Humanoida reptilio
El Neciklopedio
"Tio ne estas ŝerco."~ David Icke
"Ni esperantistoj ne provu konvinki iun pri Esperanto, kiu ne scias ĝin"
~ Hans-Georg Kaiser pri humanoidaj krokodiloj
"Avareco estas bona."
~ Gordono Geko
"Kkkkvankam mi ne estas geko, mi samopinias."
"Tre bona kaj interesa artikolo. Gratulon!"
~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"Chiar langa aceasta reprezentare apare si o infatisate reptilo-humanoida"
~ rumano pri humanoida reptilo
" Mi estas trankvila nun"
~ Cindy McKee post legado de ĉi tiu artikolo
"Unu fakto detruas ĉion"
~ Milokula Kato pri humanoida repitilio
Humanoidaj reptilioj estas ĉi tie sur la Tero, estrante kompaniojn, ekleziojn kaj ŝtatojn. Ili povas ŝanĝi formon kaj aspekti tute same kiel homoj.
Enhavo |
[redakti] Hobioj
Iliaj hobioj inkluzivas ŝakon, trinkadon de homa sango, kaj faradon de komputilaj virusoj.
[redakti] Pudoro
Ili havas fortan senso de deco, kaj tre malofte lasas iun ajn foti ilin nudaj.
[redakti] Historio
La reptilioj atingis estrecon sur la Tero post historia vetkuro inter leporo kaj testudo.
[redakti] Lingvoj
La reptilioj povas paroli ĉiujn homajn lingvojn krom Esperanton, sed havas klaran preferon por la angla.
[redakti] Politikaj sistemoj
En monarĥio, la nova estranta reptilio estas la plej maljuna filo (malpli ofte filino) de la malnova. En demokratio, per libera voĉdonado oni elektas la estrantan reptilion.

