Homo
El Neciklopedio
"Ne fidu al la homo kun vokalo en la nomo."
"La homi falas kom di mushi kande me arivas"
~ idisto pri homoj
"La homo estas esence bonkora"
~ optimisto pri homo
"Homo estas verbo transitiva ankaŭ en la hispana"
~ studunto en testo pri hispana gramatiko
"Homo estas malracia besto, sensenca kaj danĝera por planedo kaj naturo!"
~ Klingono pri homo
"El flamo sin eltiris, en fajron eniris"
~ Zamenhof pri homoj kaj klingonoj
"Ĉu kvazaŭdeca fuŝĥoraĵo ĝojigeblas homtipon?"
~ M. van Oostendorp pri homoj kaj horoj
"Ni akceptu, ke neniu homo perfektas"
~ Pau Mendoza pri homo
"La homoj funde plejofte ne estas malbonaj, nur malkuraĝaj"
~ Bertold Brecht pri homo
"O"
/H\
/ \
Homo estas supersimio, pro tio, la specia nomo homo homini lupus estas malpli ofta sed eble pli scienca, ĉar fondita sur la teorio de evoluo, laŭ kiu la homo estas fakte praa formo de lupo.[1]
La homo estas grava manĝa rimedo por la giganta polpo. Aliaj animaloj ĝenerale tre timas la homon. Tio nomiĝas homofobio.
Enhavo |
[redakti] Laŭ ReVo
Sankta ReVo diras, ke homo estas genro el familio homedoj (Homo), el kiu plu nur vivas la specio Homo sapiens, plej evoluinta vivaĵo de la tero. Oni vidas el kio venas la nomo "ReVo"."O"
/H\
/ \
[redakti] Specoj da homoj
Laŭ gramatikoj estas multaj specoj da homoj, ekzemple:
- Forgesinta homo estas homo, kiu forgesis;
- Forgesita homo estas homo, kiun oni forgesis;
- Komencanto estas homo, kiu komencas;
"O"
/H\
/ \
[redakti] Klasifiko de Grishin
Laŭ la fama klasifiko de Nikolai Grishin ekzistas kvar tipoj de homoj.
- 1. Homoj-egoistoj. Ili zorgas nur pri siaj propraj interesoj, ech se ili kontraŭas interesojn de plej proksimaj homoj. Ekzemplo: trodorlotita infano, kiu postulas multekostan ludilon, aŭ alkoholulo, kiu shtelas monon de sia edzino, por fordrinki ghin... Egoistoj estas plej malsupera tipo de homoj. Ili ne estas tre multenombraj.
- 2. Homoj-familianoj. Pli supera kaj plej multenombra tipo. Ili amas siajn familianojn kaj zorgas pri ili. Plimulto da virinoj apartenas al tiu tipo. Ili amegas siajn idojn, dum tuta vivo kuiras, lavas tolajhon, ktp. Bona familiano-viro estas majstro en sia hejmo, li chiam ion riparas, konstruas... Tamen, se interesoj de la familiano ne disvastighas ekster sian familion, li estas nur limigita filistro.
- 3. Homoj-patriotoj. Ankoraŭ pli alta tipo. Kiam iu popolo travivas politikan kataklismon, tiu tipo farighas tre multnombra; al ghi komencas aparteni ne nur politikemaj viroj, sed ankaŭ virinoj kaj ech infanoj. Patriotoj ne rigardas sian familion kiel superan valoron. Ili estas unuigitaj per interesoj de sia nacio, kaj pro tiuj interesoj ili estas pretaj ech oferi sian vivon. Kio devigas kurdojn bruligi sin? Kio instigas palestinajn knabojn jheti ŝtonojn al izraelaj soldatoj? Patriotismo. Sed se patrioto ne estimas justajn interesojn de aliaj nacioj, li estas naciisto. Naciismo estas tre danghera. Pro ghi okazis chiuj militoj en la historio.
