Hunao
El Neciklopedio
"Kiu multe babilas, al si mem malutilas"
~ Zamenhof pri adeptoj de Hunao
"Mi havas nenion kontraŭ ĝi, tamera de subkondiĉo nepre aprobi ian ajn stultaĵon"
~ Milokula Kato pri Mistikismo
"Mi vere samopinias al vi"
~ mi pri la supra diraĵo
"Tio estas tre interesa efekto!"
~ Cindy McKee pri hunaa efekto
"Atentu, ke ironio estas nur tre malofte vere komprenata!"
"Via laboro estis granda kaj fruktodona, dank al tio multaj homoj povos plibonigi pensmanieron kaj lerni pensi en Esperanto, dankon kaj gratulojn"
~ leganto pri ĉi tiu artikolo
Hunao estas laŭvorte MISTERA SCIO, MISTERO.
Ĝi estas antikva scienco, kiun por ni, homoj de la 20-a kaj 21-a jarcentoj, malkovris sur Havajo la psikologo Max Freedom Long. Li dediĉis pli ol 50 jarojn por esplori morojn, tradicion kaj „sanktan lingvon" de kahunoj - pastroj de havajaj ceremonioj. La scio estas tre malnova, ĝi ligas elementojn de psikologio kaj religio. La scio estas tiel malnova, ke estas malfacile montri la fonton de ĝia deveno. Laŭ la hipotezo de Long ĝi devenas de Proksima Oriento kaj poste tra Hindio ĝi atingis Polinezion. Loĝante sur Havajaj Insuloj Long ekkonis mirindajn rakontojn pri indiĝenaj pastroj nomataj Kahunoj, kiuj scipovis kuraci nekuraceblajn malsanojn, iri sur fajro, unuvorte fari miraklojn. Scivolemigita li komencis ekkoni Hunaon kaj ĝiaj Gardantojn. La vorto Kahuno signifas ĝuste Gardanto de Scio, Gardanto de Mistero. Tio ne estis facila tasko, ĉar la scion Kahunoj transdonadis nur parole de generacio al generacio, do ekzistis neniuj „sanktaj tekstoj" kiel en aliaj religioj. Krom tio la scio estis transdonita ĉiam en granda sekreto, precipe post la jaro 1820, kiam al Havajaj Insuloj alvenis misiistoj kaj komencis kontraŭbatali paganajn kredojn de indiĝenoj.
Enhavo |
[redakti] Sciencaj Esploroj
En la esploroj helpis al Long etnografo, ĉefgardisto de muzeo en Honolulu doktoro Birgham, kiu mem dum 40 jaroj interesiĝis pri magio de Kahunoj, sed malgraŭ ke amikiĝis kun Kahunoj ili tamen ne konfesis al li siajn sekretojn. Li tamen estis atestanto de iliaj kapabloj.
Ĉar eĉ la serĉado de veraj Kahunoj ne donis rezultojn, Long koncentriĝis pri esploro de la lingvo supozante, ke ĉar la scio estis transdonata parole, devas esti en la lingvo la postsignoj de tiu scio. Ĉiu lingvo konservas iun scion, kaj ni povas konvinkiĝi pri tio esplorante rilatojn inter vortoj. Ekz. en la pola lingvo la vortoj mondo, lumo, sankta devenas de unu fonto (świat, światło, święty). Same la vortoj elemento, sekalo, vivo (żywioł, żyto i życie) aŭ greno, riĉa, Dio (zboże, bogaty i Bóg) kaj ankaŭ spirito, animo, spiro (duch, dusza, oddech, tchnienie) ktp. [En Esperanto ekz. spirito kaj spiro]. Esplorante do la lingvon li turnis sian atenton al multsignifo de lingvaj radikoj, kaj la lingva studado permesis al li retrovi tiun antikvan scion.
[redakti] Internacia reperkuto
Post la eldono de la unua libro li ricevis leterojn de la homoj, kiuj kontaktiĝis kun similaj problemoj. Inter alie alvenis la letero de la angla ĵurnalisto William Stewart, kiu skribis, ke kun simila scio li konatiĝis, kiam li vivis en la gento de Berberoj en norda Afriko. La virinon el tiu gento oni nomis Quahini, kio tre similas la havajan vorton por la Kahuno-virino: Kahuna-wahini. Ŝi instruis lin pri ekzisto iam dek du gentoj loĝantaj iam en Saharo, tiam tre fekunda kaj riĉa lando, de kiu poste oni translokiĝis apud Nilo, kie dank' al magio oni konstruis la Grandan Piramidon. La regantoj de Egiptio konis tiun ĉi scion. Dek du gentoj disiris en diversajn direktojn. Unu el ili atingis la montaron Atlaso kaj tie ekloĝis transdonante sian scion al elektitaj personoj. En la gento, kun kiu kontaktiĝis Stewart, unusola persono konanta la scion estis ĝuste tiu virino. Ŝi komencis instrui al Stewart (post kiam ŝi adoptis lin, ĉar alie ŝi ne povis transdoni la scion) kaj al sia filino. Bedaurinde ŝi sukcesis transdoni nur la parton de sia scio, ĉar oni mortigis ŝin dum la tribaj bataloj. Stewart konservis siajn notaĵojn de tiu tempo, do li povis konstati post la tralego de la libro de Long, ke kvankam la Berbera lingvo tute diferenciĝas de la polineziaj dialektoj, la vortprovizo kunligita kun magio estas mirinde simila ekz. la havaja vorto Kahuna estis Quahuna. Por Long tiuj ĉi informoj estis konfirmo de lia hipotezo pri la antikveco de la kahuna scio.
