Homaranismo
El Neciklopedio
RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!
"Abelujon ne incitu, amason ne spitu"
~ Zamenhof
"Homaranismo estas komunismo, "egaleco, frateco" ktp, sed fakte nerealigebla ideo"
~ Beaufront pri Homaranismo
"La rano estas mojoso, kiam farita oni blovas en ĝian pugon por plenigi ĝin"
~ Usonano pri rano
"Ho, marano, princa rano,
vi, saltanta homa rano,
ĉu vi venis el Nirvano?
Ĉu vi estas homarano?"
"Ico esas tre dezirinda alternativo a la satanismo qua dominacas le mondo niatempe"
~ idisto
Enhavo |
[redakti] Dogmoj de homaranismo
Homa-ranismo estas la teorio ke la homaro devenis de amfibioj. Laŭ homaranismo ĉiuj homoj krom esperantistoj, kiuj estis purigitaj de Zamenhof, estas malpuraj fihomoj abomenindaj de ĉiuj.
[redakti] Historio
Laŭ antaŭe popularaj teorioj, homoj aŭ devenis de simioj, aŭ estis rekte kreitaj de Dio sen antaŭa praspeco. Sed lastatempe, la teorio de homa-ranismo multe gajnis subtenon en la scienca komunumo.
Kun scienca apogo, aperis projekto tre ambicia dekomence: mortigi ĉiujn angloparolantojn kaj idistojn sed pro la malgranda kreskado de la Esperantismo, ili ne plu aplikas ĝin sed atendas ke La Majstro mem faros tion kiam li kondamnos ĉiujn kiuj ne estis fidelaj al li (idistoj) aŭ al tiuj kiuj preferis uzi alian lingvon (la angla) krom Esperanto.
[redakti] Sciencaj pruvoj
Laŭ la teorio de homa-ranismo, la homa korpo evoluiĝis de la rana. Tiu teorio jam iom sukcesis klarigi kelkajn ĉefajn faktojn observatajn en la naturo. Ekzemple:
- Ĝi bone klarigas kial niaj kruroj estas pli dikaj ol niaj brakoj.
- La teorio klarigas ankaŭ, kial nur en tre malmultaj kulturoj oni manĝas ranaĵon. Rilatas al la forta sento kontraŭ kanibalismo, kiu ekzistas en multaj specoj por averti genetikan malavantaĝon.
- La teorio klarigas ankaŭ, kial en multaj kulturoj, legendoj aŭ fabeloj bildigas iron/reiron al praa rana formo, pli/malpli per fiinterveno de malbonintencaj duondiaj/feaj estuloj. Tio iel bildigas la sopiron al iu praa "ora tempo", aŭ ankaŭ al bedaŭro de la en-utera vivo. Tio ankaŭ klarigas la emon de ŝafgardistinoj pri kisado al rano, kun la espero ke fakte temas pri "rana princo" kiu ŝanĝiĝu al "rava princo". (Notu, ke ofte la ranon oni anstaŭas per bufo, kies famo de malbeleco akrigas la simbolon.)
[redakti] La mankanta ligo
Tamen, la plej forta malpruvo de la homa-rana teorio, kontraŭ kiu ĝiaj subtenantoj devis lukti, estis ke oni ankoraŭ ne trovis la "mankantan ligon", fosilion de iu prabesto duon-homa, duon-rana.
Tiu situacio ekzistis dum jarcentoj, sed frue dum la 20a jarcento, doktoriĝa studento Jens Blumann de la universitato de Stuttgart ricevis la ideon, ke la mankanta ligo povus esti ne fosilio, sed iu ankoraŭ vivanta homo, kiu restas iom pli raneca ol aliaj homoj.
Pro la antaŭa malsukceso trovi fosilion, la teorio de Blumann estis tre alloga. Sed sciencistoj estis iom malcertaj, pri la maniero en kiu homo povis esti raneca. Tamen, oni plej multi supozis, ke atletoj (kaj aparte, saltistoj) devas esti la plej verŝajnaj kandidatuloj por esti la mankanta ligo -- kaj en la jaroj sesdekaj, esploristoj en la universitato de Birmingham faris testojn kun sango ĉerpita de Dick Fosbury, serĉante evidencon de rana DNA. Tamen, iliaj testoj estis nekonkludaj.
Nur ekde la komenco de la 21a jarcento, sciencaj esploristaj komencis serioze sekvi alian eblecon: ke Blumann pravis, sed ke povus esti iu eco en la homoj kiu estas pli forte ran-rilata ol la salta povo. Oni teorumis, ke ĉar ekde la fino de nia ĝenerala raneco, la kapablo kiun la homaro plej multe antaŭenigis estas la parolado, se la mankanta ligo estas viva homo (laŭ la Blumana supozo) devas esti iu kiu faras multan bruon sed malkapablas inteligente paroli. Pro tio, esploristoj en kelkaj universitatoj lastatempe komencis ĉerpi sangon el multaj el niaj politikistoj por fari testojn.
