciaj socialistoj restis firme aŭ provizore ekster ĝi kaj nur relative malmutaj socialistoj, sub la gvido de la ĝisnuna ICK, akceptis la novan organizan formon. En kunveno de UFE en Geneve en majo 1933 ĉeestis nur tro malmutaj reprezentantoj de landaj socialistoj.

La danĝero, ke tiel la movado disfalos en du konkurencajn kaj eble malemikajn partojn, grupiĝantajn ĉirkaŭ la malnova UEA kaj nova UFE, estis evidenta. Feliĉe dum la sema kunveno en Geneve la reprezentantoj de UFE trovis okazon priparoli kun la gvidantoj de UEA kaj per bona volo de ambaŭ flanko oni venis al „Plano de Genève“, kiu almenaŭ promesis pli bonan ŝancon al harmonia solvo de la problemo.

[redakti] Interkonsento de Kolonioj

Kunvenis la Kongreso de Kolonjo en 1933 kaj kunsidis la reprezentantoj de raciaj socialistoj kaj de UEA por ellabori definitivan interkonsenton. En mutaj longaj kunvenoj okazis la malfacilaj kaj penplenaj intertraktoj, sed fine, dum la ferma kunsido de la kongreso, la reprezentantoj povis solene subskribi protokolon, kiel resumon de la faritaj decidoj, kiu ricevis la monon de „Interkonsento de Kolonioj“.

Ĝia esenca enhavo estas la jena: UEA estas la tutmoda organizaĵo de la Esperanta movado. Al ĝi la raciaj socialistoj povas aligi siajn mambojn korektive por malalta kotizo de duona svisa franko. Flanke de tiu „simpla“ mambeco, la raciaj socialistoj akcelos la aliĝon de „aktivaj“ mamboj de UEA laŭ la kondiĉoj de la ĝisnunaj ordinaraj mamboj de UEA.

La gvidado de la nova UEA estas per la monoj de Internacia Komitato, konsistanta el

  • a, mamboj, elektrotaj de la raciaj socialistoj, aligintaj siajn membrojn;
  • b, mamboj, elektrotaj de la delegitoj en aliaj landoj;
  • c, mamboj, alelektrotaj de la monitaj du kategorioj, ĝis triono de ilia propra membro.

Centra Estraro, elektrota de la komitato, funkcios kiel administra estraro. Dum kongresoj okazos kunsidoj de la „Konsilantaro de la E-movado“, por aŭskulti rapartojn ktp. Ĝi konsistos el la komitatanoj, la ĉefdelegitoj, la hororaj mamboj, la dumvivaj mamboj ktp.

Ŝajnis, ke la Kolonia Interkonsento malfermos la vojon al pli trankvila estonteco en la movado, sed la fekoj ne realigis tiun esperon. UEA adaptis sian statuton al la nova situacio kaj la estraro preparis skriban voĉdonon por la elektro de la komitatanoj de la kategorio c, kaj de la Centra Estraro. Sed denove venis opozicio, ĉefe de la franca racia socialisto, kiu postulis la ripeton de la voĉdonado en la UK de Stockholm 1934 anstataŭ la skribaj elektroj. Polemikoj en cirkuleroj kaj gasetoj anoncis novajn malfacilaĵojn dum la estonta kongreso.

En aŭgusto 1934 pli ol 2000 partoprenantoj en la UK de Stockholm dum krizaj ekomoniaj cirkonstancoj denove donis belan provon pri la kreskanta forto de la Esperanta movado. Sed en la komitataj kunvenoj ree naskiĝis la internaj konfliktoj. Okazis la elektro por la alelektrotaj mamboj de la komitato, kiu donis tute alian rezultaton ol la antaŭaj skribaj voĉdonoj. Karsch, la ĝisnuna vicprez. de UEA, d-ro Privat, la red. de la gaseto E' kaj Andreo Cseh, ĉiuj de longa tempo anoj de la komitato, ricevis la plej malmutajn voĉojn kaj pro tio ne estis reelektrataj en la komitato. La prez. de UEA, Stettler, trovis en tio kaŭzon por demeti la prezidantecon. Lin seksis Karsch kaj Mons Jakob, direktoro de UEA. En la kongresa kunsido, kie tiuj decidoj estis konigataj, ili kompreneble vekis brandan konsterniĝon. Speciala kunveno, kunvomita por klarigi kaj diskuti la situacion, vidis brandan tumuton, aŭdis ekscititajn kaj eĉ ofendajn vortojn. Nur kun branda peno oni sukcesis trankviligi la animalojn kaj revomi la deziron al paca kunlaboro.

