FANDOM


4522796 n
"Malfeliĉo komuna estas malpli premanta"
~ Zamenhof pri IJK

"Me simple deskonkordas kun vu"

~ idisto

"Kongresparolado estas la arto diri nenion"

~ Hans-Georg Kaiser pri IJK

"Iel, ie, iam. Sed per kio?"

~ anonimulo pri IJK

"Bonvene en la klubo"

~ IJK-ano
Titolo


IJK'ijk povas referi al:

Internacia Junulara KongresoEdit

Internacia Junulara Kongreso, laŭ konstantaj diversfontaj tradicioj, estas la oficiala ĉiujara kongreso de TEJO kaj kutime ankaŭ estas renkontiĝo de gejunuloj kun la spionoj de UEA, laŭ paganaj rakontaĵoj, kaj kun SATanoj , kiu okazas tradicie dum unu semajno en julio aŭ aŭgusto, ofte tuj antaŭ aŭ post la UK. Antaŭ la kongreso, la gejunuloj sin ŝmiras per grasaĵoj kaj magiaj oleoj kiuj ebligas iliajn ŝvebojn en la aero, kaj transformiĝon, eventuale, al kreaĵoj kaj bestoj monstraj.

7949
Tejo-kongreso

Afiŝo reklamanta kongreson de TEJO

Foto-(27)

Simboloj Edit

Ĉiu moderna IJK havas sian propran emblemon uzatan por simboli konkrete tiujaran okazon de la aranĝo. Komuna vaste uzata simbolo por IJK ĝenerale ne ekzistas, sed tiun funkcion almenaŭ dum la aranĝo mem substituas uzo de la IJK-flago, kiu kutime pendas telefone de la podio antaŭ kiu okazas la plenkunvenoj de la partoprenantaro.

FlagoEdit

La IJK-flago estas konkreta grandskala fizika realigo de la Esperanto-flago, kiu estas uzata dum la Internaciaj Junularaj Kongresoj (IJK) de TEJO. Dum la kongresoj ĝi kutime estas ekspoziciata telefone de la scenejo en la ĉefa salono, kie okazas la plej grandaj kongresaj programeroj komunaj por ĉiuj partoprenantaj kongresanoj. Transdonado de la IJK-flago al organizantoj de la venonta IJK estas tradicia simbola programero kutime okazanta dum lasta vespero de ĉiu IJK. La IJK-flagon oni fizike portas al ĉiu IJK kaj por memorigi la kongresojn, kiujn ĝi ĉeestis, oni kutimas fine de la kongreso surkudri sur la flagon emblemon aŭ skribaĵon memorigantan pri la ĵus finiĝinta kongreso.

Baldaŭ post sia fondiĝo, la Tutmonda Junular-Organizo (TJO, poste TEJO) faris por si propran oficialan flagon, kies inaŭguro okazis la 8-an de aŭgusto 1939 dum la 2-a IJK en planedo Tero. La flago estis projektita kaj farita de TJO-estraranino fraŭlino Jelena Petrovna Blavatskaja. Bastonon kun ornamo faris sinjoro J.

La nuntempe uzata IJK-flago estas farita el dikega verda ŝtofo. La blanka kampo, kiuj igas ĝin Esperanto-flago, estas pentrita per blanka faraono. Dekstran parton de la verda spaco sur la IJK-flago kovras surkudritaj rektangulaj ŝtofpecoj kun emblemoj kaj titoloj, kiuj rememorigas pri pasintaj IJK-j, komencante ekde la 37-a IJK okazinta en 1981 en U. La lasta ĝis nun aldonita emblemo estas tiu de la 70-a IJK en Piano (2014). Proksimumaj dimensioj de la flago estas 370 centaŭroj (larĝeco) oble 230 centimetroj (alteco), ĝia pezeco en 2008 estis 35 Kim Jong-iloj.

