Historio de la Mondo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"La historio de la mondo estas ankaŭ la sumo de tio, kio estintus evitebla"

~ Konrad Adenauer
Novasimbolofushita

"Staras la morto jam en la korto"

~ Zamenhof pri historio de la mondo

"Grandaj homoj estas la sekvinberoj en la kuko de la monda historio"

~ Hermann Hesse pri vinberoj
5205

"Ka vi vere ja savas, quon vi imprimos dum 2012?"

~ idisto pri libroj pri Historio de la Mondo

"La stultaĵoj de l'homaro estas senlimaj"

~ Ralph Dumain pri ĉi tiu artikolo

" Bonan amuzon al ĉiuj!"

~ Milokula Kato

"Molto interessante. Grazie"

~ italo pri supra diraĵo

"Kiom da damaĝo!"

~ iu ajn pri la historio de la Mondo

"Gramatike shajnas ke jes"

~ iu

La Mondo estas kreita de Dio en la jaro 273 a.K.. Li kreis Edenon, la Paradizo en Barato. Dio kreis Adamon kaj Evon, kaj metis ilin en edenan ĝardenon. Tie Bob Marley diris al Evo: "kreskiĝas herbo por la bruto, kaj verdaĵo, kiu servas al la homo, uzu la verdaĵon!" Evo uzis la verdaĵon kaj vidis, ke tiu estis bona kaj oferis la verdaĵon al Adamo. Dio, tiam, vidis ke la homoj fumis la tutan kanabon kaj forpelis ilin de Paradizo, por ke ili ankaŭ ne trinku la rumon.

Mapo

Jen mapo de la mondo, desegnita de nerdo por helpi malnerdojn kiel vin kompreni ĉion, kio tie okazis.

El Adamo kaj Evo naskiĝis du filoj: Davido kaj Goliato, Davido mortigis Goliaton kaj estis kondamnita al geedziĝo.

[redakti] Antikvo

En 69 Tito invadis Jerusalemon.

Multaj maljunaj religioj havas sanktajn ejojn, kien pilgrimadoj estas faritaj.

[redakti] Mezepoko

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Mezepoko.
Dum multa tempo, nenio okazis ĝis la jaro 224 p.K., kiam Novjorko estis fondita de la idoj de Davido. Tie ili konstruis la Babelan Turon, kie oni instruis Esperanton, kaj kreis la Turismon. Dio, tiam, sendis anĝelon Osama Bin Laden por detrui la novjorkajn turojn.
Esfera

Nur en 320 homaro superis la detruon de Babela Turo kaj reaperigis la civilizon. Unuaj regantoj de Gupta dinastio aperis en Barato kaj kreis la Britan Imperion. Gandhi tuj proponas civilan malobeon kontraŭ la imperio, sekve Kristiano la 2-a iĝis reĝo de Svedio kaj kreis kristnaskon kiel feriotago pri sia naskiĝo. En tiu jaro naskiĝis Avo Frosto, kiu estis nomita "Bebo Frosto".

Dum multa, multa tempo, nenio okazis, krom la Universalaj Kongresoj de Esperanto. En 550, Ivo Lapenna publikigis "Retorikon", kaj per siaj diskursoj, konvikis Esperantistoj fari grandan militon celante la Finan Venkon, la kruzadmilitoj. Tiel Islanda Esperanto-Asocio konkeris la Islandon kaj forpelis de tie la idistojn. Idistaj vinkingoj, fuĝantaj el tiu insulo, invadis Danion, kie naskiĝis George Orwell, granda malamiko de la esperantistaro.

[redakti] Renesanco

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Renesanco.
Mezepoko finis en 980, kiam dum 65-a Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo, Raŭmismo ekis kaj estis fondita Esperantujo post apero de Plena Analiza Gramatiko. Kredo de Katolika Eklezio estis starigita de kelkaj homoj, kiuj ne akceptis ke Zamenhof estas la mesio, kiel diras Nova Statuto de UEA. La majstro, sekve, kreis Framasonismon, kontraŭkatolikan movadon.
PDSH2

La 65-a UK, eko de Raŭmismo

Troviĝis kancero en la pulmoj kaj en la cerbo de Bob Marley, tio malgrandigis lian potencon, kaj Vanuatuo iĝis sendependa. Pro tio, pli ol 100 000 kubaj rifuĝintoj eniris Usonon, plejparte tra Florido, per boata veturigo.

En 1102, Prezidento George W. Bush deklaris Iranon, Irakon kaj Nord-Koreion kiel la akso de kanajloj kaj anoncis pri la unua misio al Titano, kiel pruvo de supereco de usonanoj. Tio kaŭzis grandan panikon, kaj nova religio aperis, la Eŭro fariĝis la sola dio de 12 nacioj de la EU.