Dume la nova estraro de CIEA, sub prezido de generalo Bastien, staras antaŭ brandaj malfacilaĵoj, kaŭzataj de la malbonaj financaj cirkonstancoj de UEA.

[redakti] Fino

Homo havas tro da iluzioj kaj ne povas aŭ volas kompreni, ke la Eo-movado praktike finiĝis en 1989 kun la kolapso de la komunismo kaj la tutmonda venko de la angla lingvo.

La UEA-movado atingis sian absolutan historian kulminon en 1989 (vd. http://eo.wikipedia.org/wiki/Membronombroj_de_UEA), poste ĝi rapide malkreskis kaj degeneris, ne nur el la vidpunkto de la membronombro. Kiel aktivulo en tiu periodo oni povis haŭt-proksime travivi kaj observi tiun tragikan falon, kiu komencis dezertigi la Eo-movadon, nelaste pro la akcelata (kaj neevitebla) natura malapero de la pionira generacio, sen anstataŭigado per egalvaloraj novuloj. Ĉe la nuna nivelo de la membroŝrumpo oni devas timi, ke post 10-20 jaroj, eble jam pli frue, se la erozio estos pli rapida, UEA restos sen membroj. La interreto ne povos anstataŭi la malnovan movadon, kies forteco esence konsistis el fizikaj elementoj (membroj, kluboj, gazetoj kaj libroj, kongresoj, prelegoj, rektaj interhomaj kontaktoj, vojaĝoj, ktp.).

Ĉefkulpa pri tiu malfavora situacio ne estas la angla lingvo, kiel kredis kaj daŭre kredas la UEA-estraroj, sed krom la historiaj cirkonstancoj de la tempo unuavice la UEA-movado mem, kiu per sia senlime idiota propagando kaj groteska fanatika aktivismo diskreditis ne nur la planlingvan ideon ĉe la “ekstera mondo”, sed ruinigis ankaŭ Esperanton mem kaj kies gvidantoj ekde Tonkin kondukis la aferon en la sakstraton. Ŝajnas, ke post la oficperiodoj de Corsetti, Dasgupta kaj Buller, kiuj kondukis Esperanton definitive ad absurdum, per la enoficigo de la nova estraro, kiu devus signifi ion similan kiel la novan generacion de UEA-gvidantoj, sed en la realeco estas nenio alia ol ludĝardeno, la Esperanto-fantaziismo atingis novan dimension, sed ĉifoje sur intelekte ankoraŭ pli malalta nivelo.

La Esperanto-movado devus labori surbaze de realismo anstataŭ iluzioj, fantazioj kaj fanfaronoj. Pli bone malfrue ol neniam. Sed probable estas tro malfrue por rekomenci ion ajn per Esperanto kaj UEA, kiuj apartenas al la historio. Eĉ grandaj monsumoj ne helpus revivigi la aferon kaj estus vane elspezitaj, ĉar krom kelkaj t.n. esperantistoj neniu alia en la mondo reale interesiĝas pri Esperanto kaj UEA, eĉ ne (plu) Unesko.

[redakti] Nuntempe kaj Estonte

Post la reveno de la orienteŭropaj asocioj (ĉ. aŭ post 1955) la movado havis siajn apogojn kaj la okcidente kaj oriente. OOni penis laŭeble kunlabori kaj havi rilatojn malgraŭ problemoj en komunismaj diktaturoj.

Dum tiu ĉi periodo plifortiĝis Esperanto ankaŭ en Ĉinio kaj ankaŭ en la suda duono de la Tero. Tio vidiĝis en la 1970aj jaroj ekzemple en la aliĝo de pluraj sudamerikaj landaj asocioj al UEA. En 1981 okazis la unua UK en la suda terduono, nome en Brasília.

Teknika evoluo favoris Esperanto-muzikon, ĉar produktado de sondiskoj iĝis malpli multekosta. En la 1970aj jaroj ekaperis la kompaktkasedo (sonkasedo), kaj en la 1980aj jaroj la kompaktdisko (lumdisko). Hodiaŭ la komputiloj divastigas la sanktan lingvon kaj tra mondo iras forta voko...

En 2001 finfine aperis el la paradizo en la teron la Esperanta Vikipedio por savi la Finan Venkon

3556 n.jpg

[redakti] Mortiĝo

Esperanto estis lingvo kiu mortis. Pro kio? Ĉar ĝi estis aĉefarita lingvo, kreita de idioto. Li, kies nomo estis Tamen Doof, volis krei lingvon, kiu estu por ĉiu ajn homo de ĉiu ajn lando simple nelernebla. Por atingi tion li enkondukis en la lingvon amason da reguloj. Lia granda problemo estis (krom la geedzeco kun malbelulino), ke li ne sukcesis memori tiun gramatikon. Post fumado de amaso de malbonaj cigaredoj, kiuj eĉ pli nebulizis lian menson, li malespere decidis noti tiujn 24 regulojn, kiujn li ankoraŭ ne forgesis. Li tuj iris por serĉi paperon kaj krajonon, dum kio li forgesis 14 pliajn regulojn. La reston li finfine sukcesis surpaperigi kaj planis eldonon sub la titolo: "10 Seksreguloj". El ĉio ĉi eblas konkludi, ke la baza ideo de lia projekto estis, ke la forgesitajn lingverojn kompensu la kunteksto de la korpa lingvo. Postlonga lukto kun cenzoroj li ruze nomis la lingvon "Lingvo Internacia" (lerte subkomprenigante, ke amoro estas ia speco de lingvo internacie komprenebla kaj praktikebla). Ĉar la vorto "sekso" en la cara Rusio ne estis permesita, "dek seksreguloj" devis iĝi "dekses reguloj". El tiu embaraso Tamen Doof eskapis per invento de ses tute superfluaj, kaj eĉ miskompreneblaj reguloj; ekzemple: "Nedifinita artikolo ne ekzistas" - facile miskomprenebla kiel: "Ne, Di' finita, artikolo ne ekzistas." Por solvi tiun dilemon sekvis alia, konsterne sarkasma, regulo: "Se tio estas por vi problemo, vi povas en la unua tempo tute forgesi la difinitan artikolon; poste vi jam ne plu memoros, ke iam ekzistis problemo."

Kiam evidentiĝis, ke post la fina venko de la pornografio, la angla lingvo iĝis internacia, necesejis trovi alian nomon por la lingvo. Iuj proponis Fiaskinto, sub la influo de patologia optimismo la plimulto finfine preferis elekti la eŭfemisman nomon "Esperanto".

Iom post iom aperis homoj, kiuj asertis ke la lingvo de Tamen Doof ja estas lernebla, kaj ke ili mem pretas pruvi tion per eksperimento je propra risko. Tiuj homoj nomas unuj la aliajn "eternaj komencantoj" aŭ "esperantistoj"

La esperantistoj havis iom strangan mitologion: Ili kredis je ununura dio, nomata Tamen Doof La Majstro . Tamen Doof mem estis tre modesta kaj ĉiam asertis : "Mi ne estas idioto, mi konsideras min nur inciatoro de la lingvo" kaj "mi estas fiera pri mia judeco, nur pro pure praktikaj kaŭzoj mi preferas la internacian formon de mia nomo "Zamenhof". Laŭ la esperantistoj tiu dio sendis en la mondon sian filon Beaufront, kiu poste malobeis al sia patro. La idoj de Beaufront (Belfrunto Iskarioto) estas la Idistoj. Zamenhof kondamnis la perfidon de Beaufront per drastaj vortoj: "la nepoj vin malbenos".