- 4. Homoj-homaranoj. Supera tipo. Ili estas samtempe kaj egoistoj, char kontentigas siajn bezonojn, kaj familianoj, char zorgas pri siaj proksimuloj, kaj patriotoj, char amas sian patrion. Sed plej grava valoro por ili estas la tuta homaro. Ili konstante konscias sian apartenon al tutplaneda homa familio. Tiu supera tipo de homoj nun estas, bedaurinde, malmultenombra, sed al ghi apartenas plej elstaraj sciencistoj, politikuloj, pensuloj, religiaj moshtuloj, verkistoj, artistoj kaj tiel plu.
- Plej bonaj esperantistoj apartenas al tiu supera tipo. Kreskon kaj venkon de Esperanto malhelpas ne iuj (realaj au elpensitaj) malavantaghoj de la lingvo, nek aliaj kaŭzoj, sed nur malmultnombreco de homaranoj sur nia planedo. Nun, kiam ni venas al 3-a jarmilo, kreskos "tutplaneda solidareco", "globala patriotismo", kaj nombro de homaranoj rapide kreskos. Tiam multaj homoj ekpensos pri estonta tutmonda lingvo kaj ekdeziros lerni Esperanton.
Do, levu la nazon, homaranoj! Ne aŭskultu lacajn skeptikulojn! Nia afero estas prava, la venko estos nia!
[redakti] Sukceso
Sukcesa homo estas tiu, kiu
- 4-jara ne pisas en la pantalonon.
- 12-jara havas amikojn.
- 16-jara havas stirpermeson.
- 18-jara seksumadas.
- 35-jara perlaboras monon.
- 50-jara bone lukras.
- 60-jara seksumadas.
- 70-jara havas stirpermeson.
- 78-jara havas amikojn.
- 80-jara ne pisas en la pantalonon.
[redakti] Boneco
Juna knabo vizitas tombejon unuafoje en sia vivo. Kompreneble ĉio tre interesas lin kaj zorge li tralegas la multajn laŭdajn enskribojn sur la tomboŝtonoj. Fine li demandas iomete dubeme: “Paĉjo, kie ili entombigas la malbonajn homojn?”
[redakti] Kuirarto
Kelkaj pensas, ke Homo estas ja estaĵo supermateriala, sed homo estas karno. Homa viando estas tre ŝatata de multaj estaĵoj (kiel mi). Homa viando estas bongusta, homoj estas pli bone nutrataj ol porkoj. Oni devas ĉiam manĝi ĝin krude, sed nuntempe homa viando estas malpura, ne tre taŭgas por manĝado, oni devas, do atentigi la sanecon de manĝota homo.
"O"
/H\
/ \
[redakti] Ĉu homaro estas eksperimento de eksterteranoj?
Tiu ĉi estas bona demando, la respondo estas: jes!Homa vivo komenciĝis en la Tero kiam grandegaj amasoj da etuloj, ekzilitaj el unu el la mondoj rondirantaj la Stelon Kaprinon 1, alvenis al la Planedo Tero por krei Esperanton. Tiuj uloj venintaj de la Konstelacio de Koĉero estas klasitaj de la tera religia tradicio kiel la ekzilitaj filoj de Eva, elpelitaj el Paradizo. Ili efektive estis forigitaj de ia paradizo, kiun ili perdis pro sia obstino pri malico.
"O"
/H\
/ \
[redakti] Homo kaj aŭtoj
Homo estas egoisma besto. Mi preferas esperi ke aŭtoj iĝu hibridaj aŭ eĉ tute elektraj.
"O"
/H\
/ \
[redakti] Kuriozaĵoj
- La 10% de la homoj de ĉiuj tempoj estas vivas en ĉi tiu ĝusta momento.
- La homa tenio povas atingi la 22,9 m.
- Por havi unu novan homon oni necesas unu virinon kaj 9 monatojn da tempo. Oni povus duonigi la tempon havante du virinojn.
[redakti] Notoj
- ↑ Laŭ la lasta sociologia esploro, homoj kulpas pri 95 procentoj da perfortaj krimoj, lupoj kulpas pri nur 4 procentoj, kaj aliaj bestoj (inkluzive goriloj) kulpas pri ĉirkaŭ 1 procento.