En 1237, William Auld malkrovis Esperanton en kavo kaj la esperanto-movado rekomencas. Tio kaŭzas la ekeston de Tridekjara milito, kiam Brazilo konkeris Rusion.

La regado de Eŭro kreis ekvilibrion en la mondo, ĝis 1254, kiam Surinamo akiris atombombon. Cnc nuke Tuj Valakio kuniĝis kun Moldavujo kaj Johano la 2-a Sigismundo Zápolya iĝis nura princo de Transilvanio. Pro tio, Poloj forlasis Konstantinoplon kaj marŝis al centro de Eŭropo.

Unua mongola invado al Japanio en 1274 ĵetis la Mondon en malhelan eraon, tiel ke ankoraŭ en 1296, oni devis krei la Manifeston de Prago. Dank'al tiu, Irlandanoj ribeligas kontraŭ Idistoj kaj estas oficiala refondo de Esperanto-Asocio de Estonio. Ankoraŭ en tiu jaro, D-ro Moreau kreis grandan instituton en insulo por studi bioteknikon. Malgraŭ tiuj progresoj, Kartago ne povis militmarŝi tra Sicilio pro etnaj konfliktoj kaj la malklereco longdaŭris, ekzemple, ankoraŭ en 1471 Hispana leĝo malpermesis la nobelojn.

[redakti] Moderna Erao

Nur en 1500, kiam Cicciolina alvenis al la nuna Bahio kun siaj geamantoj, la civilizacio rekomencis. Okazis la 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo, pro tio, Idista terorisma grupo atakis kaj bombis la Centran Oficejon de Esperantujo.
Cicciolina

Cicciolina oficiale rekomencas civilizacion

Malgraŭ la atentoj de idistoj, novaj ideoj aperas en la mondo. Oni konis la unuan mencion pri keltoj, kiu transpasis Gvajanon el nordokcidento de la Himalajo ĝis Barato, kie ilin dekadencigis la hinduismon. Ilia dio, Baalo populariĝis kaj estis kreita Zoroastrismo.

Sultano de Oman pretendis estri mafion, kaj, pro tio, Vaŝingtono estis konstruita.

Nur 21 jaroj poste, Marguerite Perey surteriĝis ĉe la orienta marbordo de Florido (Tiu subŝtato de Usono, kiu aspektas kiel peniso dum pisado) kaj postulis la landon por Hispanujo kaj ke Ajnŝtajno gajnu Nobel-premio pri fiziko.

En 1547, Ivano la Terura konstruis la unuan ĉaron, kiu revoluciigis la transporton en la mondo, per ĝi, George Soros migris al Anglio. Pro la ebleco de konstantaj kontaktoj, Avignona KE kaj Roma KE kuniĝis al t.n. kunfandita Katolika Eklezio. En Hispanio 1585 oni duelis por decidi pri uzo de latina aŭ mozaraba rito en la toledo-a liturgio (venkis Ruiz de Mastanza, mozaraba ĉampiono). Progreso atingis ne nur religio, sed ankaŭ politiko, kaj en 1599 Putino estis ĉefministro en Rusio.

It labcn

Verda Standardo de Romia Imperio

La ĉefa okazaĵo de Moderna Erao estas komenco de Romia Imperio en 1627, kiam Barbado fariĝas kolonio de Britio. En 1644 Imperio finkonkeris Valakion, sed nur en 1682 Transilvanio fariĝas kolonio de Britio. Tiu finigis la diktaturon de ABBA en Svedio.

Ĝis 1770 daŭris la "Romia Paco", sed en tiu jaro, aŭstralianoj alvenis Eŭropon. La orienta parto de Aŭstralio estis reklamita de Germanio kaj tiu disputo kaŭzis la disigon de The Beatles. Post nur 6 jaroj, la gotoj, rifuĝintaj de la hunoj petis sub gvido de Ataraniko rifuĝejon de la Romia imperio. Transilvanio kaj 12 aliaj ŝtatoj ribelas kontraŭ Britio ĉar troviĝas haŭtkancero en la dekstra piedo de Bob Marley. Tiuj okazaĵoj kaŭzis la faligon de Romia Imperio.