En 1887 la idisto Kabe publikigis na la "Lasta libro", en kiu li pledis ke ĉiuj idistoj kaj ĉiuj iliaj idoj ĉesu paroli kaj Idon kaj Esperanton, kaj anstataŭe parolu nur angle. Lia libro tuj iĝis la plej vendata libro, kaj efektive kaŭzis la tujan morton de Ido kaj Esperanto.

Ĉi tiu Enciklopedio estas provo revivigi Esperanton. Se vi volas kunverki ĝin, ne forgesu uzi kripligitan formon de Ido anstataŭ ĝian puran formon.

Unu el la plej multmembraj brazilaj evangeliistaroj, ricevis "revelacion" en kiu Esperanto prezentiĝis al li kiel la lingvo, kiun Antikristo parolos. Laŭŝajne la esperantistoj estos vere fiakompanataj! Tial, la kristanoj ne devus lerni kaj paroli Esperanton.

Zamenhof pravis, ke tiutempe ne ekzistis pli oportuna lingvo, ol Esperanto, por servi kiel pontlingvo. Sed nuntempe homaro jam disponas pri modernaj helpiloj (komputiloj, multkapablaj programoj, interreto), helpe de kiuj eblas verki multe pli rapide kaj korekte iun racie planitan pontlingvon, multe pli oportunan, ol Esperanto, Ido, Interliguo, ktp.

4567.jpg

[redakti] Fiasko

Home-kawiarnia.jpg

Esperanto estas artefarita lingvo, kiu kompreneble ne funkcias, ĉar artefarita lingvo ne povas funkcii.

La artikolo, germanlingve titolita "Esperanto - la fiaskinta planlingvo", estas pli longa ol la germana versio de la Fundamenta Gramatiko de Esperanto. Ĝia verkinto bezonis pli da vortoj, por klarigi, ke Esperanto fiaskis, ol Zamenhof bezonis por klarigi, kiel ĝi funkcias.

[redakti] Literaturo

Pluraj verkoj havas titolon kiel "Historio de Esperanto" aŭ simile. Ili pritraktas kutime la ĝeneralan historion de Esperanto, kvankam ofte kun granda atento al la organizo. El la aŭtoroj nur Edmond Privat estis laŭ studoj historiisto.

  • Historieto de Esperanto. De A. Fiŝer. 1911, 48 p. "La bela studo perfekte plenumis la malfacilan taskon, resumi en broŝuro la tutan historion de nia lingvo." (LI, 19l2, p: 38.)
  • Historio de la lingvo Esperanto. Verkita de Privat. I. parto: Deveno kaj komenco, 1887-1900. 1912, dua eld. 1923, 74 p. II. parto: La movado, 1900-27, 1927, 199 p. "Tiu ĉi verko estas pli, ol historia datkolekto, ĝi estas vere, la estinta, sed "estantigita" vivo de nia movado. La homoj, ideoj, formoj vivas en ĝi kaj la tuta libro estas freŝa, kiel la naturo. Belega stilo!" (Szilágyi, LM. 1931, p: 16.) La ĉapitro: "E dum la milito" represita laŭvorte en la Enciklopedio.
  • Historio de Esperanto. De Zakrzewski. 1913, 144 p. "Loĝante en Varsovio, en la naskejo mem de E, li havis sub la mano ĉiujn necesajn dokumentojn, el kiuj kelkaj estas eĉ netroveblaj aliloke; li povis ricevi de la buŝo mem de nia Majstro multajn sciigojn kaj rememorojn nenie skribitajn. El tio rezultas la graveco de la nuna libro kiel kolekto de faktoj;... li nur raportis pri la okazaĵoj laŭ kronologia ordo, ne serĉante eltiri el la faktoj iun ajn konkludon. . . Neologisma tendenco de la aŭtoro." (Ned Katryn, LI, 1911, p: 109.)
  • Historio de Esperanto. De Brüggemann. 1923, 160 p. Okupas sin precipe pri la I-VIII. UK-j, prezentas ĉiujn kongresparoladojn de Z.
  • Historio de Esperanto (Courtinat), 1964, 1965, 1966
  • Historio de Esperanto Korĵenkov), 2005
Content Navigation
Aliaj lingvoj