FANDOM


Homerhof

"Sen fajro ne brulas eĉ pajlo"

~ Zamenhof pri Trojo

"Laŭ PIV, Odiseo estas la protagonisto de la Odiseado, verko (laudire) de Homero."

~ Joseph Smith pri Homero

"Ĉu Odiseado signifas krozadon, turismadon aŭ simple nur vojaĝadon kiun tiutempe eble kapablis fari nur Odiseo?"

~ Eŭgeno Bokarjov pri la supra diraĵo

"Ŝajnas al mi ke multe pli Esperanta estus Odiseaĵo."

~ Bonalingvano pri la supra dirado

"Se li tiel inteligentas, kial li estas mortinta?"

~ Homer Simpson pri Homero

Homero estis nekonata greka poeto, kiun Antonio De Salvo malkovris en la malfrua 19-a jarcento kaj famigis tradukante lin al Esperanto.

This is aaaa

Verkoj Edit

  1. Iliado
  2. Odiseado
  3. Homero: Mi apenaŭ konis min (membiografio)

NaskiĝlokoEdit

Homerano

Oni scias el la historio de l’ mondo, ke la lokon de l’ naskiĝo de Homero oni ne scias.

TrumpetoEdit

Homero en la Iliado konfirmas la gravon de la trumpeto en la religiaj praceremonioj kaj de ties uzado en la bataloj.

Bonalingva opinio Edit

Odiseado vere devas signifi tion, kion faras tiu, kiu odiseas. Kaj mi supozas ke "odisei" estas speco de "vojaĝi". Per la sama logiko, Homero vere devas signifi eron de homo. Tre konfuze, ĉu ne? Verŝajne la stultaj grekoj ne eĉ pripensis tion, ke iam ili devos tradukiĝi al Esperanto!

Vidu ankaŭ Edit

  1. Homaro
  2. Humuro

Ne vidu ankaŭ Edit

  1. Homeranismo