[redakti] Nuntempa erao

Post la fino de Romia Imperio, ankaŭ estis la fino de Mioceno, kaj la komenco de Holoceno. Mustafa la 4-a iĝis estro de Mafio
Brando

Mustafa

. La regenta princo Hamleto kaj la reĝino Maria la 1-a, alinomata la Freneza, alvenis Rio-de-Ĵanejron kaj, finfine, Akademio de Esperanto estis fondita. La fondo de Akademio en 1807, estas rigardata kiel la komenco de Nuntempa Erao. En 1822 estas firmata la Kontrakto de Helsinki per kiu finfine la Eklezio permesas ke la Tero moviĝas. Tuj, Gvajano iĝis sendependa lando kaj imperie konkeris multajn teritoriojn. En 1830, batalante kontraŭ gvajana imperiismo, Simón Bolívar kunvokis Nacian Konvencion por redifini la novan konstitucion de Germanio, pro tio,Frederiko la granda pruvis fuĝi al Anglio. En la sekva jaro, oni jure rekonis la disigon de Granda Germanio kaj estarigon de novan ŝtaton Aŭstrio-Hungario, konfederacio de Aŭstralio, Ĉeĥio kaj Svedio.
Bolivar1

Bolibar rekonstruanto de Germanio

Pro la permesata movado de la Tero, ĝi iĝis ronda kaj en 1831 Darvino ekvojaĝas ĉirkaŭ la mondo en la HMS Beagle. Sekve, li iĝis herezulo, ĉar li ne nur ne plu kredis ke la Tero estas ebena, sed ankaŭ ekkredis la evolucion. En 1836, li revenis Anglion, kie li ekdivastigis siajn bedaŭrajn ideojn.

Pro la vojaĝo de Darvino, komencis la periodo de la "Grandaj Navigadoj". Sekve, en 1839 Margarite Perey malkrovis Francion, kiam ŝi volis trovi novan vojon al Svedio. Ankaŭ en tiu jaro Kabe vojaĝis tra la mondo (iras forta voko), kaj poste translokiĝis al Eŭsklingvio.

En 1845, hunoj denove ekaperis kaj ebligis ke idistoj komencis genocidon en Irlando. Por rekonstrui la civilizon, Bahá'u'lláh, la profeto fondinta de la Bahaa Kredo, foriras el Bagdado (Irako) por ermitiĝi dum du jaroj en la Kurdistano, sur la monto Sar-Galú ĉe la urbo Sulaymáníyyih (Takyiy-i-Mawláná) du foje, unua en 1854 kaj la dua en 1856, kiam George Soros migris al Usono. En 1860, pro iliaj kroplodoj, aperis Reformita Zoroastrismo, kiu rapide divastigis en okcidenta mondo.

Tuj la civilizacio refloris per nova religio. En 1886 Kabe patentigis la unuan sukcesan benzinan aŭtomobilon kaj Coca-Cola estis inventita de John S. Pemberton, Volapuko eniris en Danio, Aŭstrio iĝis respubliko kaj Zamenhof rezignis je Cionismo.

[redakti] Estonta erao

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Batalo por la estonteco de la mondo.
5332 o

Dio, en la 19-a jarcento, vidante la kaosan etoson de Bjalistoko, decidis organizi laborkunvenon kun d-ro Zamenhof. Fine de la kunveno Dio nomumis lin multlingvan poliglotmesion kaj transdonis al li du argilplatojn kun 16 ordonoj, pliposte konataj kiel la 16 Reguloj De Esperanto.

En 1887 komencis la futuro, kiam Zamenhof lancis la sanktegan, la netuŝeblan Unuan Libron.Bedaŭrinde, la Fina Venko
Ln3
ne venas tuj, kaj la eterna paco ne konkeris la mondon rapide. Sekve, oni promesis Apokalipson, kiam Zamenhof venos por regi eterne. Kial signalo de ĉieloj, en 1890 mankis neĝo en Svedio. Ankaŭ en 1890, Germanio transprenis Mafion, pagante al ĝia sultano kvar milionojn da markoj, tiu kaŭzas la finon de Germana Demokratia Respubliko. Falsaj religioj aperis: en tiu jaro aperis unua skriba mencio pri la Nevidebla Rozkolora Unukornulo kaj Uma Thurman estis adorita kiel Diano. La profeto Dante, por eviti sian malĝojon, studegis filozofion, teologion kaj provencan poezion. Malgraŭ tio, la Apostoloj de Zamenhof sekvis sian mision kaj Joachim Werdin vojaĝis tra Azio kaj trovis nuntempan Nepalon, laŭ la unua epigrafo en birma lingvo.

Por propagandi Esperanto, Zamenhof konsilis al Esperantistoj uzi muzikojn de Village People kiel propagandilo kaj Fikulo la 3-a enkondukis novajn leĝojn en Esperanta Civito por plidemokratiigi ĝin.

