Hotelo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Malsato plej bone gustigas la manĝon"

~ Zamenhof pri hotela restoracio
Hotelo (bonalingve gastejo) estas domo, kie la vojaĝantoj povas pagante loĝi kaj plejofte ankaŭ manĝi.
18 1.gif

Enhavo

[redakti] Banado

En granda altklasa hotelo, oni alvokas plumbiston por ripari kranon, sed oni indikas al li malĝustan ĉambronombron. Li eniras la ĉambron, trairas, kaj malfermas la banĉambran pordon, kaj ektroviĝas antaŭ tutnuda virino en la bankuvo. "Iiiiiiiiiii!" krias la terurita virino. La plumbisto respondas "Kaj kio, do? Ĉu vi neniam antaŭe vidis plumbiston?"
Ses-07.jpg

[redakti] Elekto de ĉambro

Meze en la nokto, ebria hotelgasto falete eniras la vestiblon de la hotelo.
“Mi volas alian ĉambron,” li postulas.
“Sed vi jam havas la plej bonan ĉambron en nia hotelo,” diras la servisto.
“Tamen, mi insistas, volas alian ĉambron, volas alian ĉambron, rapide...”
Kompleze la servisto ordonas al la ĉambro-kelnero, doni alian ĉambron al la gasto. Kiam tiu volas stumble iri el la vestiblo, la servisto demandis lin:
“Ĉu vi afable diros al mi, sinjoro, kial vi volas foriri el via nuna ĉambro?”
“Certe. La terura ĉambro estas en flamoj!”

[redakti] Vera komforto

Hotelisto: Tiu estas la sola libera ĉambro; bedaŭrinde ĝi estas iomete malgranda.
Gasto: Iomete malgranda? Se mi kuŝos en la lito, miaj piedoj pendos tra la fenestro!
Hotelisto: Ho, tio ne gravas, ne estas vitro en la fenestro

Hotel Desperado.jpg

[redakti] Malfacilaĵoj por dormado

En gastejeto malregistriĝas gasto. La akceptisto interesiĝas je li:

-- Bonan matenon! Kiel vi fartis ĉi tie?
-- Terure -- respondas la ulo. -- Apenaŭ mi dormis iom. En ĉiuj 15 minutoj mi vekiĝis abrupte, ĉar io bruegis.

Baldaŭ venas juna paro , la dungito alparolas ankau ilin:

-- Bonan matenon! Mi esperas, ke vi ambau sukcesis sate ripozi ĉe ni!
-- Badaurinde ne -- respondas la junulo. -- Iu en la najbara ĉambro ronkis tiel senindulge, ke ni devis frapeti al li la vandon en ĉiu kvaronhoro, por ke li ĉesu.

[redakti] Aliflanke

– En via hotelo tute ne eblas ripozi!
– Sed kial, sinjoro?
– Mia najbaro en ĉiuj kvin minutoj frapis la muron, por ke mi ne bruigu mian radion...

[redakti] Finfine

– Halo! Ĉu hotelpordisto? Terure! Dormi ne eblas en tiu bruo!
– Mi vere bedaŭras, sinjoro! Sed mi ne povas pli mallaŭte sonorigi la fajrosignalon ...

[redakti] Manĝado

- "Saluton. Je kioma horo vi servas la matenmanĝon?"

- "Ekde la 7a ĝis la 11a."

- "Kaj la tagmanĝo kaj la vespermanĝo?"

- "Tagmanĝo de la 12a ĝis la 16a, kaj la vespermanĝo de la 18a ĝis la 22a."

- "Damne! Pro tiu horaro mi ne sufiĉe havos tempon por traveturi la urbon!"

[redakti] Alie

Sinjoro eniras hotelan restoracion. La kelnero tuj alvenas:

"Bonan tagon, sinjoro. Kion vi deziras?"
"Mi ŝatus manĝi tion, kion tiu viro estas manĝanta."
"Konsentite, sed ne estos facile preni de li la teleron."

[redakti] Vespermanĝo

450

Gasto vespermanĝas.
Kelnero:
- Sciu sinjoro, mi havas nur torton kaj fiŝon.
- Tio ne tro gravas, sed diru al mi, kion mi manĝas nun, torton aŭ fiŝon?

[redakti] Servo

-- Ĉu vi mendis telefonvekon por la 6-a horo?

-- Jes, mi.

-- Nu tiel rapidu, ĉar estas jam la 10-a kaj duono!

[redakti] Seksumado

En hotelĉambro juna ĵus edziĝinta paro dediĉas sin tiom arde, vigle kaj ofte al la dolĉaj ludoj de volupto, ke poste okazanta tertremo ne sukcesas veki la dormantojn. Feliĉe la hotelo ne ruiniĝas, sed estas forte difektita.

La direktoro, mirante, ke la geedzoj ne forkuris kiel la aliaj hotelgastoj, rapidas la ilia ĉambro. La juna viro vekiĝas kaj, vidante la murojn fenditaj, la fenestrajn vitrojn rompitaj kaj la plankon plena da rubo, murmuras:

— Bonvolu pardoni nin. Ni pagos la damaĝojn.

[redakti] Nenio

Iun tagon, la Majstro kaj esperantisto alvenis ĉe hotelo. La esperantisto estis enironta la ĉambron, sed la Majstro baris lin dirante, "Vi povas trovi nenion ekstere."

[redakti] Hotelo en Cara Ruslando

Ribelas.jpg

Dum parto de la 19-jarcento oni ne permesis al judoj ekloĝi en Peterburgo, ĉefurbo de Rusio. Laŭ la leĝo la posedantoj de gastejoj devis informi al la Cara polico, dum ne pli ol 12 horoj, pri ĉiu nova alveninta judo. Pro tio judoj kaptitaj de la polico kutimis diri, ke ili troviĝas en la urbo dum malpli ol 12 horoj.
Noktomeze alvenis policanoj al unu de la peterburgaj gastejoj kaj kaptis tie kelkajn judajn komercistojn, kiuj ne havis oficialajn loĝpermesilojn. Dum la gestejestro flustre diskutis kun la ĉefpolicano pri la alteco de la ŝmirmono, sidis la polica oficisto kaj verkis la protokolon. Li demandis la unuan judan gaston:
"Kiam vi venis al la urbo?"
Respondis la homo: "Antaŭ 6 horoj".
"Kaj vi?", li demandis la duan judon.
Respondis li: "Antaŭ 4 horoj".
La tria demandito respondis: "Antaŭ 2 horoj". La kvara: "Antaŭ unu horo".
Ridetis la oficisto kaj diris: "Judaĉoj, ĉiunokte mi aŭdas la samajn respondojn de viaj samgentanoj. Jam tedis al mi ili. Ĉu neniu el vi havas alispecan respondon?"
Respondis la kvina judo: "Sinjoro oficisto, mi ankoraŭ tute ne alvenis..."

[redakti] Novaĵoj

  1. La hotelisto estis punita, ĉar li faldis la vinon, aldonante akvon farĉitan.
  2. La hotelestro vekis policiston, ĉar la gusto ne volis pafi la fakturon.

[redakti] Vidu ankaŭ

wikia