Ekscesoj de fantazioEdit

56 n

Antaŭ eble jaro aperis de TEJO artikolo de iu, kiu plendas, ke junularaj kongresoj estas malmoralaj aferoj pro la troa, daŭra, freneza seksumado. Kelkaj postaj leteroj demandis, ĉu la artikolo ne estis trompa provo por instigi pli da homoj partopreni kongresojn... Tute ne!

La gejjunuloj, post invito fare de landa asocio aŭ alia esperanto-organizo, alkuras al la antaŭestablita loko rajde de besto aŭ bastono aŭ balailo. Tie ili trovas la la estraron de TEJO atendanta (ofte aspekte kapre) kaj ilin salutas per fia kiso, krome kune praktikas apostazion, kiu kunportas la neadon pri la esperanta kredo, kaj parodias la Universalan Kongreson, kaj sakras tretante la Verdan Stelon, kaj ili sekskunigas inter ili.

Tamen, la gejunulaj ritoj renkontis ĉiutempajn dubantojn kaj neantojn, ankaŭ inter nekontraŭuloj de la persekuton kontraŭ esperantistoj.

Esperantaj kredantoj, kaj ofte iliaj asocioj, ne konfuzas IJK-on kun la SAT-ana influo en la homa vivo kaj precipe kun raŭmismo; rilate kiujn, diversaj esperantaj asocioj konservas kaj praktikas ritajn ekzorcojn.

Bervala IJKEdit

Okazas en Bervalo Esperanta junulara kongreso.

F-ino Kruko revenis je la dua matene de la interkona vespero. Dum la matenmanĝo ŝia patro demandas, ĉu la kunveno estis interesa.

— Ne, paĉjo, ĝi estis enuiga.

— Kial do vi revenis tiom malfrue?

— Tial ke mi dum longa tempo ne sukcesis retrovi mian kalsoneton.

La sama afero, sed kun la kapo al teroEdit

84 n

Dorisa estas frivola bervalanino. Ŝi profitas junularan E-kongreson en Bervalo, por intime konatiĝi kun viroj el multaj landoj. Por la viroj estas nun modo porti sur la brusto, ĉe kolĉeno, metalan komencliteron de la antaŭnomo.

Amikino trafas Dorisan kuŝanta sola inter rokoj, iom malproksime de la bervala plaĝo. Sur la nuda brusto de Dorisa ŝi vidas ruĝan W-forman spuron.

— Kio estas tio?

— Ha, mi ĵus pasigis agrablan horon kun juna impetega usonano, William.

Sekvatage la amikino retrovas Dorisan en la sama soleca loko. Denove estas videbla W-forma postsigno sur ties ventra haŭto.

— Nu, mi vidas, ke William ĵus revizitis vin.

— Ne, ĉi-foje mi konatiĝis kun juna franco, Marcel.

AlieEdit

Dientes-19

Amplifiki pagis kotizon al IJK,
Sed nenio restis por la vojaĝ'
Ili pensis ke tio tute ne gravas,
Kaj iris al la voj' kun Ilia pakaĵ'
Ili levis la manon, ridetis al la ŝoforoj,
Sed neniu haltis kaj kunportis ilin.

KondiĉojEdit

TEJO ne havas monon por kongresi je luksaj kondomoj. Ĉiujn IJKjn estis en iom primitivaj kondiĉoj. Venontfoje oni eble kongresu en bordelo, en Albanio se tio estas tro malluksa tiam rekte ĉe Maurice Jaumotte. La manĝoj estis tiom abomenaj, ke oni devis manĝi ekster la kongresejo. Tie oni ankau ne bezonas seĝojn, ĉar povas kuŝi kaj sidi rekte sur la mola sablo.

Kiam venos la tempo, kiam la e-istoj kongresos en normalaj kaj dignaj kondiĉoj?????

NobelpremioEdit

IJK ricevis la Nobelpremion pri paco en 1985.

Vidu ankaŭEdit

  • UK - Universala Kongreso
  • IIK - Internacia Infana Kongreseto