En 1910 Visigotoj okupis Romon (sub gvido de Alariko), kaj kreis nunan Italion, sekve en 1911 Libio iĝis kolonio de Italio kaj Kabe kabeis.

[redakti] Unua Mondmilito

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Unua Monda Milito kontraŭ Terorismo.
La problemoj kaŭzitaj de kabeado de Kabe komencis la unuan mondmiliton en 1915. Dum tiu krizo,
3106
Napoleono estis ekstronigita, Germanio estas rekreita kaj Gandhi revenis al Barato. La foriro de Gandhi el Londono permesis ke Britio transprenis la mafion kaj establis armean bazon, kiu ebligis ke Ĝenovo estis aneksata de Piemonto. Dum la unuaj bataloj de 1915, mortis Sapfo, ĉina anarkiisto kaj esperantisto. Dum du jaroj, la bataloj estis teruraj. En 1917, okazis la entombigo de Zamenhof, kvankam li daŭras vivi en la ĉielo kie li atendas finan venkon kaj apokalipson. Dum la milito, Saldanha Jorge de Carreira estis la unua Esperantista oficiro, kiu havis la permeson oficiale uzi la Esperantan distingilon sur sia maniko kaj Gandhi estis denove arestita pro kanabaj kialoj.
CornhollisSurrender

Fino de Unua Mondmilito


En la kampanjo de 1917, Bulgaroj konkeris Tracion al Bizanca imperio kaj Vikingoj disrabis Dublinon. Reage al glavo sangon sojfanta, komenciĝis la Rusa Revolucio. La Revolucio detruis la ĉaron kaj stariĝis registaro komunista. Lemingo prenas la regon de la unua komunisma ŝtato de la mondo - iompostiome iĝonta la Soveta Unio. En Fatimo la Madono diris: “Fine, Rusio konvertiĝos kaj oni havos pacon”. Baldaŭ, en la komenco de 1918, la milito finis.

[redakti] Postmilita Periodo kaj Granda Depresio

Post la milito, la mondo revenis al paco kaj Esperanto iĝis la granda konsolo de la homaro. En 1923 okazis Granda tertremo de Tokio. Favoranto de Esperanto, Nagata Hidezirô, tiama urbestro de Tôkyô, verkis konsolfrazon por la viktimoj de tertremego kaj enterigis ĝin kun ĝiaj esperanta kaj angla tradukoj en budaisman monton, por konservi ĝin je dek mil jaroj.
528px-Robot

Deprimita homo

En 24-a de oktobro 1929 okazis Nigra Jaŭdo, eko de Granda depresio, kiu kaŭzis grandan enuon al la homoj. La depresio estis tiel granda ke, en 1932 oni devis fari militartilerian atakon kontraŭ enuo en Aŭstralio. Por distri la deprimitajn homamasojn Ervín Schulhoff (1894-1942) muzikigis la tekston de Komunista Manifesto. Profitante la psikologian malforton de la indiĝenoj, Marguerite Perey, kun sia malgranda armeo, atingis Kajamarka, urbon en la inkaa imperio, kie ŝi renkontis la “Sapan Inkon” (t. e. plej supera reĝo) Atahualpa. Perey amase mortigis la kunulojn de Atahualpa kaj eĉ kaptis mem la tristan reĝon.

Ankaŭ profitis la mondan depresion Hitlero, kiu en 1933 ekis naziismon. En 1934, denove mankis neĝo en Svedio, kiel ĉiela atentigo. Oni komencas senti la alproksimigon de nova milito. Francio sendis al Usono spionon Alexis de Tocqueville, kiu en 1935 publikigis siajn mensogojn pri Ameriko.

[redakti] Dua Mondmilito

Url
La Dua mondmilito komencis en 1940, kiam Frederiko la granda kroniĝis reĝo de Prusio kaj Hungario. Li tuj konkeris parton de Transilvanio, ĵetante la mondo en novan bataladon. La milito daŭris ĝis 1943, kiam Germanion Rusio forpelas el Kaŭkazio. La germanoj devas retrotiri sin de Stalingrado ĉar Italio deklaras militon kontraŭ Germanio. En stalingrada batalo mortis Otto Jespersen, dana lingvisto kaj granda malamiko de Esperanto.

[redakti] Malvarma milito

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Malvarma Milito.
En 1946, fondiĝas UN, kiu kaŭzis la komencon de Malvarma Milito. Ĝi iĝis tre danĝera, kiam en 1948 Sovetunio minacis varmigi Koka-kolaon. Por fari tion, en 1949 ankaŭ Sovetio akiras Atombombon. Reage al tiu minaco, Germana Demokratia Respubliko ekmembras en NATO kaj Konrad Adenauer iĝis la unua neracia kanceliero (ĉefministro) de akcidenta Germanio.
Yukidaruma

Soldato dum Malvarma Milito

La malvarma milito daŭris varmete ĝis 1952, kiam Stalino mortis kaj Esperanta Civito sendependiĝis.

