Horloĝo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Malaperis kiel vaporo"

~ Zamenhof pri ŝtelita horloĝo
Tiu ĉi estas la unua artikolo de 2011


Horloĝo estas aparato por mezuri la tempon kaj montri la horojn. Ĝi estas tre ŝatata de eksterteruloj kiu instruas lingvojn, eĉ Esperanton.

Hor.jpg

Enhavo

[redakti] Teologia horloĝo

Estis la anglikana pastro William Paley (1743-1805) kiu antaŭ pli ol du jarcentoj, en 1802, verkis la libron, laŭ kiu el poŝa horloĝo trovita en la kamparo oni povas dedukti ke la naturo devas havi dezajnanton. Tiu dezajnanto devas esti homo. Tiu homo estas DIO"

[redakti] Donaca horloĝo

Du amiko renkontiĝas sur la strato kaj unu el ili diras la alian.

-Saluton kara Antono, vi ŝajnas tre malĝoja, kial vi estas tiel?

-Mi estas malĝoja ĉar Sanka Nikolao donacis belan horloĝon al mi.

-Kara Antono, pro tio ne povas esti malĝoja, ĝi esta tre bona donaco.

-Jes, sed mi ne povas ostenti ĝin, pro tio mi estas tre malĝoja.

-Mi ne komprenas la kialo vi ne povas ostenti ĝin, diru min kial vi ne povas porti tiel bela horloĝo?

-Nu, ĉar ĝi estas kukol-horloĝo, ĝi estas tre granda kaj mi ne povas porti ĝin.

[redakti] Vekhorloĝo

Ŝi: Mi tuj iros en la urbon; ĉu mi povos aĉeti ion por vi?
Li: Jes vi povas aĉeti por mi vekhorloĝon.
Ŝi: Vekhorloĝon? Kion vi volas fari per tia horloĝo, vi, kiu estas noktgardisto?
Li: Nu, vidu, mi venis malfrue hejmen trifoje en la pasinta semajno, ĉar mi preterdormis la ĝustan tempon.”

[redakti] Speciala vekhorloĝo

Fraŭlino: Ĉu vi havas vekhorloĝon, kiu vekos min sen ĝeni ĉiun en la tuta domo?
Vendisto: Ne, mi bedaŭras, fraŭlino, ni havas nur la ordinarajn, kiuj vekas ĉiun en la tuta domo escepte de vi!

[redakti] Fabele

Kiel perdis kunikleto sian horloĝon? La horloĝo haltis, la kunikleto kuris plu.

[redakti] Akurateco

-- Pardonu min sinjoro, ĉu vi povus diri la ĝustan tempon?
-- Estas la kvara horo kaj dudek du minutoj.
-- Estas strange, mi demandadas la homojn jam tuttage, kaj ili ĉiam diras ion malsaman.


[redakti] Kukola horloĝo

Hieraŭ vespere mi diboĉis iomete kun la kompanoj. Mi promesis al la edzino esti hejme je noktomezo ... je la plej sankta ĵuro. La horoj pasis rapide, la biero bone glitis. Ĉirkaŭ je la matena tria, en la plej iluminita stato mi ekiris hejmen. Mi estis jam enflanke de la pordo, kiam en la antaŭĉambro la kukola horloĝo ekfunkciis kaj kukolis tri fojojn. Subite, ĉar mi sciis, ke la edzino supozeble vekiĝis, mi aldone kukolis naŭ fojojn. Mi vere fieris pri mi mem, ĉar mi trovis tiel rapidan kaj saĝan solvon eĉ ebrie por eviti eventualan kverelon. Sekvatage matene mia kara edzineto demandis, je kioma mi alvenis hejme, mi respondis, ke je la 12-a. Ŝi tute ne ŝajnis afliktita. Mi havas bonŝancon! Mi opiniis. Tamen ŝi rimarkis, ke ni devas akiri novan kukolan horloĝon... Mi demandis ŝin, kial? Ŝi respondis: "Hieraŭ nokte ĝi kukolis tri fojojn, poste ĝi diris "diable" kaj kukolis kvar fojojn, akrigis la gorĝon, ĝi kukoli denove tri fojojn, ĝi mallaŭte ridetis iomete, poste ĝi kukolis ankoraŭ dufoje kaj fine ĝi laŭte furzis."

[redakti] Kredito

Gasto: Tiu granda horloĝo aspektas tre malnova.
Mastrino: Jes, ĝi estas de antaŭ kvarcent jaroj.
Gasto: Ĉu ĝi estas via propraĵo?
Mastrino: Mi kredas ke jes, kvankam mi ankoraŭ ne pagis ĝin.
Gasto: Dio mia, mi dezirus, ke oni donu al mi krediton por tiel longa tempo!

[redakti] Viva horloĝo

— Bonvolu diri al mi, kioma horo estas?

— La kvina.

— Ĉu matene aŭ vespere?

— Matene.

— Dankon. Kaj nur tion bonvolu ankoraŭ diri al mi, ĉu hodiaŭ matene aŭ hieraŭ matene?

[redakti] Pekeme

Sinjoro paroĥestro, diras pedelo, post kiam mi pasigis la hieraŭan vesperon kun amikoj, mi konstatis, ke iu ŝtelis mian oran poŝhorloĝon.

Post pripenso la pastro konsilas:

— Invitu viajn amikojn kaj legu al ili la 20an ĉapitron de la Eliro. Kiam vi citos la okan ordonon de Dio: «Ne ŝtelu», certe akuzos sin vole nevole la ŝtelinto.

Post du tagoj la pedelo ĝoje diras al la paroĥestro:

— Fine mi retrovis mian horloĝon.

— Do, ĉu vi vidas, kiel efikas la legado de la Biblio?

— Jes, kiam mi venis al la sepa ordono: «Ne adultu», mi subite rememoris, ke mi forgesis mian horloĝon sur la noktotablo de la sakristianino.

wikia