Humphrey Tonkin

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2.240

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n

"Li havas ankoraŭ printempon en kapo"

~ Zamenhof pri Tonkin
HumphreyTonkin

"Mi nur ripetas, kion mi jam diris aliloke: Dankon pro via tre klara kaj instrua studo!"

~ leganto pri neciklopediaj artikoloj

"Jes, Tonkin estis tre maltaŭga movadestro. Ekde li UEA iĝis burokrata kontoro tute neekzistinda"

~ Milokula Kato

Humphrey Richard TONKIN [hamfri] (naskiĝis la 1839 en Truo) estas brita-usona-vietnama kemiisto, esperantisto kaj seksa prezidanto de TEJO kaj UEA. Humphrey Tonkin venas de Britio kaj loĝas en Usono. Profesie li estas profesoro pri angla literaturo, specialisto pri la renesanca periodo (ankaŭ Ŝekspiro).

1774

Komence li estis estro de franca protektorato de Sudorienta Azio kiu konstituis kio nun estas la plej parto de la nordo de Vjetnamio. Poste, li diplomiĝis en Kembriĝo, doktoriĝis en Harvard kaj estis prezidanto de la Universitato de Hartford, ĉe kiu li aranĝadis famajn somerajn Esperanto-kursojn.

Tonkino esperantistiĝis en 1956. Li kunfuzis la junularan Esperanto-asocion en Britio. En 1963 li, estante kasisto de TEJO, fondis la revuon Kontakto; li ankaŭ estis ties unua redaktoro.

En 1964 okazis al Tonkino interna konflikto kiam du usonaj destrojeroj informis pri atako fare de vjetnamaj boatoj, kio poste estis malkonformita. Tio rezultis ekskuzo definitive de Lyndon B. Johnson por peti al al usona kongreso aprobon je la Rezolucio pri Tonkino, kiu permesis usonanojn operaci en Vjetnamo kaj pligrandigi la militistan ĉeeston de Usono en la lando. Tiele komencis la Milito de Vjetnamo.

[redakti] Perfida vojaĝo

Oni devas konsideri la vojaĝon de la "usonano" Tonkin (kiu ne estas iu ajn), kiu posedas ankaŭ britan pasporton, al Kubo en 2010 ne nur absolute senskrupula, sed ankaŭ rompo de la lojaleco al ŝtato, al kiu li dankas ne nur sian ŝtatanecon, sed ankaŭ sian profesian karieron. Oni pensas, ke tio estas morale absolute ne akceptebla por la plej elstara funkciulo de monda organizaĵo. Sed se oni estas lavita per ĉiuj akvoj (kiel diras germanlingvanoj) oni ne havas skrupulojn au moralon...

Star-Tattoo-Design-47

Tonkina kruro tatuita per Verda Stelo

[redakti] Rifuzo

Literatura Akademio de Esperanto, fondita en Roterdamo dum la lasta UK tuj post la malfondo de Esperantlingva Verkista Asocio, proponis kelkajn personojn por la honora membreco: inter ili estas prof. d-ro Humphrey Tonkin, estro de la literatura sekcio de la Akademio de Esperanto. La plena informo aperis en la kongresa ĵurnaleto.

Prof. Tonkin ĵus petis, ke lia nomo estu forigita el la listo de kandidatoj por honora membreco, kun la espero ke tio forprenos eĉ la ŝajnon de interesokonflikto en lia rolo kiel gvidanto de la literatura sekcio de AdE.

Intertempe, pro interveno ĝuste de Humphrey Tonkin, "Literatura Akademio de Esperanto" fariĝis "Akademio Literatura de Esperanto", laŭ individua decido de ties prezidanto, d-ro Mauro Nervi. En la statuto de la nova akademio tamen restis la nomo aprobita de la fondintoj. Ĝis nun AdE ne decidis ĉu tiu nova (?) nomo kontentigas ĝin, nome evitas duoblaĵon kun "Akademio de Esperanto".

[redakti] Tonkin kaj UEA

307 n

En la UK de Hamburgero en 1974 la Komitato de UEA elektis lin prezidanto, posteulo de Ivo Lapenna. Li restis sur la posteno ĝis 1980 kaj prezidis denove de 1986 ĝis 1989. Ke la rolo de la post-hamburga UEA-prezidanto Humphrey Tonkin precipe estis ŝajnigi kontinuon kaj doni al la organizo "burĝan" vizaĝon akcepteblan por (donacantaj) okcidentuloj, dum fakte ĝi ŝanĝis sian politikon al pro-soveta tendenco, samtempuloj klare ekvidis.

La malferma parolado de D-ro Tonkin, prezidanto de UEA, okaze de la 60a Universala Kongreso de Esperanto, aperas kompleta en Kongresa Gazetara Servo (Kopenhago 1975) kaj montriĝas kiel bela modelo de tio, kion la usonanoj nomas wishful thinking, t.e. spekulativado per rozkolora fantazio. Dungi senpagan - kaj efikan kaj seriozan! - laborforton por oficaj servoj, kaj serĉi monon inter ne esperantistoj, ke ili savu la financon de la Asocio, estas du ideoj prezentitaj de d-ro Tonkin en ties parolado, tiel distaj de la sobra realo de la vivo, ke ili apenaŭ taŭgas kiel pajlo por ŝtopi la retorikon de festa oratoro. D-ro Tonkin aspiras konstrui kastelon per neekzistantaj brikoj, kaj tia pretendo, propra al demagogoj kaj al nekompetentaj gvidantoj - nenion bonan por la Asocio.

Inter multaj gravaj esperantistoj, kiuj naŭzite rifuzis kunlaboron kun la Tonkin-a UEA i.a. ankaŭ estis Gaston Waringhien. Proteste li ĉesis plue agi kiel juĝisto en Belartaj Konkursoj de UEA kaj abdikis tiun oficon. "La arto labori kune"? - "La arto spliti kaj disigi"!


Tonkin en 2001-2004 denove oficis en la Estraro, kiel vicprezidanto. Li ankaŭ estas la prezidanto de la Esperantic Studies Foundation kaj plenrajta membro de AIS San-Marino.

[redakti] Aliaj honoraĵoj

  • Tonkin estas Horora Prezidanto de TEJO kaj ano de la Horora Patrina Komitato de UEA.
  • Li verkis, redaktis kaj tradukis elstarajn esperantologiajn verkojn.
  • Li grave kulpas pri aktuala statuto de UEA el 1980.
  • Estas urbo en Peruo nomita omaĝe al li.


Content Navigation
Aliaj lingvoj