[redakti] Scienca societo
Long fondis la societon „Huna Research Associates". Ĝiaj membroj praktike kontrolis la sistemon. Multaj provoj kaj eksperimentoj konfirmis la esplorojn de Long. Poste li skribis pluaj librojn - entute ses.
[redakti] Bazaj nocioj
Ni prezentos ĉi tie nur tio kio estas esenca en tiu ĉi scio.
Kion oni povas atingi per tiu ĉi scio? Ĉion. Kiu ekregos ĝin povas atingi rezultojn nomeblajn mirakloj. Ili montriĝas en diversaj sferoj, kiel materiaj havajoj, spiritaj fortoj, sano aŭ trankvilo de menso, konsilo. Per Hunao ĉiu povas realigi sian intencon sed sub kelkaj kondiĉoj, kiuj aspektas facilaj. La plej bazaj estas:
1. oni devas lerni kiel fari la ĝustan preĝon,
2. la preĝo kaj la karaktero de la deziro ne povas kontraŭi liberan volon de aliaj homoj.
Ekde kelkaj jaroj oni gvidas la kursojn, dum kiuj oni instruas, kiel oni povas praktiki tiun scion, do oni scias ke la plej granda malfacilo estas en senpacienco. La kaŭzo de malsukceso de la preĝo laŭ la huna sistemo estas malpacienco aŭ malpreciza kompreno kiel ĝi funkcias. Kiu tamen ekkonos ĝin pacience estos mirigita per rezultoj.
[redakti] Hunao kaj religio
La plej mirinda en Hunao estas tio, ke post la ekkono de ĝiaj bazaj principoj oni facile rimarkas multajn elementojn, konataj el aliaj religioj. Dum la esploroj Long trovis rilatojn al Hunao en tiaj religioj kiel frua jogo, posta hinduismo, Budhismo. En sanktaj libroj de Mezorientaj kultoj Long malkovris specifajn, ĉifritajn frazojn, tipajn por la sistemo de Hunao. Vedaj libroj (Vedoj) havas malmultajn rilatojn al la Scio, sed en pli postaj Upaniŝadoj aperas frazoj, kiuj similas al kredoj kaj praktikoj de la Scio.
Pli multe da ĉifritaj frazoj oni trovis en la egipta „Libro de Morto" kaj en konata eposo „Bhagavadgita". En Malnova Testamento en la libroj: Genezo, de Ezekielo kaj de Jeremia Long trovis videblajn postsignojn de la Scio.
Mirinda estas ankaŭ tio ke kvar libroj de la Nova Testamento enhavas pli multe da ĉifrita Mistera Scio ol iuj ajn aliaj religiaj tekstoj. Laŭ tio Long supozas, ke Kristo plej verŝajne konis Hunaon. Pruvas tion kaj Liaj instruoj kaj Liaj agoj (inter alie sanigoj). Ĉu Hunao estis iu pra-religio?
[redakti] Hunao kaj aliaj sciencoj
Mirinda estas tio, ke antikvaj kahunoj konis la subkonscion, konis ĝiajn eblojn kaj sciis, kiel ĝin instigi al laboro. La scienco ja nur antaŭnelonge komencis okupiĝi pri tiu temo. Psikologio ja estas ne tiel malnova scienco kiel aliaj - kaj la scio pri subkonscio disvolvas nur de la teorio de Freud.
Kahunoj konis ion, kion la t.n. civilizita mondo malkovris rilate antaunelonge. Nian tempon karakterizas ĝuste tio, ke esploristoj de tiel nomataj sovaĝaj aŭ primitivaj kulturoj retrovas en ili sciojn, al kiuj la homaro, la civilizita homaro, proksimiĝadis dum jarcentoj.
Ni menciu ekzemple la famajn jam dogonojn (la gento en Afriko) kaj ilian astronomian scion, troviĝantan en la mitoj, kiu tiel miregas nuntempajn sciencistojn.
