Homofobio
El Neciklopedio
"Samseksemulo estas magico?"
"Ĉio dependas de "se" kaj "kiam""
~ Zamenhof pri homofobio
Enhavo |
[redakti] Origino kaj kaŭzoj
Kelkaj specialistoj subtenas la teorion ke ĝi estas genetika malsano heredata de generacio al generacio. Estis konfirmita ke la filoj de homofobiaj patroj povas kontaĝi sin ekde la infaneco. Tamen, ĝis hodiaŭ neeblas identigi kio kaŭzas tian malamon.
Aliaj esploristoj diras ke ĝi temas pri psika malsano, kiu alkroĉiĝas al homoj post traŭmaj vivsituacioj ekde la infaneco.
Laŭ ekzistanta teorio, homofobio estas malsano je socia karaktero, konsekvenco de religiaj kaj kulturaj kredoj. En aliaj kulturoj, ekzemple Grekio kaj homofobio kaj televido estis malsanoj tute malkonataj. Homoj kaj dioj vivis en orgia stato, sendistinge inter viro, virino, sireno kaj centaŭro. Oni kredas ke antaŭ la plenkoloraj elsendoj de leonoj manĝantaj kastajn aĉajn kaj fiajn kristanojn ĉe la Koloseo, jam ekzistis la unuaj spuroj de homofobio.
[redakti] Simptomoj
En la plej leĝeraj kazoj, homofobio manifestiĝas kiel agitado, stomakdoloro, malbona spirado kaj super ĉio nekontrolebla urĝeco montri ĝin. En la plej gravaj kazoj la homofobuloj uzas ŝirmaĵon kontraŭ la proksimaj minacoj de iu samseksemulo.
Kelkaj tipoj de homofobio estas distingeblaj per abruptaj reagoj proEn la plej ferocaj kazoj, homofobio povas distingiĝi pro la akra estmaniero de la malsanulo je parola kaj fizika niveloj.
[redakti] Kuracmetodo
Se la origino de homofobio estas religia, la paciento devos aŭskulti ĉiutagan paroladon pri la amo de Dio al ĉiuj liaj kreaĵoj. En aliaj kazoj, oni devas informis al tiu pri leĝoj, kiuj protektas minoritatoj, ekzemple:
Estro anoncas al kvar oficistoj de sia firmao:
- Tre bedaŭrinde mi devas maldungi iun el vi!
Negro:
- Vi ne povas maldungi min, tial tio estus rasa diskriminacio.
Virino:
- Ankaŭ min! Tio estus seksa diskriminacio!
Maljunulo:
- Ve ne rajtas maldungi min! Alifoje vi estos kulpigita je diskriminacio laŭ aĝo.
Jen ĉiuj ekrigardas blankan, viran, junan oficiston. Li konfuziĝas kaj diras:
- Nu... Nu... Ŝajnas, ke mi estas gejo!
[redakti] Rilataj Malsanoj
- Klaŭstromofobio. Timo resti fermita en la sama spaco kun samseksemulo.
- Fotomofobio. Terura timo foti sin kun samseksemulo en la sama foto.
- Akvomofobio. Timo baniĝi nuda antaŭ aliaj samseksemuloj.
- Araknomofobio. Timo al samseksemaj araknoj.
- Neologomofobio. Timo aŭ evito pri vortoj ĵuse inventitaj de samseksemuloj.
- Fofofobio. Timo al la fobioj.


