Hoŝea

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Oni devas respekti la nialingvajn normojn"

~ Japano pri ĉi tiu artikolo
Hoŝe

Hoŝea, hebree: Hoseah kaj latine: Osea (8-a jarcento a.K.), esta la unua en la listo de la de la 12 minoraj profetoj kaj estas aŭtoro de la samnoma libro de la Malnova Testamento.

Hoŝea , kie nomo signifas “la Sinjoro helpas”, vivis en la norda Israelo en la 8-a jarcento[1]

[redakti] Biografio

Profeto Hoŝea, pere de sia persona dramo, volas esence priskribi la fidelecon de Dio al siaj promesoj al la homoj. En la samnoma libro la profeto, fakte, rakontas pri la senlimaj fideleco kaj amon de Dio por la izraela popolo; ĉio tio emerĝas ankaŭ per kaj tra liaj malagrablaj geedzaj eventoj, markitaj per la edzinrompo de lia edzino Gomer, kiu estis prostituitino kaj kiu forlasas la edzon por sin dediĉi al la sankta prostituado. Ĉio provokas, en la profeto, profundan vundon kaj senliman suferon, sed ne la neeblecon ŝin daŭrigi ami, ĝis pagi monan kvoton por ŝia elaĉeto, do pardoni ŝin reakceptante en sia domo. Evidentas en ĉio tio la paralelismo de la rilato inter Dio kaj la profeto aŭ la virino kaj la izraela popolo.

En sia predikado, la profeto ŝtorme minacas la regantan izraelan klason, makulitan de leĝoj maljustaj kaj la sacerdotan kategorion kiu agante laŭ religia malfidelo en la aplikado de la diaj leĝoj enkondukos en la popolon konsterniĝon, maljustecojn kaj perfortojn.

[redakti] Demando

Profeto al sekvantoj en dezerto: „Antaŭ vi estas nordo, dekstre oriento, maldekstre okcidento kaj kio estas malantaŭ vi?“

„Belega vivo en civilo, sinjoro profeto.“

[redakti] Kulto

0-18

La Katolika Eklezio lin kultas kiel sanktulon la 17-an de oktobro. Tia li estas rekonata aĉe ĉiuj eklezion konfesantaj la komunecon kun la sanktuloj.

[redakti] Vere

La profeto:

«Tio, kio estas mia, estas via » : kiu diris tiujn ĉi belajn vortojn ?

La aŭdanto:

Certe iu, kiu nenion posedis.

[redakti] Vidu ankaŭ

1316

[redakti] Notoj

  1. «1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Hoŝea, filo de Beeri, en la tempo de Uzija, Jotam, Aĥaz, kaj Ĥizkija, reĝoj de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael.” (Hoŝea 1,1).


Content Navigation