Homeranismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Homeranismo

"Multan dankon! Mi havis neniun ideon, ke ĝi ekzistas."

~ Mike Jones pri homeranismo

"Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte."

~ Zamenhof pri Homer Simpson

"Mia Homero ja ne estas komunisto. Li eble estas mensogisto, grasulo, idioto, komunisto, sed li ja ne estas pornografia stelulo."

~ Patro de Homer Simpson pri homeranismo

"Oni ne diru aĉaĵojn pri mortintoj"

~ piulo pri Homer

"Certemente, mi questiones esseva seriose"

~ Interlingvaisto

Homeranismo estas viva filozofio, inventita de usona nuklea fizikisto kaj Esperantisto Homer Simpson kiam li estis senlabora pro trodikeco.

[redakti] Esenco

La kerno de homeranismo estas la tri sciendaj frazoj, por trapasi la vivon:

  • Anstataŭu min.
  • Ho, bona ideo, Estro!
  • Ĝi jam estis tia, kiam mi venis.

[redakti] Proverboj

En Homeranismo estas multaj tre gravaj proverboj, el kiuj nur tri jam aperis en Esperanto:

Alkoholo: solvo kaj kialo por ĉiu defalo.
Ekpeni pri tasko kondukas al fiasko.
Nobla animo grandumas eĉ la plej etan homon.

[redakti] Prahomeranismo

Oni povus diri, ke Homeranismo estas simple nova nomo por Epikurismo. Epikuro mem ja skribis:

Κάτοικος της Αμερικής και πατέρας του Βαρθολομαίου Σίμπσον. Γνωστός και ως Σιμψών. Η βλακεία και η χαζομάρα που τον χαρακτηρίζουν δεν τον εμποδίζουν από το να καταφέρει να κερδίσει μια πρώτη θέση στις καρδιές μας. Κι ας κάνει το νιάνιαρο ο Βαρθολομαίος ό,τι θέλει. Εμείς αγαπάμε τον Χόμερ μας!

Tiu aserto kondukas multajn arkeologojn al la konkludo, ke Homero influis la antikvajn grekojn.

[redakti] Vidu ankaŭ

  1. Homero
  2. Ano
  3. Ismo

[redakti] Ne vidu ankaŭ

  1. Bart Simpson
  2. Homaranismo
  3. Omaranismo
  4. Pomaranismo