Hundo
El Neciklopedio
"Al hundo bastono -- al hom' leciono"
~ Zamenhof
"Hundo estas ŝuo?"
~ Komencanto pri hundo
"Me havas hundo qua esis plu intelektoza ke Vu, Esperantisti"
~ Idisto pri hundo
Hundo estas plej bona amiko de homo. Ili inventis la faman hundan pozicion, por helpi homajn parojn.
Enhavo |
[redakti] Utilo
Familio tagmanĝis en luksa restoracio. Post la manĝado patro alvokis la kelneron kaj petis:
- Kelnero, bonvolu paki ĉi tiun restintan viandon, por ke ni donu ĝin al nia hundo.
Aŭdinte tion, liaj gefiloj laŭte kriis: - Bonege! Paĉjo aĉetos hundon!!!
[redakti] Kontribuoj al politika vivo
Hundoj ne rajtas voĉdoni. Malgraŭ tio, ili jam kontribuis multe al politika vivo.
Ekzemple, antaŭ malmultaj jaroj, la scivola Barack Obama demandis:
- Kial hundoj lekas al si la ĉurovojn?
Tuj respondis lia hundo:
- Ĉar ni ja povas!
Kaj la cetero estas historio.
[redakti] Danĝereco
Malgraŭ utilaj, hundoj estas ofte danĝeraj. Ekzemple, se ni permesos liberan kuradon de hundoj tra la parkoj, homoj prenos ilin sen buŝumoj eĉ en aŭtobusojn kaj post momento eĉ sur ferdekon de aviadiloj, kaj de tio estas nur paŝeto al tio, por ke ili mordu piloton kaj kaŭzu aviadilan katastrofon.
[redakti] Manĝo
- Sinjoro, via hundo manĝis unu el miaj kokinoj.
- Dankon, bona homo, pro via averto. Hodiaŭ vespere mi ne donos al ĝi
manĝaĵon.


