FANDOM


Hundhomo

"Boj boj boj boj boj boj boj boj!"

~ Hundo pri alia afero

"Ĉu vi volas esti ies sklavo?"

~ Ruso pri hundhomo

"Vivi emerite"

~ Zamenhof pri tute alia afero

Hundhomo (Homo canis) estas homo, kiu apartenas al hundo.

Komparo kun sovaĝaj homojEdit

La hundhomoj ofte vivas pli komforte kaj pli trankvile, dum la liberaj homoj ofte povas havi iajn problemojn kaj kelkfoje ili eĉ povas esti murdataj, tamen ofte estas pli feliĉaj ĉar ne agas kontraŭ siaj ideoj.

Hundhomo2

Mi pensas ke nur liberaj homoj povas defendi la tutmondan socion, hundoj nur povas konduki ĝin en abismon.

Kanto pri hundhomecoEdit

Populara germana kanto diras, eble ŝerce, ke:

Maldiligenteco kaj malbraveco estas la kaŭzoj, kial tia granda parto de homoj, post kiam la naturo delonge absolvigis ilin de fremda direkcio, tamen volonte restas dumvive ne-memstare kaj kial por aliuloj estos tiel facile, iĝi ilia zorganto. Estas tiel komforte, esti ne-memstare.

Pro tio ni ridas kaj ĝi faras al ni koran plezuron.

Ajnŝtajna vidpunktoEdit

Kiel diris Einstein:

Ĉio estas relativa. Aŭ vi vivas libere en la socio, aŭ vin iu faros hundo. Aglo estas la plej libera estaĵo, la homo neniam estos libera. Li ĉiam dependas de la proksimulo. Vi do nun parolas pri disidentoj, kiu konstante pagas altan prezon pro sia memesprimo.

Ne estas mirinde, ke oni konsideras lin tiom genia.

Vidu ankaŭEdit

KlarigoEdit

Ne estis mia intenco ofendi hundhomojn.