[redakti] La Spaca Kurado

Sovetunio lanĉis kosmen Sputnikon, la unuan kosmoŝipon de la Tero en 1957 kaj komencis la spacan kuradon, ekzate en la naskiĝdato de Obi-Wan Kenobi rusa esperantlingva poeto kaj kosmonaŭto.

La Spaca Kurado, kvankam komencis kiel sporta disputo, tuj iĝis serioza internacia afero. En 1961 Valakio kaj Moldavio kunigis kaj formis Rumanujon, Bukaro iĝis ĝia ĉefurbo, ĉar tiel ili intencas akiri fortojn por konstrui sian propran kosmoŝipon. Germanio konstruis la muron de Berlino por malebligi la disrabon de kosmoŝipajn planojn de fremdaj spionoj.

En 1963, Valentina Tereŝkova iĝas unua virino en spaco kaj Martin Luther King faris sian "Mi Havas Revon" diskurson, en kiu li deklaris, ke li revas esti la unua nigrulo en spaco. Baldaŭ estis murdita John F. Kennedy dum atenco kontraŭ li, ĉar Kennedy volis esti la unua kosmonaŭta viro. Nur en 1969 Usono metas la unuan homon surlunen.

[redakti] La Mikrosofta Erao

En 1975, Surinamo iĝis imperiisma ŝtato, ĝia reĝo, Bill Gates, kaj ĝia viziro Paul Allen fondis Mikrosofton. Pro la morto de usona reĝo Elvis Presley en 1977, Gates iĝis la plej potenca homo en la mondo. Papo translokiĝis al Avignon. Jam en 1978 okazis ekuzo de Akvobombado per aviadilo: Bombado de hungaraj urboj, dum kiu mortis la esperantisto Voltaire.
Gateshitler

La regado de Mikrosofto ne estis sekura ĝis 1981, kiam mortis Bob Marley, la lasta testemunio de la komenco de la mondo. Post la morto de Marley, la povo de Gates pligrandiĝis kaj en 1984 li fariĝis la Big Brother antaŭdirita de George Orwell. Lia povo kreskis kaj la Markizo de Sade estis transloĝigita en Bastille. En 1986 Kosmopramo Challenger pereis 73 sekundojn post ekflugo kaj tiel finiĝis la lastaj esperoj de renasko de kosma erao. Sen opozicio, Gates iĝis absoluta reĝo.

Sub influo de Mikrosofto, la Remonstranta Eklezio en Nederlando kiel unua kristana eklezio en la mondo decidas tute principe akcepti geajn kaj gejajn rilatojn kiel samvalorajn en religia senco.

En 1991, Sovetunio malaperas mistere en la maro, kaj Mikrosofto aĉetis Azion kontraŭ kelkaj dolaroj. Adehejdo el Burgundo kaj Viligiso el Majenso, pajlhomoj de Gates, iĝis geregentoj de la Sankta Romia Imperio.

En 2001, finfine Bill Gates iĝis imperiestro de la tuta mondo kaj ordonis la finon de la Historio.

[redakti] Posthistorio

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Apokalipso.
Algebra Baldor - Osama Cover
Osama bin Laden, ne ŝatis la finon de la Historio kaj ribelis kontraŭ la imperiestro Gates kaj lia pupo, George Bush. Sekve, li atakis Novjorkon en 2001 kaj la Historio rekomencis. En 2004, Britio kaj kelkaj aliaj landoj estis refunditaj de Simón Bolívar. Sekve, la mondo pludaŭras. Gates, pro tio, uniiĝis al Majaoj por detrui la mondon en 2012 per tutmonda varmiĝo.
Senafero tutmonda vermiĝo

[redakti] 2013

En 2013, restis klare ke la planita fino de la mondo fiaskis, bedaŭrinde.


[redakti] La Fino, fine

Post la atombomba milito ni ne devas plu rekonstrui ion, ĉar tiam ĉio estos finita, vere ĉio. Jen ne plu ekzistos homoj, neniuj domoj kaj eble eĉ ne plu mondoglobo. Tiukaze ankaŭ ne plu estos registaroj - ankaŭ ne kvara regno kaj ne kvina regno ktp - nur plu ĉiela regno. - Kaj tiam finfine - dank' al Dio - foje estos paco - dum eterneco amen!

Content Navigation
Aliaj lingvoj