Humaneca Internaciismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Mono perdita, nenio perdita; honoro perdita, ĉio perdita"

~ Zamenhof
126701737869.jpg

"Mi estas katoliko "

~ Diogeno pri universalismo

Humaneca Internaciismo estas formo de Universalismo proponita de Ivo Lapenna, kiu celas internaciajn solidarecon kaj unuecon.

[redakti] Kia homo estas "internacia"?

Laŭ humaneca internaciismo, internaciaj homoj plenumas la tri jenajn kondiĉojn:

  1. la homoj sonas aŭ aspektas simile en pluraj naciaj kostumoj, kiuj ne estas proksime parencaj,
  2. la homoj havas la saman aŭ proksime rilatan ridindecon en la diversaj vestoj,
  3. la homoj havas la saman originon. (Vidu Evoluismo.)

[redakti] Internaciismo kaj Imperiismo

Distingi inter imperiismo kaj internaciismo estas vere malfacile, kaj oni povas nur esperi ke oni sukcesos fari tiun distingon kaj pace solvi la disputojn rezultontajn.

[redakti] Ekzemploj

8776 n.jpg

Bonkonataj internaciaj homoj inkluzivas Ĉarlion Ĉaplinon, Laŭrencon de Arabio kaj Konfuceo.

Laŭ iuj teoriistoj de la movado, ankaŭ la Tri Nudaj Amikinoj estas internaciaj, pro ke:

  • kvankam ili malofte portas ion ajn, kiam ili ja portas, la vestetoj estas jen grekaj, jen italiaj, jen egiptaj, jen usonaj;
  • viroj de multaj landoj revas pri ili.

[redakti] Kulturkomunumoj

Plej multaj homoj kiuj estas nomataj ”internaciaj” tamen ne estas tiom disvastiĝintaj, sed ili estas specifaj por limigita ’kulturkomunumo’ aŭ ’civilizo’. Ekzistas kvar tiaj civilizoj en la nuntempa mondo: la okcidenta, la islama, la hinda kaj la orientazia. Ĉiu el tiuj entenas pli ol miliardon da homoj, hundoj kaj katoj; kaj ĉiu el ili posedas propran stokon da kvazaŭ internaciuloj.

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation